Tre utila libro el Katalunio

Història de l'Esperanto als Països Catalans: Recull d'articles = Historio de Esperanto en la Kataluna Landaro: Artikolkolekto / Kompilis Francesc Poblet i Feijoo, Hèctor Alòs i Font, Sabadell: Kataluna Esperanto-Asocio, 2010. — 471 p.

Impona artikolaro aperis ĉi-jare omaĝe al la centjara jubileo de la Kataluna Esperantista Federacio kaj al la tridekjara datreveno de ĝia posteulo: Kataluna Esperanto-Asocio. La nuna asocio aktive partoprenas en la socia vivo kaj la radikojn de tio oni facile spuras en la pasinteco. Ankaŭ ĉi tiu eldonaĵo de KEA estas dulingva: kataluna kaj Esperanta, kaj tio ebligas konatiĝon kaj al la internacia esperantista legantaro, kaj al la katalunlingva publiko, interesiĝanta pri la internacia lingvo kaj/aŭ historio de sociaj movadoj. La libro trovos sian lokon ne nur en Esperanto-bibliotekoj, sed ankaŭ en publikaj kolektejoj.

Frances Poblet i Feijoo kaj Hèctor Alòs i Font, kolektis 21 artikolojn de 14 aŭtoroj. Estas interese, ke 16 artikoloj estis verkitaj katalune, iujn la aŭtoroj mem tradukis al Esperanto. Ĉar la celpubliko de tiuj artikoloj estis ĉefe neesperantista, foje oni renkontas klarigojn superfluajn por la esperantistoj. Aliflanke, tio montras la manieron prezenti iusence internan, esperantistan aferon al la ekstera publiko.

La libro konsistas el tri blokoj kaj apendicoj.

La unua sekcio Temaj studoj enhavas ok artikolojn. Kvar el ili aŭtoris Francesc Poblet, lia artikolo Serĉante universalan lingvon: La esperantista movado en Katalunio enkonduke malfermas la kolekton. Lia Esperanto kaj anarkiismo en Katalunio skizas rilatojn inter Esperanto kaj anarkiismo, kaj pli vaste laborista movado. Mallonga artikolo prezentas la malfacilan sorton de la Kataluna Esperantisto. Al tre grava epizodo en la historio de la kataluna Esperanto-movado koncentriĝas La kongreso en Vinaròs: La subpremado de la kataluna esperanto-movado dum la diktaturo de Primo de Rivera, kiam politikajn persekutojn spertis kaj la organizaĵo kun sia organo, kaj la aktivuloj. Krome, Poblet kunaŭtore kun Hèctor Alòs rakontas pri la literatura aktiveco de katalunaj esperantistoj, kiu kulminis per eldono de Kataluna Antologio en 1925.

Xavier Margais parolas pri malhelpoj kiuj baris al alilandanoj partoprenon en la kongreso de SAT en 1934 en Valencio. Abel Montaugut montras la lokon de Esperanto kaj subtenon al ĝi en diversaj sociaj organizaĵoj kaj rondoj, de aŭtoritatoj kaj komercaj unuiĝoj dum la jarcenta ŝanĝo (de 1898 ĝis 1909). La lasta kontribuo de la bloko estas La utiligado de esperanto dum la hispana intercivitana milito, en kiu Toño del Barrio kaj Ulrich Lins skizas la panoramon de la hispania Esperanto-movado meze de la 1930aj jaroj, aktivaĵojn de esperantistoj komence de la milito, partoprenon en la Internaciaj Brigadoj, uzon de Esperanto por propagando, persekutojn kaj enkarcerigon post la fino de la milito.

Lokaj studoj estas la dua bloko kun ok kontribuoj pri ekesto kaj disvolvo de Esperanto-aktivado en Ceret, Rusiljono, Maó, El Vendrell, Vilanova i la Geltrú, Majorko, ankaŭ pri la laborista Esperanto-movado en Valencio kaj pri Esperanto en la Popola Enciklopedia Ateneo de Barcelono.

La lasta bloko, plej mallonga, Biografiaj studoj, prezentas personecojn de kvin elstaraj katalunaj esperantistoj: Frederic Pujulà i Vallès, Joan Amades, Delfi Dalmau, pastro Joan Font i Giralt kaj Joan Mascaró.

Apendice aperas Baza bibliografio, Glosaro, Demografio kaj la tre utila Kronologio, kiu donas paralele la plej gravajn eventojn en la Kataluna Landaro kaj en Esperantujo. Mi rekomendas al la nekatalunaj legantoj esperantistaj unue tralegi la Kronologion por pli bone hejmiĝi en la priskribata historio. Kaj tute fine estas prezento de la dek kvar artikol-aŭtoroj.

Ĉi volumo estas la tria dulingva libro pri la historio de la Esperanto-movado en la Katalunaj landoj, eldonita de KEA. Ĝi sendube altiros atenton de lokaj historiistoj kaj instancoj por instigi al pliaj esploroj, kiujn povas ebligi stipendioj. Ekzemplo estas la ĉi-jara stipendio (3000 eŭroj) al Gisela Alcón por esploro pri esperantistino Maria Julivert el El Vendrell, rezulte devos aperi libro minimume 100-paĝa.

Halina Gorecka (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2010. №10 (192)


Recenzoj | Hejmo