La recenzata verketo estas kolekto de kontribuaĵoj prezentitaj dum la Konferenco “Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko” (KAEST), aranĝita en 2004 en Dobřichovice, Ĉeĥio. La tekstoj estas en Esperanto, la resumoj en la angla, la germana kaj la ĉeĥa lingvoj.
La unua parto “Fake pri Esperanto” enhavas ok artikolojn, ĉiuj traktas terminologiajn temojn, tio ankaŭ estas ĉeftemo de KAEST 2004.
Jan Werner malfermas la kolekton per “Planlingvo”. Laŭ la artikolo, Esperanto estas ofte karakterizata kiel planlingvo, tamen oni komprenas neklare aŭ malatentas, kion tiu eco prezentas, mankas terminologie preciza difino de la nomindiko “planlingvo”. Verŝajnas al la aŭtoro, ke Esperanto devas evolui pli plane ol naturaj lingvoj. Tio ankaŭ signifas, ke Esperanto povas ludi la gravan rolon en scienca kaj strikte teĥnika komunikado pro la eco de la planlingvo sen dusignifaj vortoj. Bedaŭrinde, ĝuste tiu parto estas en Esperanto subevoluinta kaj en la movado nesufiĉe konsciata kaj kulturata. Sendube, Werner pravas ke Esperanto devus havi pli elstaran lokon en faka uzado ol nuna. Mi povas bone komprenas tion, tamen ankaŭ konscias ke la lingvo evoluas laŭ siaj reguloj, kiujn la planlingvo ankaŭ obeas. Tiel la klopodo de terminologoj certe necesas, tamen la faka praktiko de Esperanto same aŭ pli gravas por sana evoluado de la lingvo.
Detlev Blanke science kaj skize diskutas pri “Kio estas faklingvo kaj kiel esplori ĝin?”. Strukture, faklingvo(j) klasifikeblas horizontale laŭ distingebla sublingvo de konkreta lingvo kaj vertikale laŭ grado de abstrakteco kaj komunikpartneroj. Ĝin eblas esplori laŭ aliroj sistemlingvistika, pragmata-lingvistika kaj kogna-lingvistika, kiuj havas siajn fokusojn. La aŭtoro ankaŭ donas ekzemplojn por la tri aliroj. La eseo estas tre utila por pliklare komprenigi la fenomenon “faklingvo”, ĉar en Esperantujo aparte mankas priskribo de la multaj facetoj de faklingvo, de fakaj tekstoj kaj de la faka interkomunikado.
Heinz Hoffmann diskutas problemon de “nespeciala” speco bazite sur Fervoja plurlingva terminologia datenbanko. Multaj faktoj montras ke en precipe teknika evoluo estas kreataj specialaj modifaĵoj de origina objekto. La specialaĵoj devas ricevi apartan terminon.
Wera Blanke observas kelkajn ekzemplojn el la teatra fako kaj argumentas ĉu kaj kiomgrade la “libera enciklopedio” — la multlingva interreta projekto “Wikipedia” kaj ties Esperanto-varianto Vikipedio — taŭgas por subteni terminologian laboron. Per tri nocioj teatro-fakaj, la aŭtorino konkludas ke Vikipedio donas instigojn kaj informojn, sed ne nepre fidindajn.
La eseo de Miroslav Malovec tuŝas la temon, ĉu oni povas uzi Vikipedion kiel la ilo aktualigi Enciklopedion de Esperanto (1933–34). La studo estas tre signifa por produkti aktualigitan enciklopedion de Esperanto. Teĥnike, Vikipedio estas taŭga spaco por kolekti materialojn de enciklopedia karaktero pri ĉiuj eblaj temoj. Praktike, tio dependas nur de esperantistoj, kiel ili utiligos tiun eblon. Do, vere gravas, ke ĉiuj esperantistoj kontribuas por ĉi projekto.
Josef Hron donas eblojn por la elektronika prilaborado de grandaj vortaroj de Esperanto. La aŭtoro opinias ke Esperanto ĝis nun atendas prilaboron de la grandaj, resp. plenaj difinaj kaj tradukaj vortaroj ampleksantaj pli ol 100 mil vortojn. Tiaĵo estas ofte videbla por etnolingvoj. Kvankam mi ne tute certas ĉu por Esperanto necesas ankaŭ havi tiel ampleksan vortaregon, ĉar kiel la orientulo mi preferas unue ekspluati la povon de Esperanto surbaze de ĝia fundamento.
Marc Bavant montras kiel apliki XML al fakaj laboroj pri Esperanto. Dum la lastaj jaroj okazis vasta disvolviĝo de la uzo de XML-a “teĥnologio” en multaj kampoj de komputiko, oni eĉ nomas ĝin kiel Esperanto de komputiko. La artikolo estas bona komenco por ĉiuj, kiuj interesiĝas pri alia Esperanto en interreta epoko. La aŭtoro skizas la bazan strukturon de XML kaj ekzemplas kiel la vortaristo uzas ĝin en sia laboro.
Martin Minich prezentas la grupon “Esperanto@Interreto”, kiu mastrumas kelkajn projektojn, kiuj ebligas mondvastajn senpagajn lernadon de Esperanto (lernu.net), uzadon de Esperanto por interkultura komunikado (interkulturo.net), prezentadon de monda lingva diverseco (Lingva Prismo: lingvo.info), interŝanĝadon de materialoj por instruado (edukado.net).
En la dua parto “Esperante pri Sciencoj” estas tri eseoj. Rüdiger Sachs science kaj esperante diskutas “parazitismon kaj parazitologion”. Laŭ la aŭtoro, en PIV kaj NPIV mankas multaj bazaj, internacie kaj interlingve kompreneblaj parazitologiaj nocioj.
Ottó Haszpra science kalkulas lingvajn kostojn en la Eŭropa Unio. La kalkuloj estas precizaj kaj atentindaj. En nuna multelingva kadro de EU ĉiujare bezonatas 6 000 000 novaj kvarlingvuloj. Ilia lernotempo valoras 2,5-oblon de la buĝeto de NATO Eŭropa: averaĝe 2000 EUR/jaro/impostpaganto. Lernado de unu sola angla postulus 728 EUR/jaro/impostpaganto nur en la neanglalingvaj landoj, ĝi rezultigus gravan ekonomian diskriminacion kontraŭ ĉi-lastaj. Esperanto nur bezonus 74 EUR/jaro/impostpaganto.
Boĵidar Leonov prezentas “evoluo de la internacia kaj ekologia turismo en Eŭropo” surbaze de la ĉefaj kriterioj, kiuj povus karakterizi la nivelon de la turismo.
La libreto estas en bona presado kiel aliaj eldonaĵoj de KAVA-PECH, tamen la redakta stilo ne estas tute unuforma. Ekz-e, la biografieto de la aŭtoro ne estas trovita en ĉiuj kontribuoj; Piednotoj uzas diverse grandajn literojn; La nombroj gravaj en la studo de Haszpra ne estas la samaj en la resumo kaj teksto. Tamen, tiuj ĉi cimetoj ne kovras la lumon de la modesta libreto. Pluhař diris trafe kaj antaŭparole “Eble nur gutoj, tamen senĉese frapantaj…”
Espereble, aperos plimultaj fontoj por formi riveron delonge soifatan de ĉiuj parolantoj de Esperanto.
Liu Haitao (Ĉinio)
La Ondo de Esperanto. 2006. №4-5 (138-139)