Recenzanto ordinare havas la taskon prijuĝi la kvaliton de verko. Recenzante La Mastron de l' Ringoj tio ŝajnas al mi tute nenecesa. La verko havas sian lokon en la monda literaturo, sendepende de la opinioj de la recenzanto. Ne prijuĝante ĝian kvaliton, mi komentos la tradukon kaj kelkajn interpretojn de la enhavo.
Al la dua eldono estis aldonitaj enkonduko al la Esperanta eldono, antaŭparolo al la dua angla eldono, Noto pri la Provincaj Analoj kaj por esperantistoj interesega artikolo de Tolkien pri Esperanto el 1932. En la dua eldono ankoraŭ mankas ses aldonoj en la tria volumo.
La poemo Tri ringoj por la elfoj…, per kiu la verko komenciĝas, ne estas tradukita de Auld, kvankam li estis poeto je Nobelpremia nivelo. Responde al mia demando skribas Bertilo Wennergren: “Kiam mi eksciis, ke li okupiĝas pri tio, mi kontaktis lin, kaj prezentis kaj mian tradukon de la poemo, kaj mian provon traduki la unuan ĉapitron de la libro. Mi tute ne pretendis, ke miaj provoj estas uzindaj aŭ eĉ uzeblaj. Mi faris ilin nur kiel lingvoekzercon (kaj pri Esperanto, kaj pri la Angla). Sed Auld ekŝatis mian tradukon de la poemo kaj petis mian permeson uzi ĝin”.
Auld akceptis ankaŭ kelkajn el la proponoj de Wennergren pri propraj nomoj, sed mem tradukis aliajn. Eble tio kaŭzis ke malsamaj sistemoj por esperantigo de propraj nomoj ekzistas unu apud la alia, ekzemple: Frodo (jam la angla formo estas bona Esperanto), Sam (sen aldono de -o), Aragorno (kun aldono de -o), Gaja (Vira nomo uzita en adjektiva formo, same kiel oni ofte esperantigas virinajn nomojn), Paŝegulo (traduko), Grinĉjo (ĉjo-formo).
Eble Auld havis kialojn traduki la nomojn per malsamaj sistemoj. Tamen montriĝis ke multaj legantoj de la Esperanta versio reagas kontraŭ la bunteco da tradukmanieroj. Eble kiu legis la verkon en alia lingvo, pli forte reagas, ol tiu kiu unue legas la Esperantan version.
Auld estis kandidato por la Nobelpremio, kaj la traduko havas ĝenerale tre bonan kvaliton.
Ni tamen ne povas forgesi ke Tolkien estis pia katoliko. La similaĵoj inter la verko kaj kristanismo estas multaj. Ĉio, eĉ Saŭrono, estis bona en la komenco. Malgranda popolo havas la taskon savi la mondon. Gandalfo mortas, sed releviĝas, post tio li estas blanka. Oni tamen ne sisteme serĉu la similaĵojn, ĉar la Kristosimila Gandalfo ne apartenas al la malgranda popolo k.t.p. Interesan artikolon pri La Mastro de l' Ringoj kaj la Fido Kristana de Pastro Edmund Little oni povas legi interrete ĉe http://mikeleon.orcon.net.nz/signo/tolkien.htm.
Ne estas strange ke ĝuste katolika gazeto novzelanda origine publikigis tiun ĉi artikolon, ĉar la verko ja estis filmigita en Nov-Zelando.
Ni ankaŭ iom pensu pri la rolo de la verko en la monda literaturo. Verŝajne literaturhistoriistoj tute malsame opinias pri la kvalito de la verko. Tamen ĉiuj devas konfesi ke ĝi ricevis gravan lokon precipe en fantasto, sed ankaŭ en la monda kulturo ĝenerale. Precipe multaj gejunuloj estimegas la libron. Pri tio atestas ekzemple la granda nombro da retpaĝoj kun komentoj pri La Mastro k.t.p. Tio povas esti sekvo de la malplifortigo de religioj, precipe en la riĉaj landoj.
Gejunuloj kiuj perdis la kontakton kun la transmondo de religioj, serĉas alian transmondon kaj trovas ĝin en La Mastro.
La kovriloj de Vladimiras Beresniovas plaĉe allogas la legonton, almenaŭ mezaĝulon kiel min. Ili tamen estas tute malsimilaj al fantastaj ilustraĵoj, kiuj aperas sur eldonoj en multaj lingvoj. Interesa ideo estus fari ekspozicion pri ilustraĵoj de La Mastro. Danan eldonon de la libro ilustris pseŭdonima artistino, kiu montriĝis esti la reĝino Margrethe la 2a de Danio.
Tute inde la Dana reĝino ilustris la reĝon inter fantastaj libroj.
Leif Nordenstorm (Svedio)
La Ondo de Esperanto. 2008. №2 (160)