Grava eĉ post la morto de la Civito

Lins, Ulrich. Utila Estas Aliĝo. Tra la unua jarcento de UEA. — Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 2008. — 126 p., il.

En la periodo tuj post la t.n. Hamburga Puĉo (1974–1976) Ivo Lapenna plurfoje parolis al mi pri du eldon-projektoj kiujn li ŝatus realigi: la prezenton de la UEA-historio tra la protokoloj de la estraraj kunsidoj kaj Mia Fin-Kalkulo kun Ili, verko diktita de liaj rankoroj post la UK 1974. Bedaŭrinde, malgraŭ miaj insistoj, ili ne efektiviĝis. Kiam, en la konferenco de NEM (Parizo 1976) niaj vojoj disiĝis, li restis sub la influo de mediokraj figuroj kaj, paŝon post paŝo, plenumis sian “intelektan suicidon” kiel en 1988 mi skribis en nekrologo.

La cent-jara ekzisto de UEA kaŭzis la aperon de du monografioj pritemaj: la disertacion de Marcus Sikosek kaj la nun recenzatan libreton de Ulrich Lins.

Lins koncedas enkonduke (p. 7), ke “Plena analizo de la historio de UEA restas tasko farota” (kio signifas lian implicitan distanciĝon de la epizodeska verko de Sikosek), sed ke li volas “kompreneble stimuli al pliaj esploroj” (p. 7).

Efektive, la ĉapitroj Tra la unua jarcento de UEA (p. 9–52) kaj La heredaĵo de Hector Hodler (p. 53–74) aperis jam pli frue (2008, resp. 1988/89 en la UEA-revuo), sekve apenaŭ prezentas ion novan. La fina parto de la verko estas simpla listo de la prezidantoj, direktoroj kaj redaktoroj de UEA (kial mankas la ĝeneralaj sekretarioj?) eĉ malpli elvokiva ol la listo de la Avinjonaj papoj…

La plej interesaj ĉapitroj restas tiu pri la fondinto de UEA, Hector Hodler (1887-1920), kaj tiu pri Ivo Lapenna (1909-1987).

La vivo de Hodler tro kurtis por lasi rimarkindajn spurojn. Lia idea mondo apenaŭ konatas al la nun-tempaj membroj de UEA. Bedaŭrinde, neniu entreprenis (se escepti la ekprovon de Chmielik) kunigi liajn artikolojn kaj verketojn en unu facile konsultebla volumo kun la necesaj komentoj por nun-tempuloj.

La konkludo de Lins frapas kaj tranĉas: “… en la organiza strukturo de SAT konserviĝis eĉ pli de la originalaj impulsoj de Hodler, ol en la neŭtrala movado” (p. 72). Post la morto de sia fondinto UEA diluis ties penson far “politike neinteresitaj aŭ idee neŭtralemaj personoj” (p. 72). Sur la sojlo de sia dua jar-cento UEA farus bone, se ĝi ne nur parolus pri Hodler, sed reaŭdigus lin mem en ties verkaro…

Koncerne la “eseon” (certe ne temas pri literatura ĝenro, sed simple pri skizo pri lia (ĉefe) esperantista agado) pri Lapenna, Lins ĝin dividas en tri “aktojn” kaj epilogon. Ĉi aktoj ampleksas jenajn fazojn en la vivo de Lapenna:

1. ĝis la frua postmilita tempo;
2. 1951 (establiĝo en Britujo) ĝis la kriziĝo en UEA;
3. la eventoj ĉirkaŭ la t.n. Hamburga Puĉo kaj lia agado en NEM (1974– 1987).
La Epilogo estas nenio alia ol ŝanceliĝo kiel ĝuste kaj juste apreci la personecon de Lapenna (“Lapenna lasis la diskuton pri justa pesado de liaj meritoj kaj mankoj nefermita”, p. 112). Sed ĉi diskuton lasis nefermita ne Lapenna, sed liaj “pesantoj”. Ke en ĉi ĉapitro Lins citas el nekrologo de Régulo eble indikas, ke ĉi juĝo de la hispano plej proksimas al lia propra.

