La lasta babilado de VikS

Kemény, Zsigmond. Vidvino kaj ŝia filino / Tradukis el la hungara Jozefo Horvath. – Budapest: HEA, 2014. – 295 p.

Vidvino

Ekvidinte la kovropaĝon, mi sentis naŭz-ondeton. Ĝi prezentis kirasitan viron, kiu duonbrakumas knabinon, kiu alrigardas lin… ne, ankoraŭ ne ame, sed antaŭame. Ĝis terura eksplodo de ardega amo restas 1 minuto 24 sekundoj kaj 0,6 nanosekundoj… je Dio, mi ne mensogas…

Sed eĉ sen eksplodo ĉio klaras. Antaŭ mi kuŝas mezepoka amromano, aŭ “kavalira romano”. Longa kiel intesto de bovino kaj enua kiel prelego de profesoro pri parazitologio. Mi havas sufiĉe da ili. Esperante, ruse, praruse kaj eĉ en la serba lingvo. Ilin igas malsaneca kripligo de ĉia logiko, ĉu ordinara, ĉu scienca, ĉu estetika. Nura priskribo de pigre fluanta vivo, prezentata en longaj pseŭdoprofundaj monologoj kaj ne malpli idiotaj dialogoj pri vetero kaj pri tio, ke s-ro N. fiksrigardis s-inon Y. ne kvin sekundojn, kiel kutime, sed duoble pli, ktp, ktp.

Tio estas ĝenerala bildo. Sed ankaŭ la ricevita libro per mia grasa fantaziemo prezentis la enhavon de la libro eĉ sen ĝia tralego.

Jen ĝi: knabino bela, svelta, modesta, pudora, ĉasta, laborema vivas en vilaĝo (en la urboj ĉiuj knabinoj estas denaske malĉastaj, pigraj, monavidaj megeroj) kaj frumatene nutras kortobirdojn. Ekvidinte kelkajn grasajn anserojn ŝi lerte, per kutimaj gestoj, tordas iliajn kolojn. Jungas ĉevalon kaj veturas urben por vendi la grasulojn kaj butikumi favore al militinvalido. Dum vojaĝo tra la sovaĝega arbaro ŝin atakas deko da banditoj. Antaŭ ĉio ili, sen peti permeson, ekvoras anserojn sen ajna kuirado. Teruro kaj abomeno!

Feliĉe, al la sama loko venis vojerarinta kirasita kalva… ne… simple kavaliro, kiu tediĝis masakri paganajn miskredantojn. Li eksopiris sian karan hejmlandon… Veninte al la arbara scenejo, la kavaliro riproĉis banditaron per longa monologo. Responde ili nur ridis kaj rikanis. Sekvis la dua monologo kurta, muta sed elokventa kaj tre konvinka. Sin la glavo prezentis. Naŭ huliganoj perdis la kapablon ridi, rikani kaj spiri. La deka forkuris. Pli foren ol liaj okuloj vidis. Tie li retrovis la spiradon. Donis sange-sanktan ĵuron venĝi la kavaliron kaj edzinigi nian knabinon, kiun li ekamis, forŝirante duonboton de ŝia piedeto. Li sin vestis virine. Dungiĝis kiel ĉambristino ĉe la knabino kaj…

Enue, ĉu? Sed sen tiaj stultaĵoj ne eblas kompili amromanon. Nek filmon. Mi do ŝovis la libron al la rando de mia tablo.

Sed ĉiu Esperanta teksto, trafinta mian tablon – jen mia principo, aŭ, se vi volas, mia manieto – devas esti tralegita, ja mi ŝategas legi Esperante sen konsideri serioze la enhavon. Do, post deko da tagoj mi decidis konatiĝi kun “vidvino kaj ŝia filino”. Post la 5a paĝo mi eksupozis, kaj je la 9a mi konvinkiĝis, ke la aŭtoro famas ne nur kiel romanisto, sed li devas famiĝi ankaŭ kiel pentristo kaj kuiristo.

Jen priskribo de nejuna vidvino: “Ĉiuvintre Rebeko esperis vivi maksimume ĝisprintempe kaj ĉiusomere nur ĝisaŭtune”. Jes, ne multaj festis sian 60jariĝon. Kaj ili aspektas tristige konvene; maljune, kaduke. Sed: “ŝiaj haroj ne griziĝas antaŭtempe, ŝiaj okuloj ne enkaviĝas, ŝiaj vangoj ankoraŭ ruĝas, ŝia figuro ne malgrasiĝas”. Nu, li ĉesu, ĉar klaras: la virino bone konserviĝis! Sed ne: “ŝiaj manteloj ne vastiĝas, ŝiaj manoj (devas esti mamoj! ĉu eraro en la teksto?) restas rondaj, el ŝiaj plenaj brakoj ne formagriĝas la karno, la piedoj ankaŭ plu tenas ŝin, kaj ŝia…”

Ĉiuj roluloj en la libro estis priskribitaj same ame, akurate, zorgeme. Mi unuafoje legis tiom detalan priskribon de matura virino, maljuna pordisto, severa princo kaj eĉ mortvundita ursino.

