Du koreaj libroj

Rubriko Esperanto de la tagĵurnalo Dong-a Ilbo, 1924 / Komp. la redakcio de KEA; Antaŭpar. Lee Chong-Yeong. — Seulo: KEA, 2004. — 79 pĝ. — 400 ekz.

[Elpin]. Verkoj de Elpin / Red., antaŭpar. Choe Taesok. — Seulo: KEA, 2004. — 214 pĝ.

Ambaŭ libroj estas eldonitaj okaze de la 200a jubilea numero de la Lanterno Azia, organo de Korea Esperanto-Asocio kaj financitaj de koreaj esperantistoj. Esperanto-movado en Koreio komenciĝis en 1920, kiam Verda E. Kim gvidis la unuan publikan Esperanto-kurson, kiun sekvis 31 jul 1920 fondiĝo de KEA. En la frua periodo korelingvaj gazetoj kaj ĵurnaloj ludis unikan rolon aperigante artikolojn kaj eseojn pri kaj en Esperanto. Unu el ili estis Dong-a Ilbo (Orienta ĵurnalo ĉiutaga), kiu ĉiulunde dum preskaŭ unu jaro aperigis Esperanto-rubrikon, gvidatan de s-ro Printempa Ĝardeno Lee. Represo de la artikoloj konsistigas la jubilean volumeton.

Supozeble la malferma artikolo Esperantismo, emfazanta la neceson de Esperanto por koreoj, “kiuj suferas kaj hontiĝas igite lerni kaj uzi la lingvon de venkintoj” apartenas al la rubrikestro. Aperas felietone beletraĵoj originalaj kaj tradukitaj, eseoj kaj aliaj materialoj. Ni menciu skizon de la Esperanto-movado en Koreio, paroladon Monda Paco kaj Esperanto de Osaka Kenĵi, redaktoro de La Revuo Orienta. Kelkaj materialoj estas verkitaj de konata siberia esperantisto Inocento Seriŝev Esperanto estas latino de demokratio kaj aliaj.

En la alia volumo estas kolektitaj verkoj originalaj kaj tradukitaj de Elpin (Usan), korea esperantisto pli konata en Ĉinio, kies tuta familio pro la nacisava movado komence migris al Orienta Ruslando kaj en 1919 al Ŝanhajo en Ĉinio. Biografio, verkita de Lee Chong-Yeong (kiun mi opinias modela enciklopedi-stila), prezentas lian aktivadon en politika kampo kaj en Esperanto-movado. Liaj spuroj perdiĝis antaŭ la korea milito (1950–53), kiam li migris al Honkongo aŭ estis forkondukita en Nordan Koreion.

Dum 13 jaroj Choe Taesok kolektis 40 verkojn de Elpin, kiuj aperis libroforme kaj en periodaĵoj Orienta Kuriero, Voĉoj el Oriento, Heroldo de Ĉinio kaj Literatura Mondo. Tiu heredaĵo konsistas el originalaj poemoj kaj noveloj, tradukitaj beletraĵoj (ankaŭ de Lusin) kaj artikoloj. Kompletigas la libron indekso pri la verkoj de Elpin kaj omaĝa artikolo de Chen Yuan.

Halina Gorecka (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2005. №2 (124)


Recenzoj | Hejmo