Samideanoj: kovrilo de Serge SireMildaj, bontonaj kaj amuzaj

Samideanoj: Satiroj kaj humuraĵoj pri Esperanto kaj pri esperantistoj / Kompilis Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2006. — 80 paĝoj. — (Serio Legu kaj lernu; №2).

Ĉiam surprizas min, ke troveblas en la mondo religioj, ekzistantaj de jarmiloj, kiuj timas satiron kaj kiuj ofendiĝas ekzemple pro publikigo de ja krudaj karikaturoj. Mi, naivulo, kiu neniel pretendas kompreni religiojn, estus pensinta, ke post tiom da tempo la koncernaj religioj sentus sin sufiĉe fortaj kaj eltenemaj por priridi la ridadon de aliaj.

Feliĉe ni esperantistoj pli milde, ja rezignacie reagas, kiam eksteruloj nin primokas. Kaj, kiam la mokado venas de interne de la Esperanto-movado, ni priĝuas kaj prifestas ĝin. Almenaŭ ĉi tiun senton mi akiris, leginte la ĝenerale elstarajn satiraĵojn kaj humuraĵojn kolektitajn en la volumo Samideanoj.

Akompanas la 27 mallongajn, kaj do facile alireblajn legaĵojn, enkonduko kaj biografiaj notoj pri la 21 aŭtoroj, kiuj — interesa punkto en si mem — kovras preskaŭ 100 jarojn da esperanta vivo. Kontribuintoj inkluzivas Devjatnin, Schwartz, Baghy, Forge, Neves, Camacho kaj Steele, sed notindas, ke mankas britoj. Tio mirigas: ĉu ni, kiuj sorbas kvazaŭ kun la patrina lakto komediojn, ĉu radiajn, ĉu televidajn, kaj disponas pri longa tradicio pri humura literaturo, taksas Esperanton tro serioza por satiro? Apenaŭ kredeble.

Aparte amuzis min la al mi ĝis nun nekonata humuraĵo de Czesław Kozłowski, kiu en 1912 primokis la esperantistan emon versfaradi; kaj, pri la sama temo, la satiro de Trevor Steele pri la malbelartaj konkursoj. Kortuŝis ankaŭ la tute kredebla rakonto de Spomenka Štimec pri la senĉesaj vizitantoj, kiuj per kaj pro Esperanto preskaŭ fremdigas ŝin en la propra hejmo.

Plaĉos ne nur al lernantoj sed ankaŭ al pli spertaj esperantistoj ĉi tiu belaspekta kaj senriproĉe prezentita volumo (pli fortika kaj eleganta ol la unua en la serio, la same leginda Vivo kaj morto de Wiederboren), kiu taŭgas ne nur por privata ĝuado sed ankaŭ por klasĉambra studado. Kaj ne timu, ke vi ofendiĝos: la satiroj ĉiuj estas relative mildaj, bontonaj kaj, super ĉio, amuzaj.

Paul Gubbins (Britio)

La Ondo de Esperanto. 2006. №7 (141)


Recenzoj | Hejmo