Kolekti, konservi kaj disponigi – vera defio por la Esperanto komunumo

Arkivoj kaj bibliotekoj – kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon / Kompilis Katarína Novotníčková. – Partizánske: Espero, 2015. − 174 p., il.

KAEST

La seminarioj kaj konferencoj pri aplikoj de Esperanto en scienco kaj tekniko komenciĝis en Slovakio en 1978 kaj estis alterne organizataj en la nunaj Ĉeĥio kaj Slovakio. En 2010 la organizadon de KAEST transprenis I@E (junulara neregistara organizaĵo Edukado@Interreto), kiu jam okazigis kvar konferencojn en la Slovakia urbo Modra-Harmónia en la parnombraj jaroj.

La konferenca temo en 2014 estis “Arkivoj kaj bibliotekoj – kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon”, temo grava por Esperanto en ĝia tuta historio kaj precipe aktuala en la nuna cifereciĝanta mondo. Kio okaz(as)os al la arkivoj kaj kolektoj de esperantistoj post ilia forpaso? Ĉu ili putros en subtegmentejoj kaj keloj, estos forĵetitaj al rubaĵujo fare de parencoj, aŭ konserviĝos en iu institucio? Ĉu vi iam pensis pri tio, se vi havas konsiderindan libro- aŭ gazet-kolekton, fotojn kaj dokumentojn? Mi, jes. Des pli, ke la temo de bibliotekoj kaj arkivoj estas tre proksima al mi ekde mia esperantistiĝo kaj esploroj pri la historio de Esperanto-movado. Cetere, pri la eventuala sorto de via kolekto vi povas sciiĝi per amuza sed reala skemo de Jan Uldal Niemann librofine.

Mi revenas al la artikolkolekto. Unue pri la aspekto kaj aranĝo de la libro: en ĝi estas tro malgrandaj marĝenoj enaj kaj eksteraj, kaj, almenaŭ por mi, tro malgranda litertipo uzita. Ĉe tio finiĝas miaj negativaj rimarkigoj.

Same kiel la konferenca programo, la libro estas dividita je sekcioj. La sekcio A entenas la ĉeftemajn prelegojn, inter kiuj mi unuavice mencias la kontribuaĵon de Detlev Blanke “En Germanio: Esperanto-bibliotekoj kaj arkivoj sub ŝtata protekto”, en kiu li resumas la ĝistiamajn diskutojn pri la planlingvaj bibliotekoj kaj arkivoj, donas kelkajn kriteriojn, kiel priskribi kolektojn, kaj listigas kaj karakterizas la kolektojn en Germanio, ankaŭ la du gravajn personajn kolektojn, tiujn de la familioj Haupenthal kaj Blanke.

La Internacian Esperantomuzeon en Vieno, nun konatan kiel Kolekto pri Planlingvoj kaj Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko, prezentas ĝia direktoro Bernhard Tuinder. Precipe gravaj estas projektoj de la biblioteko ekde katalogado (ne nur libroj, periodaĵoj, sed ankaŭ aliaj materialoj: bildkartoj, afiŝoj, fotografaĵoj…), kiu ebligas retan serĉadon. La projekto pri ciferecigo rilatas unuavice al malnovaj revuoj, multo jam estas farita tiukampe. Grava tasko restas savado de la kolektita materialo, do, konservado. En mia ĉi-jara vizito al Vieno mi havis la okazon vidi la novan hejmon de la kolekto kaj la modernan aranĝon de ĝia ekspozicio.

Petr Chrdle rakontas pri tio, kiel post la Velura Revolucio (1989) en Ĉeĥio ekestis bezono ie konservi la asociajn bibliotekon kaj arkivon, pri la fondo de Esperanto-fako en la muzeo de Česká Třebová, pri la bonŝanco instaliĝi en Svitavy, kie post preparlaboroj en 2008 estis inaŭgurita Esperanto-muzeo kaj biblioteko. Ĉi tiu institucio servas ne nur al esperantistoj, sed ankaŭ al la urbanoj per organizado de kulturaj eventoj, aldone al funkciado de ekspozicioj.

En Slovakio ekzistas kolektaĵo de arkivaj materialoj troviĝanta en privata domo, laŭ la informoj de Ján Vajs kaj Ľubomir Fajth, sed ekde multaj jaroj ĝi restas ne prizorgita. Pri ligitaj al tio problemoj, eliroj kaj taskoj rezonas la aŭtoroj en sia kontribuaĵo.

Tre instrua estas la sperto de Miroslav Malovec pri prilaboro de arkivaĵoj kiun li akiris kiel bibliotekisto de la Esperanto klubo Brno. Li rakontas pri la kolektado kaj ordigado, ciferecigado kaj konservado, kaj atentigas pri la problemo, ke multaj unuopuloj faras similan laboron, kaj la rezultojn de iliaj laboroj oni povas vidi en la reto. Sed kun paso da tempo tiuj materialoj malaperas, ĉu pro la perdo de intereso, ĉu pro la morto de koncernulo. Kiu eliro estas? Kiu kolektu ĉion en unu loko?

Marek Blahuš raportas pri la rezultoj de la ciferecigo de la Zamenhofaj adresaroj, al kiuj sin turnas ĉiu esploranto de la historio de Esperanto, ĉu en la monda, landa aŭ loka nivelo. La juna ĉeĥa informadikisto montras, kiajn aplikojn havas la kolektitaj informoj, kiujn statistikajn konkludojn oni povas tiri. Cetere, estas multo farenda ankoraŭ por identigi, ekzemple, urbojn menciitajn en la adresaroj.

Pri publikaj interretaj arkivoj, la ebleco de konservado kaj kundividado de verkoj rakontas Václav Zouzalík. Li ankaŭ informas pri la Krea Komunaĵo, kiu ellaboris ses licencojn por la uzado kaj ŝanĝado de alies verkoj, kaj por kundividado de la propraj.

Por montri, ke kolektado kaj konservado de gravaj dokumentoj ne estas invento de nia tempo, Wera Blanke rakontas pri la arkivo de la faraono Eĥnatono, kiu aĝas 3000 jarojn.

La duan librosekcion konsistigas prelegoj, kiuj ne rilatas al la konferenca temo. La plimulto el ili koncernas Esperanton, sed enestas ankaŭ aliatemaj kontribuaĵoj.

La ĉefan ideon, kiun portas la konferenco, taŭge esprimas la konkludaj vortoj en la artikolo de Detlev Blanke: “Por eviti malaperon aŭ fizikan detruiĝon de libroj kaj arkivaĵoj urĝe necesas ellabori kiel eble plej kompletan internacian superrigardon pri valoraj kolektoj. Organizaĵoj kaj instancoj de la Esperanto-komunumo devas ellabori strategion kiel fizike konservi kaj sekurigi la kolektojn kaj alirebligi ilin al esploristoj kaj aliaj interesatoj (ankaŭ per la reto)”.

La kolekto de la konferencaj kontribuaĵoj estas tre utila kaj interesa, mi atendas eldonon de la materialoj de KAEST 2016 kaj de la baldaŭ okazonta konferenco KAEST 2018.

Halina Gorecka

Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:

Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №10 (288).

Rete: https://esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-xx.htm.