La Roma Triptiko

Johano Paŭlo la Dua. La Roma Triptiko / Trad. el la pola Lidia Ligęza. — Krakovo: Hejme, 2006. — 32 p., il.; 1000 ekz.

La Roma TriptikoTriptiko ĉar tri poemoj, Roma ĉar verkita inter la unikaĵoj de Romo. Johano Paŭlo la Dua komunikis sian animon per poezio dum kvardek jaroj, kvankam foje pseŭdonime. Jam aliaj papoj (el kies serio li estis la 267a) sin engaĝis en beletraj kampoj, sed apenaŭ papiĝinte ili forlasis la “hobion”, absorbitaj de la nova tasko.

Johano Paŭlo la Dua, male kaj bonŝance, insistis kaj en 1988 presrajtigis la Roman Triptikon, kiun nun tridek sponsoroj presigis en la Esperanta traduko de Lidia Ligęza. Temas pri tri poeziaj komponaĵoj vere originalaj, ĉar ili estigas, interalie, valoran diskuton, kaj vekas problemon, kaj helpas ĝin pozitive solvi. Tiu ĉi Roma Triptiko ne nur elmontras poezion plenan je alpa naturo, itala arto kaj biblia saĝeco, sed ankaŭ — kaj precipe — poezian mergiĝon en konceptojn filozofiajn kaj teologiajn kaj ĉerandajn similaĵojn.

Kiel oni vidas, ni provas randi la disputon: ĉu eblas poezio (“liriko”, laŭ tiufakaj traktantoj) tra konceptoj abstraktaj? Aŭ, pli klare: ĉu eblas sensigi kaj sentigi filozofion kaj teologion poezio? Mi havas ankaŭ la italigitan RT (Trittico Romano), tial spontanas pensi al la itala idealisma filozofo Benedetto Croce (Kroĉe, 1866–1952) kiu sisteme iniciatis kaj semis traeŭrope jenan doktrinon: poezio emocias koron kaj fantazion pro tio, ke ĝi agas per imagoj-bildoj, kaj tiuj ĉi siavice apogiĝas, kaj trafas la sensojn nur pro tio ke ili estas unuopaj kaj individuaj; universalaj kaj absolutaj kaj abstraktaj konceptoj ne kapablas fariĝi imagoj-bildoj … Do, deduktu ni, ankaŭ tiu Roma Triptiko ne estus poezia! Se la teorio plaĉis al Paŭlo Valery, ĝin rifuzis la kontraŭa pensfluo, kies epigono estas Thomas S. Eliot, poeto-pensulo, laŭ kiu kiu ajn realo-ideo tra la faŭko de poeto burĝonas en “vizion”, do, en imago-bildon laboriganta la profundecojn de la homaj poezisensiloj kaj poeziperceptiloj.

Puŝite de tiu opinio, oni povus serĉi en la malmultaj paĝoj de RT, kiom da fojoj la filozofiaj kaj teologiaj konceptoj tuj glite disvolviĝas en vido, bildo kaj vizio…

Kio, do, estas la “vizio” de la poeto en RT? Fronte al natura fenomeno aŭ okazaĵo, en la animo de la poeto ektrakuras eventoj bibliaj kaj konceptoj filozofiaj kaj teologiaj. En la versoj ne elstaras rimo aŭ aliaj helpiloj foje plipoezigantaj la tekston (en la esperanta versio, apenaŭ videblaj tiaĵoj). Kaj tamen ne temas pri poezio gnomika (= aforisma, maksima) kaj saĝafekta aŭ moralisma. Kaj la “vizio” de la poeto iĝas via poezipercepta “vizio”! Ekzemple: en la unua ero en la Triptiko, la kontemplanto vidas alkuri fronte al si arbaran lavangon kaj multeformajn aĵojn. La poeto miras pro iliaj forto, belo, evoluo kaj forpasado. Ja, la homo miras, eĉ kaptiĝas en la miro, male la aĵoj ne kapablas miri pri si aŭ pri alies eventoj. La homo sin demandas pri la origino de la “Torento” kaj de si mem, kaj, kvankam per peno kaj sufero (“vi devas iri supren, kontraŭ la fluon”), retroiras la kurson de ĉio ĝis ties fonto, nome la Verbo, la kreanta Vorto. La karakteriza miremo, ne admiremo, de la homo-poeto faras la abstraktajn konceptojn miro pri la biblia dia proklamo “kaj Li vidis ke tiu estas tre bela”. Kiel ne memorigi ĉe tio, ke jam Platono kaj Aristotelo skribis, ke la poezio naskiĝas el la mira surpriziĝo, kaj ke la belo kaj bono (kalokagathia) generas unu la alian?

