Kvin kaŭzoj, pro kiuj ĉiu nepre devas havi sian propran ekzempleron de “Kongresaj paroladoj”

Zamenhof, Lazarj Markoviĉ. Kongresaj paroladoj / Kompilis Aleksander Korĵenkov. – 2a eldono. – Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2015. – 64 p., 500 ekz. – (Serio Scio, №2).

Kongresaj paroladoj de Zamenhof

Ekzistas libroj, ne leginte kiujn esperantisto ne povas fariĝi esperantisto: iuj lerniloj k. s. Nu, post alproprigo de tiuj libroj oni kutime ilin ne plu bezonas. Ekzistas libroj, sen kiuj esperantisto ne povas daŭrigi sian praktikan uzon de Esperanto – vortaroj ktp. Kaj tiujn librojn oni nepre devas havi konstante sur sia breto (aŭ, almenaŭ, en komputilo).

Sed, krome, ekzistas libroj, sen kiuj oni ne povas bone kompreni, kion signifas “esti esperantisto”, kaj kiujn oni devas relegi denove kaj denove por malkovri al si ion novan. Al tiuj libroj apartenas Esenco kaj estonteco de la ideo de lingva internacia de Zamenhof kaj liaj Kongresaj paroladoj.

Feliĉe, nun aperis la nova eldono de la lasta libro, kaj mi insiste rekomendas al ĉiu, kiu tiun libron ne havas, nepre kaj urĝe ĝin akiri.

Por tio ekzistas minimume kvin kaŭzoj – jen ili laŭ la kresko de la graveco.

1. Zamenhof estas “la patro” de nia lingvo. Kaj la Dekalogo diras: “Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe daŭru via vivo sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi”. Do, la instruojn de la patro endas estimi, t. e., scii.

2. La personeco de la patro ankaŭ estas sciinda. Por konatiĝi kun ĝi, kun la karaktero, poezieco kaj romantikeco, kaj samtempa praktikeco de la aŭtoro la paroladoj estas tre grava fonto.

3. Bedaŭrinde, nuntempe malaperas la arto de retoriko. La paroladoj de Zamenhof donas pri ĝi brilegan lecionon, speciale se temas pri diversaj aspektoj de argumentado por Esperanto, interlingvistikaj kaj movadaj problemoj.

4. Oni konstante ripetas la vortojn “movado”, “interna ideo”, “neŭtraleco” k. s. Ekzistas diskutoj, kial kaj por kio ekzistas la kongresoj, kial ni parolu en naciaj esperantistaj kunvenoj en Esperanto k. s. Sed la respondoj al ĉiuj tiuj demandoj jam troviĝas en la Kongresaj paroladoj, ne necesas inventi biciklojn. Eĉ se vi ne konsentas kun la Majstro, liajn opiniojn vi ne devas neglekti.

5. Finfine, esperantistoj devas esti kulturaj homoj. La verkoj de Zamenhof estas la bazo de nia kulturo, kaj – sendepende de la ideologia orientiĝo kaj scioj de kiuj ajn aliaj kulturaj fajnaĵoj – sen scio de la bazo la kultureco de la persono estas nur ŝajna.

Do, se vi ĝis nun verkojn de Zamenhof ne havas, kaptu la okazon – nepre akiru, legu kaj relegu – la libro estas negranda (nur 64 paĝoj) kaj ne multekosta.

Nikolao Gudskov


Por kio ni kunvenas?

<…> Ĉar ni decidis kunvenadi ĉiujare el ĉiuj landoj de la mondo kaj multaj el ni faras eĉ tre grandajn oferojn, por povi partopreni en niaj kongresoj, tial ni devas klarigi al ni, por kio ni kunvenas. Se ni konscios bone la esencon kaj celon de niaj kongresoj, tiam ni venados al ili kun ĉiam freŝa kaj neniam malfortiĝanta entuziasmo, kiel homoj, kiuj klare vidas antaŭ si la belan celon, al kiu ili iras; sed se ni ne konscios la celon de niaj kongresoj, tiam ni baldaŭ tute malvarmiĝos por ili, kiel homoj, kiuj vagas sencele kaj kiujn tiu vagado baldaŭ lacigas kaj enuigas. Por kio do ni kunvenas?

<…>Mi ne dubas, ke la plimulto el vi donos al ni nur unu respondon: ni faras manifestacion kaj propagandon por la esperantismo ne pro ia utilo, kiun ĉiu el ni persone povas havi de ĝi, sed pro tiu gravega signifo, kiun la esperantismo havas por la tuta homaro, pro tiu komunehoma celo, kiu nin, aktivajn esperantistojn, altiris al Esperanto; ni kunvenas ĉiujare el ĉiuj partoj de la mondo, por havi la ĝojon vidi samideanojn, por premi al ili la manon, por varmigi en ni per reciproka renkontiĝo kaj kunvivo la amon kaj entuziasmon por la ideo, kiun la esperantismo en si enhavas. Kiel la antikvaj hebreoj tri fojojn ĉiujare kunvenadis en Jeruzalemo, por vigligadi en si la amon al la ideo monoteisma, tiel ni ĉiujare kunvenas en la ĉefurbo de Esperantujo, por vigligi en ni la amon al la ideo esperantisma. Kaj tio ĉi estas la ĉefa esenco kaj la ĉefa celo de niaj kongresoj.

<…> En Esperantujo regas ne sole la lingvo Esperanto, sed ankaŭ la interna ideo de la esperantismo; en Esperantujo regas ne sole la oficiala ĝenerala esperantismo, – tie regas ankaŭ io alia, io ĝis nun ankoraŭ ne precize formulita, sed tre bone sentata de ĉiuj esperantistoj – tie regas la verda standardo!

Kio estas la verda standardo? Se por iu komercisto, kiu uzas Esperanton nur por vendi siajn komercaĵojn, aŭ por iu sportisto, kiu uzas Esperanton nur por amuziĝi, nia standardo estas simpla signo de nia lingvo, simpla interkonsentita dekoracio por niaj kongresoj kaj institucioj – ni, esperantistoj-batalantoj, certe vidas en nia standardo ion alian: ĝi estas por ni io sankta, ĝi estas la signo, sub kiu ni marŝas al nia paca batalado, ĝi estas la voĉo, kiu konstante memorigas al ni, ke ni laboras por Esperanto nur tial, ĉar ni esperas, ke pli aŭ malpli frue, eble post multaj jarcentoj,

Sur neŭtrala lingva fundamento,
Komprenante unu la alian,
La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian.

<…> Vivu Esperanto, sed antaŭ ĉio vivu la celo kaj la interna ideo de la esperantismo, vivu la frateco de la popoloj, vivu ĉio, kio rompas la murojn inter la gentoj, vivu, kresku kaj floru la verda standardo!

Parolado de L. Zamenhof
en la 3a Universala Kongreso Kembriĝo,
la 12an de aŭgusto 1907

La Ondo de Esperanto, 2015, №10 (252).