Tamen, por povi pesi necesas meti sur la pesil-tason la tutan pezon de Lapenna. Kaj tion povus fari nur vera biografio kiu kunigus ne nur ĉiujn faktojn, sed prezentus la facetojn ĉi-kadre necese neglektitajn de Lins: la homo, la amiko, la edzo (triobla; kia tertium comparationis en la tri edzinoj?), la universitata instruisto kaj sciencisto. Nenio pri tio, ĉu en lia profesia vivo konfirmeblas la trajtoj skizitaj en lia esperantista kariero. Kiel lin taksis superuloj, kolegoj kaj studentoj? Se lia esperantisteco pleje konatas al (ankoraŭ kelkaj) esperantistoj, kio do pri lia pan-akira laboro kiu certe ne okupis minoran parton de lia tempo?

Ankaŭ lia jugoslavia tempo bezonas plian heligon (gepatra domo, gimnazio, universitato, profesiaj jaroj, milita tempo). Lins diras (p. 76), ke “verŝajne” Lapenna ne estis membro de la Komunista Partio. Ĉu tio jam ne eltroveblas? Kiam Borsboom verkis pri Andreo Cseh, li preteratentis konsulti la diocezajn arkivojn de la hejma diocezo de Cseh. Kio pri la arkiva situacio en Zagreb kaj ali-loke en Kroatujo? Kion postlasis militoj?

Lapenna skribis milojn kaj milojn da leteroj kies sistema ekspluato kaj analizo donus plian bazon por la “justa pesado” postulita de Lins. Se UEA post 1974 kredis la “kazon Lapenna” finita, ĝi eraris. Lia grando kaj gravo ne ŝrumpas, se iuj kredas detekti ĉe li homajn aŭ psikajn mankojn (neniu vivas sen ili), eĉ se tion faris lia eksedzino Emilija (p. 97). Lapenna povis esti milda kiel ŝafo, sed ankaŭ feroca kiel tigro…

Ŝajnas, ke la libron oni iom last-minute petis de la aŭtoro (kvankam la 100-jariĝon oni povintus previdi delonge). Eble eĉ pro tio enŝteliĝis kelkaj misoj: p. 56: mankas la pied-noto 7; p. 84, pied-noto 68: anstataŭ Assen estu Asen (tamen ne Azen); p. 93: en la Vermaas-citaĵo io elfalis. Ne klaras, kial en la Bibliografio (p. 123–126) ja rolas la aŭtobiografio de Hans Jakob, sed Hamburgo de Lapenna kaŝiĝas en la piednoto 125. La titolo de la verko misimpresas propagandece kaj eble ne venis de Lins…

La ĉefa merito de la nuna verko de Lins konsistas en tio, ke li donas bavigan antaŭguston, kiel povus aspekti estonta detala historio de UEA (kiu restos grava eĉ post la morto de la Civito) kaj biografio kiu prezentus al ni la “tutan Lapenna”. Li havos do duoblan taskon por la postemeritiĝa tempo…

Reinhard Haupenthal (Francio)

Referencoj

Haupenthal R. Science analizi la “Fenomenon Lapenna”: Pensoj okaze de la morto de Ivo Lapenna (1909-1987) // Sennaciulo, 1988, №2, p. 23; la sama: “Intellektueller Selbstmord” // GEJ-Gazeto, 1988, №2, p. 35.

Sikosek M. Die neutrale Sprache: Eine politische Geschichte des Esperanto-Weltbundes. — Bydgoszcz: Skonpres, 2006. — 459 p.

Hodler H. Novaj vojoj (La pacproblemo) / Red. Tomasz Chmielik. — Svidniko: Fondumo “Edmond & Yvonne Privat”, 1999. — 88 fol.

Régulo J. Gloso pri Ivo Lapenna (1909-1987) // Boletín, 1988, №285, p. 4–5.

La Ondo de Esperanto. 2009. №1 (171)


Recenzoj | Hejmo