Surtabla libro por ĉiu

Korĵenkov, Aleksander. Ankoraŭfoje pri la Esperanta gazetaro. — Kaliningrado: Sezonoj, 2007. — 16 pĝ. — (Serio Sed ne el katedro; №3).

La recenzata verko prezentas bildon de la gazetara mondo ekde la apero de La Esperantisto en 1889 ĝis la nuntempo. Estas interesa pionira periodo el la Esperanto-gazetara vivo kun nombroj da abonantoj en diversaj landoj.

En la dua ĉapitro estas prezentita klasifiko laŭ pluraj kriterioj. La gazetoj estas i. a. internaciaj, movadaj, sendependaj. Aldonas la bildon sekva ĉapitro pri Ĝeneralaj magazinoj.

Ceteraj ĉapitroj orientas la legantojn pri landaj kaj kulturaj Esperanto-gazetoj. La aŭtoro mencias pri vakaj revuoj, ĉar ne ekzistas sportaj, muzikaj, erotikaj, modaj Esperanto-periodaĵoj. Mi aldonus, ke bezonatas revuo pri fiŝkaptado kaj ties metodoj. Mi aŭguras sukcesan vivon al la revuo, ĉar la fiŝkaptistoj loĝas en ĉiuj teranguloj.

Kaptas atenton retrorigardo al Esperantaj gazetoj en socialismaj landoj kaj evoluo post forfalo de la socialismo mem. La ĉapitro donas precizajn nombrojn da abonantoj kaj eldonkvantoj nuntempe.

Fine de la verko estas konsiloj de la sperta ĵurnalisto ĉu por legantoj, ĉu por dezirantoj instali Esperanto-periodaĵo(j)n.

Jen surtabla libro por ĉiu konscia esperantisto, ĉar sen la Esperanto-gazetaro oni ne povus vivi.

Anatolo Sidorov (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2007. №11 (157)


Recenzoj | Hejmo