Duafoje “metafizikaj” konceptoj nutras fantazion kaj fariĝas sensaj signifoj en dua ero de la Roma Triptiko. Malfacilas imagi poeton kiu skribas por emociigi: vera poeto informas pri siaj emocioj kaj nova legado pri la monda realo. Karol Wojtyła haltas antaŭ la pordo de la Siksta Kapelo en Vatikano. Li scias, ke ene el muroj brilas la famaj pentraĵoj-bildoj eltiritaj el la biblia Genezo. La Genezaj vortoj jam atendis sian Mikelanĝelon por fariĝi bildoj, sed jam antaŭe la nenio — la nenio metafizika, ne nur fizika — atendis fariĝi bildo per la Vorto: la Vorto kiu ekzistigis la aĵojn kaj vidis, ke “ĉio estas bona”, kaj fine fariĝis mem karna bildo per la Enkarniĝo. Nun tiu Vorto-Bildo, en la pentraĵo kaj en la realo, duopigas en “vizioj” pri la Komenco kaj Fino, pri la Juĝo kaj Savo. Aparte ĉi tie la atenta leganto konstatas, ke vere Wojtyła fulme kunigas, kvankam laŭ diversa mezuro, la tri spiritajn fortojn, per kiuj la homo de ĉiam serĉis la veron, nome: arto, filozofio kaj religia kredo.

Kaj sojle de la Siksta Kapelo la poeto ne povas ne elvoki al la memoro tion, kio en tiu loko okazis al li mem kaj kio okazos en la estonteco: Tie falis sur lin la tasko de la papeco kaj la samo okazos al venontaj elektitoj.

Simile elstariĝas la lasta de la trio. Abrahamo, la migranto, la obstina kredanto, kiu, diavorte altirita, kredas ke li mem estos patro de sennombra popolo malgraŭ ke el li filo daŭras ne alveni, kaj kiu por oferi la unikan fine el li naskiĝintan filon, supreniras la monton Morija: ĉio tio fulme konsciigas la poeton ke, se la Abrahama patra amo devas havi limojn, tiajn limojn ne havos Alia, kiu donos sian filon al la homoj kiuj elprovos ties amon. La tuto kunfluas milde sed firme en la biblian koncepton: “Dio ja ekamis la mondon tiel, ke filon sian Li donis”. Ĉu atingo mistika? Ĉu mistika poezio? Eble ne. Temas, certe, pri poezio religia, kiu el la biblia rakonto nedisdegninta nutriĝi ankaŭ je mitaĵoj, rapide elnestigas kaj poezie komunikas la esencon intencitan.

Kion diri pri la esperantigo de RT? Mi havas la italan tradukon el la pola. La esperanta ŝajnas paŭsaĵo de la itala: pri la litera fideleco, do, neniu dubu; pri la poezia transdono mi ĝin gustis, kaj gustigis al kunlegantoj, en la esperanta versio. Cetere la verkaro de Lidia Ligęza, originala kaj traduka vaste aprecata verkistino, antaŭforigas neplenestimajn hezitojn. Tamen unu stumbleto aperas tie, kie diratas, ke la imagitaj, sed realon donantaj, pragepatroj, postpeke, ĝene konsciiĝis pri propra nudeco, dum antaŭe en la reciproka sindonado “ili ne kantis, dum daŭris tiu dono”. Ĉu kantis por hantis, aŭ eble hontis — kiel en la itala? Se tiel, okazus tiom amuza preseraro, ke ĝi aperas kiel altira nevuso en bela vizaĝo.

Kiu emas kontroli la verdirecon de tiu recenza noto, certe konstatos, ke ĝi ne sukcesas briligi la poezian riĉecon de la Roma Triptiko.

Armando Zecchin (Italio)

La Ondo de Esperanto. 2009. №1 (171)


Recenzoj | Hejmo