Ege valora helpilo

Simon, Karl-Hermann. Lexicon silvestre: Kontribuoj pri la multlingva vortaro de la forstfako. — Eberswalde: Förderverein Lexicon silvestre, 2010. — 183 p.

En la jaro 1981 estiĝis — kaj ĝis hodiaŭ estas plu prilaborata en Eberswalde (tiam GDR) — impona verkego Lexicon Silvestre: multlingva vortaro de la forstfako. La iniciatinto kaj kunordiganto de tiu projekto estas la forstsciencisto kaj leksikografo d-ro Karl-Hermann Simon.

Honore al lia 80-jara naskiĝfesto estas eldonita la ĉi tie priparolata libro. En ĝi estas kolektitaj la plej gravaj eseoj, en kiuj d-ro Simon, plej ofte kun kunaŭtoroj, inter 1990 kaj 2003 estis prezentinta la vortaron al la publiko kaj klariginta la gvidliniojn de la vortara laboro. La libro enhavas sep germanlingvajn kaj sep esperantlingvajn eseojn. Al ĉiu eseo estas antaŭmetitaj resumoj en la germana, la angla kaj Esperanto.

En tiuj eseoj estas detale priskribite, per kiuj trajtoj Lexicon Silvestre distingiĝas de aliaj vortaroj, ĉu de forsta ĉu de alia fako.

Sekvante la konsilon de la fondinto de la scienca terminologio, Eugen Wüster, d-ro Simon kaj lia teamo eliris ne de fakaj terminoj, sed de la korespondaj nocioj. Tiujn nociojn ili kolektis, donis al ili numerojn laŭ la Forstfaka Dekuma Klasifiko (Forest Decimal Classification = FDC) kaj verkis por ili koncizajn difinojn. Evidentiĝis, ke la plej taŭga lingvo por tiu unua paŝo estas la planlingvo Esperanto, kiu tial fariĝis la gvidlingvo de la tuta projekto. Tio estis ebla, ĉar en la komenca fazo ĉiuj kunlaborantoj estis esperantistoj. Post kiam nocio estis difinita, ĝi ricevis sian nomon, t.s. estis trovita ĝia termino. Poste la noci-difinoj kaj la terminoj estis tradukitaj al aliaj lingvoj.

Ĉar la forstfaka terminaro en Esperanto ankoraŭ ne estis sufiĉe evoluinta kaj al la kunlaborantaro de Lexicon Silvestre apartenis preskaŭ ĉiuj esperantlingvaj fakuloj pri forsto, la esperantlingvaj terminoj povas esti rigardataj kiel normigaj kaj preskribaj. Por la aliaj lingvoj, en kiuj jam ekzistas forsta terminologio, estis kolektataj la ekzistantaj terminoj el la literaturo, la terminaro estas do priskriba (deskripta). Ĉar ne ekzistas kompetentaj fakuloj esperantlingvaj por la plej multaj etnaj lingvoj, estis varbitaj al la vortar-prilabora teamo ankaŭ ne-esperantistoj, kiuj hodiaŭ estas la plimulto de la nun 70-kapa kunlaborantaro.

Ekde 1995 la vortaro estas libroforme eldonata en unuopaj partoj, kiuj enhavas po ĉirkaŭ 1000 terminojn en unu lingvo. Terminoj de diversaj lingvoj, kiuj rilatas al la sama nocio, estas ligitaj per sama numero. Ĝis hodiaŭ aperis 9 partoj (Prima Pars ĝis Nona Pars) en la plej intense prilaboritaj lingvoj (inkluzive Esperanton). Entute ekzistas versioj en 15 lingvoj, kvankam kelkaj de ili aperas nur en la unuaj partoj.

La libro donas valorajn informojn kaj modelon al ĉiu, kiu serioze okupiĝas pri terminologia aŭ fakvortara laboro — egale en kiu fako aŭ en kiu lingvo:

Unue, estas priskribata detale la vojo ekde la nocio, tra ties enkadrigo en la dekuman klasifikon ĝis la finfina asigno de termino — jen preskriba kaj jen priskriba.

Due, estas elstarigita la rolo de Esperanto — ne nur kiel unu de la cellingvoj, sed precipe kiel la neŭtrala ilo por plejeble precize kaj sendepende de etnolingvaj kromsignifoj difini nociojn. Tiu rolo de Esperanto koncernas nur la vortaristojn — por la uzanto ĝi estas nevidebla, por li Esperanto estas nur unu de la prilaboritaj lingvoj.

Trie, en la uzul-interfaco ĉiuj lingvoj estas traktitaj absolute samrajte. Pro tio la titolo de la tuta verkego ne estas esperantlingva — ĉar Esperanto estas ja unu de la cellingvoj — sed latina.

Kaj kvare — sed tio estas tipa nur por verkantoj esperantlingvaj — la vortara teamo laboris tute senpage, krom modesta subteno de la laborofico Eberswalde ekde 1991 ĝis 2008. Ĉar ne ekzistas rimedoj por protekti la verkon kontraŭ ŝtelkopiado, la libroj eĉ devas esti vendataj kontraŭ tiom malalta prezo, ke la kopiado ne valoras la penon.

Ĉar la principoj de terminologia kaj vortara laboro tute ne estas konataj inter la plej multaj vortaristoj, la libro estas ege valora helpilo por ĉiu, kiu okupiĝas aŭ interesiĝas pri terminologio kaj verkado de vortaroj kaj konas Esperanton aŭ la germanan lingvon.

Hans Dieter Quednau (Germanio)

La Ondo de Esperanto. 2011. №2 (196)


Recenzoj | Hejmo