La aŭtoro similas al pentristo, kiu staras apud sia instalaĵo, faras iom da strekoj, linioj, makuloj. Deiras je kelkaj paŝoj kaj ŝtoniĝas, kvazaŭ la pensulo de Rodeno. Sed li ne pensas. Lia cerbo ripozas. Laboras la kvin sensoj + mistika intuicio, kiu, siavice, konsistas el ne malpli ol 13 subsentoj. Unu el tiuj sentoj aŭ sensoj grumblas, ke iu folio sur la pentraĵo devas esti pli proksima al la vizaĝo je okono da colo. Li obeas la mutan komandon, revenas kaj korektas. Kaj tiel dum la tuta tago…

Ion similan mi povas diri pri kuiristo, kiu el dudeko da kaseroloj flarelektas la ĝustan por ĉerpi plenkuleron, interlipigi la enhavon, per langopinto sendi iometon al la palato, la centra buroo de gustoj, kiu rajtas subskribi kaj stampi la finan verdikton.

La recenzata libro estis “bakita” similmaniere. Pro tio ĝi estas bongusta. Kaj ĝi devas esti legata per pluraj sentiloj. Se leganto sentos nenion per sia palato, eblas diri ke leganto ne legas, sed praktikas masturbadon aŭ okulmaĉas niatempan sapoperon, falsan kavalirromanon.

Malgraŭ scio, ke ĉiu bastono havas du finaĵojn (do, ju pli multe da vortoj, des pli dika estos la libro), la aŭtoro antaŭsentis ke liajn librojn oni legos formale, rapide, sen ŝalto de sia tuta memo. Kun eta tristo li konfesas: “jam delonge finiĝis tiu romantika mondo, en kiu kvivitantaj birdoj ellernis kaj babilis plu la deklarojn de revantaj junuloj, kaj fidela kolombo kaj kuraĝa falko estis pli bonaj ampoŝtistoj, ol nun kelkaj kaŝvestitaj tigroj”.

Li pravas. Ne multaj scipovas nun verki verajn amromanojn. Des pli ke ne multaj emas legi ilin. Tute prave. Ĉu jam finiĝis la tempo de amromanoj? Ankaŭ pri tio cerbumis nia verkisto kaj asertis, ke deziro kviki pri la amo neniam forpasos. Ke iam venos tempo kaj ne li, alia verkisto bakos bongustegan kavaliran romanon. Vere aŭtentan, sed ne same, iel malsame, tute alimaniere konstruitan.

Recenzante tradukon, en nia ĉarma Esperantujo oni iukiale devas taksi la laboron de la tradukinto. Mi miras pri la lerteco de Jozefo Horváth. Kiu certe scipovas sorĉi. Mi ne trovis eĉ etan malglataĵon, streĉon, ruzan provon ŝmiri evidente malfacilajn lokojn. La lingvaĵo fluas facile ĝis beleco. La tradukisto transdonis ne nur la tekston sed ankaŭ bonhumoron kaj humuron, kiuj hantas ie apudtekste, kaj ironion apenaŭ percepteblan kaj ĉiam bondeziran.

Ne, mi ne konas la hungaran lingvon, sed sur mia longa hejma librobretaro polvokovriĝas sufiĉe da tradukoj el diversaj lingvoj. De tempo al tempo mi plukas ian tradukon el la itala, hispana, franca, angla, ĉina lingvoj, sed neniam el la hungara kaj germana, ĉar tiuj aroge brakumis, kovris totale mian tutan memorkapablon. En iu ajn momento mi povas, ne legante, citi iom da fragmentoj eĉ sen eta streĉo de mia memoro.

Mi povas diri eĉ pli. Mi sufiĉe ofte kontaktis hungarajn esperantistojn. Kaj eĉ amikiĝis kun kelkaj. Ili estas ruzaj. Tre ruzaj. Ja ili dormas kun libroj sub la kusenoj. Aliel malfacilas kompreni strangan fenomenon, la koincidon de algoritmoj inter esperantistoj kaj iliaj naciaj verkistoj. Oni povas diri ke tiel devas esti, sed ve, ne estas…

Sed tio estas tute alia temo: konflikto inter filoj kaj patroj kiu penetris eĉ en nian etan, sed tiom karan Esperantujon. Filoj ne legas kaj ne legos dikajn librojn. Triste…

VikS = Viktor Sapoĵnikov

La Ondo de Esperanto, 2016, №3 (257).