Plaĉos al ĉiuj…

Kaj tiel plu. Plaĉas al mi: KD. — Donneville: Vinilkosmo, 2004.

Orelfrape Vinilkosmo denove sukcesegis: ĉi-foje ne nur eldon-kampe, sed ankaŭ registr-arte, ja tiom bela rezulto certe maleblus sen inspira atmosfero de la novkonstruita Esperanta studio kun alĥemiaj manipuladoj de Triboulet kaj Steff, trovintaj kristale varman sonon, samtempe intiman kaj energiplenan, samkiel mezepoka trobadora folkloro de la barcelona okopo.

Ekde la unuaj taktoj evidentas alta majstreco de la muzikistoj (oni uzas gitaron, bason, violonon, violonĉelon, mandolinojn, flutojn, pentenkonkojn, perkutilojn, diversajn tamburojn ktp.), kies sperto facile kompreneblas, ĉar la historio de Kaj Tiel Plu komenciĝis ankoraŭ dum IJF-1986, kvankam post la unua koncerto ĉe Castelfranco-Veneto en la bando fidele restadas nur sensa nuancoriĉa voĉo de Xevi, plejparto da KTP-anoj sufiĉe novas kaj junas, do verŝajne danke al ilia adoleska optimismo la disko stilas ne tute akademiece, sed iom simile strathipian petludon.

En la albumo troviĝas ĉefe tradiciaj kantoj: katalunaj, okcitanaj, kastiliaj kaj eĉ sefarda; iom distingiĝas ĥora Ni kunvenas el Ruĝa Libro el Montserrat kaj emocia romanco je la poemo de Arthur Rimbaud, enestas ankaŭ tri instrumentaĵoj kaj finalas saltiga Anda ĥaleo (kontraŭfaŝisma andaluza popolkanto el tempoj de civitana milito), kies ekzotikega teksto lasis min embarasiĝi:

Mi veturis blendo-trajne
voje al Andaluzio.
Ĝin vidis Queipo de Llano
kaj ekforfuĝis pro tio.

Anda ĥaleo ĥaleo!
Fajfas la lokomotivo
Kaj Queipo formalaperos.

Atente traleginte la broŝuron, mi rimarkis, ke enhavo de pluraj kanzonoj restas por mi mistera. Ekzemple:
Vane fikajeras
lumina kuraĝo
de l' sulko galana
kiu floras en majo.
Ial mi dubas, ke ĉi-mesaĝo estas kastilia Jabberwocky, krome supozas, ke “lireta liroo” estas ne rebuso, sed mallerta traduko (feliĉe, originaloj aldonitas).

Fek'! Kion do mi skribas — ja mi laŭdi intencis?!

Se honesti… Raras tiaj briliantoj eĉ inter eldonaĵoj de Vinilkosmo, kiu modelas en Esperantujo! Plaĉas al mi…

Glebo Malcev (Litovio)

La Ondo de Esperanto. 2005. №2 (124)


Recenzoj | Hejmo