Temo pli profunde studenda

Laube, Jiří. Ĉu kultura integriĝo de Eŭropo? Jes, sed nur per demokratia simbiozo de la kulturoj. — Dobřichovice: KAVA-PECH, 2008. — 32 pĝ.

Kurta kiel kluba prelego, sed ne facile enkadrigebla en la horizonto de la esearo, eble pro tio ke, kiel diras ĝia aŭtoro, verkita de fakulo laŭsiadire ne pri ĉiuj sciencoj esee referencitaj kaj pro tio ke la sinsekvo de la ideoj foje similas pli apudmeton ol reciprokan ligiĝon. Tamen el ĝi ŝprucas originaleco, kies centron — laŭ la recenzanto — oni povas resumi tiel: Esperanto estas ponto inter la du kulturoj de Eŭropo, tiu hebrea kaj tiu kristana, kies lingvoj — la antikva hebrea kaj helena-latina — ne nur iam prezentis “nevenkeblan abismon”.

Certe, tial oni des pli akcentas la iaman kaj nunan distanciĝon inter la du kulturoj, ju pli originala kaj valida aperas la funkcio de Esperanto tiusence. Ĉi-rilate la aŭtoro plezuriĝas rimarkigi, ke la hebrea kulturo baziĝas sur la movo de vorto-ideoj (“kvazaŭ survoje”) same kiel la nomadeco, iama kaj nuna, de la hebrea popolo, dum la helena-latina, kaj ĝenerale la eŭropaj lingvoj, preskaŭ fiksiĝas en la “nocio”: Movo = nova realiĝo, Nocio = solidiĝo. Pardonpetante pri tiu skizumaĵo kaj pri la jena citaĵo naskiĝinta el miaj preferataj taskoj: tio memorigas pri disputo inter Sokrato kaj Kratilo en la tiunoma Platona dialogo, en kiu kontraŭ heraklitistoj Sokrato observas, ke se la aĵoj tiom daŭre ŝanĝiĝas la nomado mem fariĝas neebla, kaj Platono por forfuĝi el la “panta rei” inventis la solidecon de la hiperuraniaj ideoj. Kiel ajn, ekscesa aŭ ne, tiu distingilo inter vorto-konceptoj en movo kaj blokanta “nocio”, ekscitis en la aŭtoro la ideon pri Esperanto trapenetrita de du tute tre malsamaj kulturoj, nome tiuj kiuj faris kaj faras Eŭropan integriĝon. Esperanto, do, estas utila por semi komprenadon kaj homan akceptadon de tio, kio kuŝas en la semida kulturo, inkluzive de islamo, kaj tiel ĝi favoras la pliintegriĝon.

Rilate la integriĝon ne estas subtenata nur tiu ideo: estas asertata ankaŭ, ke la integriĝo en la Eŭropa Unio (sed certe ne ekskludiĝas la multaj facetoj de la realo de Eŭropo kun ties, ekzemple, diversaj kaj malsamaj kristanismoj) povas realiĝi nur en kunteksto de demokratio. Facilas konsenti kun li, kaj oni ne faras maljustaĵon al la eseo se la aŭtoro por tion elmontri ne disponas pri oportuna spaco por ĝustigi se ne elfosante ion de la pensadoj de kelkaj famaj nomoj.

Rilate famajn nomojn, li apoge al si citas Chomsky, el kiu estas akceptata, kiel io definitiva, la koncepto-malkovro de la “genera gramatiko”, ĉar ĝi ĉeestus en la parolantaro de ĉiu lingvo regulante la ties evoluon kaj kulturenhavan formiĝon, kiu krome estus io aparta. Certe, la teorioj de tiu lingvisto povas helpi Esperantan lingvismon malgraŭ lia estimo-manko al Esperanto. Kaj mi, por kreskigi la atenton de niaj lingvistoj, demandas: ĉu Esperanto sin konstruas kaj evoluas ene de sia “genera gramatiko” kiu respektu la kanonojn de la Chomsky-a genera gramatiko, aŭ ĉu en ĝin oni enirigas ion devigan?

Rilate devigojn, Laube sinapoge profitas alian faman libron, la Kolizion de Civilizacioj de Samuel Huntington, laŭ kies centra ideo tia kolizio estas neevitebla. Samfamaj fakuloj obĵetas, ke la kulturoj estas ĉiam en silenta aŭ aperta dialogo kaj, do, ne eblas kolizio. Se Jiří Laube profitas ĝin, tio ne signifas ke lia tezo pri la interkomprenado kaj plia reciproka akceptado pere de Esperanto inter la du fontaj kulturoj de la eŭropa kultura karakterizo perdas sian originalecon.

Tamen tiu originaleco foje perdas reliefon pro la ignorata multfaceteco de la vortoj “kulturo”, “kulturoj”. Ankaŭ dum legado de ĉi tiu eseeto venas deziro pri io plia, ĉar la multfacetan “kulturon” ne eblas entenigi tra unusola “nocio”. Okazas same ankaŭ ĉe aliaj niaj verkistoj kaj ĉi tie certe pro la fidoplena nekribrado de konceptoj.

Lasta noto, tre marĝena. Estas dirate, ke en la katolika eklezio la problemo de la lingvo estas ankoraŭ ne solvita. Sed laŭ mi ĝi estas solvita surbaze de la principo: en la liturgio oni uzu la lingvon enlande parolatan — el tio la daŭra adekvatigo en la respekto de la kredo — dum en la oficialeco restas la latina, valida super ĉio pro ĝia tradicia forto kaj precizeco. Kaj Esperanto? Ankaŭ ĝi trovos lokon, kreskante kun la kresko de ĝia parolantaro. Certe, temas nur pri la opinio de la recenzanto.

Mi rezignas diri ion pri la Esperanto de la aŭtoro multelingve praktikanta kaj estimata nialingva verkisto, ankaŭ pro tio ke ne ĉiuj recenzantoj emas tion obsede flari, ĉar Esperanto jam eliris el la infaneca stato, kaj nun iras al tiu kiu ŝajnas esti, laŭ mi, la centra ideo inda je atento. Mi deziresprimas, same kiel la aŭtoro mem, ke aliaj fakuloj bonvolu studi la temon pli profunde, ĝin amplekse larĝigu laŭ la laŭdinda intuicia ligo de ideoj, inter kiuj elstaras tiu nefacila sed sugestia, laŭ kiu Zamenhof lasis, konscie aŭ ne, en sia kreaĵo la ĝermojn de reciproka fekundiĝo kaj integriĝo inter la fontoj de la du kernoj de la eŭropa kulturo.

Fine iomete pri la aŭtoro: ĉeĥa esperantisto, post reveno el malliberejo, en kiu li longe restis “pro krimoj kontraŭ la komunista reĝimo”, kaj post multfacetaj intelektaj laboroj, li nun estas pensiulo. Okaze de lia 85-jariĝo oni publikigis ĉi tiun broŝuron, kiu resumas liajn ekkonojn pri la kulturaj radikoj de la eŭropa civilizo.

Armando Zecchin (Italio)

La Ondo de Esperanto. 2008. №12 (170)


Recenzoj | Hejmo