Vera juvelo el Ĉinio

Poemoj pri luno: El ĉina poezio / Trad. el la ĉina. — Guozhu, 2008.

Poemoj pri luno estas eLibro el Ĉinio aperinta okaze de la Mezaŭtuna festo tie. Mi ne scias, ĉu konvenas diri miniatura pri eLibro, sed estas tiel. Nur 11 paĝoj, sur ĉiu el ili aperas poemeto en la ĉina lingvo kun ties Esperanto-traduko (du poemoj havas po du tradukversiojn, sufiĉe malsimilajn inter si). Mirinde, la tradukintoj estas ne nur ĉinaj.

La ĉinaj poemoj estis verkitaj en la 7a-10a jarcentoj, sed ili restas ekster la tempofluo, oni perceptas ilin nun same kiel antaŭ jarmilo… Ĉiun poemon apudas konvena ilustraĵo, supozeble, same antikva. La bildoj vere ravas.

La ĉina lingvo kaj Esperanto havas tute malsamajn tradiciojn en poezio, eĉ fonetikon diversan. Do traduki tiujn poemojn estis ege malfacila tasko, plejparte solvita sukcese. Nur ie-tie lamas ritmo — sed ni indulgu. Fakte ni rusoj estas la plej postulemaj al poemritmo, eble eĉ iom tro. Iom ĝenas rimoj inter “L” kaj “R”, sed ankaŭ tion eblas indulgi, se konsideri ke por ĉinoj tiuj sonoj malfacile distingeblas. Unu-du eraretojn rimarkos nur tia pedanto kiel mi.

La libro estas vera juvelo, valora donaco por ĉiu deziranto gustumi iom el la antikva ĉina kulturo, ekzemple, la Lunan nokton de Du Fu en la traduko de Saint Jules Zee (t.e. Xu Sgengyue):

En Fuzhou la hodiaŭnoktan lunon
rigardas la edzino unusola,
ĉar la infanoj etaj ne scipovas
ankoraŭ pensi pri l' patro fora.

Ŝia harar' humidus de nebulo,
Kaj en purbrilo fridus la brakĉarmo.
Ho, kiam ĉe fenestro, prilumite,
Duopos ni kun sekigita larmo?


Valentin Melnikov (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2008. №10 (168)


Recenzoj | Hejmo