La muzikon al ok titoloj Ĵak le Puil komponis mem je tekstoj de diversaj, liadire, “komplicoj” — poetoj kaj tradukistoj, inter kiuj ne mankas famaj nomoj, kiaj Feliks Zamenhof, André Cherpillod, Stefan Maul, Georges Langrange, Claus J. Günkel kaj aliaj. Kio gravas, enestas akurataj indikoj pri ĉiuj aŭtoroj, eldonrajtoj kaj koraj dankoj al ĉiuj helpintoj. Mi trovis unu kanzonon, Tion, neniam vidis mi, kiun Ĵak le Puil kantis en kasedo Danĝera Ul' eldonita antaŭ jarcentokvarono. La bona malnova amiko sonas freŝe kaj eble pli… trankvile.
Unu post alia, la kanzonoj fluas glate kaj imprese, en leĝera stilo — iam balada, iam kabaredeska, kun la voĉo trankvila kaj sincera, akompanata de gitaro plus iam ie modeste aldonataj aliaj muzikiloj orkestre aŭ ĥore, kaj diversaj sonefektoj. La prononco de Ĵak estas ĉarme franca kaj brile klara, kaj la melodioj kaj kunsonado estas kompleta kaj senriproĉa. La muziko de diversaj kanzonoj, kvankam diversa stile kaj instrumentkonsiste, impresas kvazaŭ intence simpligita, en ties harmonioj kaj melodioj — kaj en la komponaĵoj de la kantisto kaj de la aliaj aŭtoroj.
Sed tio tute ne malpliigas la tre bonan impreson, kaj la tuta disko impresas tre tuteca kaj bela. Sendube, la tekstoj mem ludas gravan rolon kaj portas la mesaĝon.
La ĉeftitola kanzono je la teksto de Eŭgeno Miĥalski (el 1918), Mi estas, harmonie sonas kiel programa:
Mi estas pokalo de belpoezioLa temoj ĝenerale koncentriĝas ĉirkaŭ vivo, amo, aktiva rilato, satire, al la nuna civilizacio, kaj varias de atenta humura priskribo de, ekzemple, unu tago En l'haven' de Pont-Aven dum atendo de ties maristoj; absurda situacio pri kokrata ebriulo en Tion, neniam vidis mi; kontraŭ milito (La dizertonto), kontraŭ rasismo (Lili), kontraŭ politikaj intrigoj (La Prezidenta ĉaso), ĝis la sombre ŝoka lulkanto Dormu dolĉe, anĝeleto! por infano kiu, ve, alfrontos ĉiujn fiaĵojn de nia nuna mondo.
Mi estas martelo de ver',
Mi estas fontano de versfantazio,
Potenca liber'!
[…]
Mi kreas por krei. Sen ia kromcelo.
Mi kreas poemojn el kor'.
Mi kreas per ĝi monumenton de l'Belo
En versa kolor'.
Ne mankas interne esperantistaj temoj, kiel ekzemple en Foirfesta kanto pri Esperanto-instruisto formanĝita de ties instruitoj-kanibaloj, laŭ la teksto de Pumpr, aŭ La kongresurboj — duonfantazia priskribo de diversaj aranĝoj en partoprenataj kongresoj — bunta bildo ironia.
Ofte la maĵoraj melodioj kontrastas kun la draste ŝokaj tekstoj kio akrigas la percepton.
Strebo al Amo kiel solvo de ĉio sonas tra multaj kantoj de Ĵak le Puil. Ni aŭdas lian tremetantan koron sindonan en la emociplena Por vi, por vi kaj la surrande pesimisma Ekkiam regos am' sur ter' (Alvenos tagoj sen malsato / Ne plu premegos la mizer' / Sed ni, jam estos mortaj, frato!).
Iuj historioj aspektas banalaj kiaj en Senverbaĵo — amo/adulto/morto, do kvazaŭ la vivo estus sencela, aŭ en La Prezidenta ĉaso — priskribo de politike engaĝita evento kun partopreno de gravuloj kiuj pensas ke ili regas la mondon. Sed malantaŭ la videbla satiro kaj primoko, aŭ eĉ simpla amuziĝo, oni ne povas ne sensi doloron pri la diversaj negativaĵoj tro konataj. Kaj la kantoj kiaj La dizertonto — letero al prezidento de la lando, ne estas nur politika protesto sed forta alvoko al vera vivo, sen buĉado.
La disko invitas reaŭskulti sin pli kaj pli. Vi komprenas ke vi volas kunkanti al la sonantaj voĉo kaj orkestro, lerni la kantojn, kaj travivi ties sentojn kaj ideojn — riĉajn kaj variajn. Vi komprenas ke vi ne povas ne fidi la kantiston kaj ĉiujn liajn kunaŭtorojn. Vi komprenas ke vi havas trezoron kiu ne palos dum jaroj en via kolekto de kantoj en la stranga internacia lingvo kiu kunigas centojn kaj milojn de plej diversaj homoj en la mondo. Por Esperanto-instruisto, la kanzonkolekto povas servi kiel bona fonto de riĉa leksiko instruenda al novicoj.
Danke al tia voĉo oni povas konsciiĝi pri multaj gravaj veroj de nia vivo, el ŝajne simplaj kantoj kun ŝajne simplaj sed koren celantaj vortoj. La vortoj kaj sonoj plenigas vian animon, kaj ĝi kuniĝas kun la animo de la kantisto kiu siavice prezentas la valorojn de la sinteza kulturo de la homaro kiu ankoraŭ estas tiom disigita je pekoj kaj eraroj. En simpla maniero. Sen kria voĉo. Ne sola. Kuniganta nin ĉiujn kaj bonkore ridetanta. Aŭskultu lin.
Indas aldoni ke la tuta eldonaĵo estas eleganta kaj tuteca, ĉu se temi pri la sonkvalito ĉu pri la kuna broŝuro. Mi trovis nur du lokojn en la teksto kiam anstataŭ la printita vorto sonis logike ebla alia.
Nepre aĉetu la diskon Mi estas kaj vi neniam bedaŭros. Espereble Ĵak le Puil plu ĝojigados nin per pluaj eldonotaj diskoj.
Andrej Peĉonkin (Ruslando)
La Ondo de Esperanto. 2005. №10 (132)