Oni nomas Sensortecon romano pri la Holokaŭsto, kaj sendube oni pravas. Sed, kiel diris la aŭtoro, «kion signifas “judo”: nenion, por mi kaj almenaŭ origine nenion, ĝis komenciĝo de la paŝado».
Mi komentu. La “paŝado” estas por Imre Kertész metaforo ne volonta fatalismo: rango de viktimoj komunpaŝas, “progresas” al destinita punkto “kun funkcia rapideco”. Ni bezonas do pli ĝustan difinon de la temo. Temas ne pri juda sorto, temas pri falso de la sorteco. Sen kompreni tion ni riskas tro malmulton ĉerpi el la romano, kiu iĝis sufiĉe ordinara atesto pri (vere horore!) sufiĉe ordinara sperto. Ĉu oni devas aldoni, ke tiu ordinaro estas malnobla signo de nia epoko? Ĉiam pli obskure: ordinara kaptito estas hodiaŭ rekte kaj sadiste torturata en prizonoj kaj koncentrejoj de Ĉeĉenio, ĉu Irako, aŭ, ekzemple, en rusarmea kazerno — la heroo de Kertész ne spertis tion en Buĥenvaldo. Ve, nia epoko enkorpigis la praktikon de sistema amasa kruela genocido, kaj forbalainte la germanan faŝismon la homaro ne transpasis en principe alian moralan dimension. Tial Sensorteco, unuavide modesta rakonto pri vivo en kaptiteco, estas tute aktuala romano, kiu krias pri la plej ĝeneralaj problemoj.
La aŭtoro reprezentas la eventojn per la okuloj de dekkvinjara knabo, kiu certas pri la racieco de la mondo. La ĉirkaŭantaj lin plenkreskuloj certas pri la samo. En trankvila sendiskuta konsekvenco li (kaj ili) perceptas — paŝo post paŝo — la metamorfozojn de sia viva vojo, sur kiu (i)li estas kondukata(j) per certaj komandoj de altrangaj inkognitoj. Tiuj metamorfozoj ja havas propran logikon, do ili estas koncepteblaj, akcepteblaj — kompreneblaj. “Kompreneble” estas parola aŭtomatismo de la heroo. Precipe la germana sistemeco kaj akurato donas ŝancon al tia mensa ordigo de aĵoj. Komprenebla estas dummilita laborservo, kompreneblas mobilizado, amasigo, malinfektigo, komunlavado, tagordo, apelo ktp. Kaj jen — paŝo post paŝo — oni vidas sin kaptito. Surprizo! — sed finfine ankaŭ tio estas komprenebla, kaj ĝeneralsente oni deziras esti “bonaj kaptitoj” kaj oni estas dankemaj pri regula, organizita prizorgo. (Kaj mi aldonu — tiu emocio havas granojn de senco, konsiderante la sorton de tiuj multaj kiuj simple mortas surstrate-surtere pro bomboj, napalmo aŭ malsato.) Jes, oni povas plendi, ke enbarake gvidas krimulo. Sed ne nur li, kaj ĝenerale la barakestroj estas elektataj! Jam mia samtempano kaj samlandano povas vidi, ke tia komprenemo kaj dankemo ne estas senmotivaj, la lastatempa degrado montras la relativecon de tiama falo. Kaj jen ĉi tie ni bezonas kompreni la argumentojn de la aŭtoro. (Konsentite, li ne emas rekte “metafiziki”. Sed — signo de vera arto — riĉa metafiziko naskiĝas el liaj imagoj.) “Mi povas diri: post certa tempo oni povas alkutimiĝi eĉ al mirakloj”, — rimarkigas lia heroo. Do, gravas la movado mem. Gravas tiuj paŝoj, kiujn oni konsentas fari kaj kiuj kreas komunan fluon. Gravas scii, ke la eventoj ne “venas” elkosme, sed rezultas de niaj agoj. Ke estas ne fato, sed nia silenta sankcio pri certa aĵo. Ne sorto, sed sensorteco! Do oni konsciu, ke obeo al maljusto signifas surprenon de parto de la kulpo. Kertész ne vane komencas sian historion de la rakonto pri la patro de la knabo, ironta laborservi. Ĉiuj zorge kaj fatale helpas lin proksimiĝi al la morto, neniu protestas, neniu serĉas alternativon…
En la antaŭparolo de la romano H.Tonkin asertas, ke la heroo fine “malamas la germanojn”. Ne ĝuste. Jen la koncerna epizodo de la libro. La knabo parolas kun ulo kiu “demandis scivole: kion mi sentas nun, denove hejme, vidante la urbon kiun mi forlasis? Mi diris al li: — Malamon… Li aldonis, ke ni samopinias kaj ke li bone scias kiujn mi malamas. Mi diris al li: — Ĉiujn.” H.Tonkin same ne ĝustas amputante la demandon ĝis tiu de la Holokaŭsto kaj la homon kia estas la heroo ĝis judo. Ne, Imre Kertész ne estas tiel plata raportisto, nek nura atestanto antaŭ kontraŭgermannazia tribunalo. Sur la altaĵo kie li metis sian problemaron ne estas judoj nek germanoj. Tie ŝvebas fantomo del fatalismo kaj staras homo — ekskaptito, kiu ekkonsciis ĉies liberecon, do — respondecon.
Tio signifas ne “kompromisojn”, ne “neceson resti viva” (H.Tonkin. Antaŭparolo), tio signifas ke ĉiu kompromisanta ja paŝas komunrange al abismo: ĉu la Holokaŭsto, ĉu alia, kiuj abundas en nia tempo de hanta sorteco.
Alen Kris (Ruslando)
La Ondo de Esperanto. 2004. №7 (117)