Katalin faris miraklon

Kováts, Katalin. Stelsemantoj en la ora nordo: Tiberio Morariu kaj liaj samtempuloj. — Den Haag: E-duKati, 2011. — 159 p., il.

Stelsemantoj en la ora nordoEn Stokholmo Katalin Kováts lanĉis sian novan verkon Stelsemantoj en la ora nordo dum la printempa renkontiĝo de Sveda Esperanto-Federacio; ĝi vere meritis kortuŝan baptofeston en la sveda ĉefurbo en majo 2011. Al la nomo de la libro apartenas epiteto “Tiberio Morariu kaj liaj samtempuloj”.

Jam dum la unua foliumado ekestis forta legemo kaj konatiĝo pri la vivo-fazoj de la hungardevena rumano Tiberio Morariu (1901–1987), kies ĉefa stabejo dum lia agado kiel Cseh-instruisto situis en Svedujo. Tute nova, fascina mondo malfermiĝas antaŭ niaj okuloj, kiam ni sekvas la tiutempan agadon en la movado. Nova ĉapitro pri Esperanto en Nordio varmigas mian koron kaj donas energion por lukti antaŭen sur mia propra vivovojo.

Estas malfacile trovi trafajn vortojn por Katalin pro la tre sukcesa agado kun la biografio de Tiberio Morariu. Indas tamen raporti pri agado de Cseh-instruistoj. Jam en 1960 mi konatiĝis kun la metodo en Bruselo sub la gvidado de ĝia fondinto mem.

Flue kaj bele kuras la aŭtorina teksto. La leganto trovas multajn interesajn detalojn, ofte tute nekonatajn por la nuntempulo. Ankaŭ Morariu mem ricevis lokon kun propraj verkaĵoj; ili estas talente kaj belstile kreitaj.

Ĉio en la nova eldonaĵo atestas pri vere aktiva agado dum la 1930aj kaj 1940aj jaroj. El la aktivado de la pasinta generacio ni povas hodiaŭ ĉerpi sekvindajn ekzemplojn ankaŭ por la hodiaŭa agado. Multajn konatajn agemulojn Katalin prezentas. En la sesdekaj jaroj mi apartenis al la kunlaborantaro de Ernfrid Malmgren (1899–1973). La originalajn kaj tradukitajn verkojn de Stellan Engholm mi antaŭ jaroj avide konsumis. Eliza Kehlet — la filino de gesinjoroj Weide el Hamburgo — ricevis ĉarmulinan rolon en la spertoj de Tiberio, kiu iam donis moneron al ŝi. Eliza, tiam apenaŭ dujara, rapide krietis “mono”.

Morariu estis ravita pro la esprimkapablo de ŝieto (bela kombinaĵo!). Ankaŭ nia konata Cseh-instruisto kreive uzis la Zamenhofan lingvon. Estas ĉiam tre agrable trovi tiajn lingvajn juvelojn en la teksto.

Dum la 1930aj kaj 1940aj jaroj Esperanto bele floris. Hodiaŭ ni havas velksezonon, kaj la movado iel stagnas, kvankam en la reto ni vidas multajn pozitivajn fenomenojn.

Tre kolore kaj trafe Katalin prezentas la agadon de niaj antaŭuloj. Morariu atingis bonajn rezultojn, neniel li ŝparis siajn fortojn. Lia familia vivo certe suferis pro la konstanta vojaĝado pro lia instrua agado.

Mirinde rapide Katalin sukcesis kolekti bazan fontmaterialon por la verko kaj ĉion talente, belstile redaktis kaj libroforme distribuis al la esperantistoj en Nordio kaj kompreneble al ĉiuj movadanoj en la tuta mondo.

Modeste mi kapablas prezenti ĉi tiun majstroverkon de la konata hungarino Katalin. Estas necese mem tralegi la libron kaj ĝui pri grandiozaj atingaĵoj de la Cseh-instruistoj. Efike kunlaboris Henrik Seppik, Lorenz Friis, Elinjo Pähn kaj multaj aliaj. Temas pri biografio, en kiu la teksto trotas kaj galopas flue.

Al mi la verko estas enciklopedio pedagogia. Kiam propraj fortoj malpliiĝas, mi havas jen bonegan vitaminpilolon. Indas resti kiel eble plej ofte ĉe la teksto kaj ĝin ripeti denove kaj denove. Katalin faris miraklon kreitan kun amo, kaj ŝi lasis monumenton por nuntempuloj pri pasintaj tagoj oraj. Ne eblas preteriri, necesas tuj havigi la verkon por aktiva konsumado.

Jorma Ahomäki (Finnlando)
Diplomita Cseh-instruisto
(Bruselo, 1960)

La Ondo de Esperanto. 2011. №8–9 (202–203)


Recenzoj | Hejmo