Belaj porinfanaj libroj el la Kongreslando

Nėris, Salomėja. Piceo, la reĝino de kolubroj: Poemo / Tr. el la lit. Petras Čeliauskas; Il. Indrė Gečiauskaitė. — Kaunas: Ryto varpas, 2005. — 40 p., il.; 1000 ekz.

Liberiginto de la Suno: Litova popola fabelo / Tr. el la lit. Petras Čeliauskas; Il. Vladimiras Beresniovas. — Kaunas: Ryto varpas, 2005. — 32 p., il.; 1000 ekz.

Antaŭnelonge (LOdE-126) mi recenzis tri belajn porinfanajn librojn el Litovio. Jen aperis du pliaj, kaj oni povas nur laŭdi kaj admiri la laboron de mirinde senlaca tradukisto Petras Čeliauskas, dank' al kiu la mondo ekscias trezorojn de la litova kulturo. Same laŭdindas la eldonejo Ryto varpas kaj la nekonata samideano, kiu sukcesis aranĝi tie aperon de multaj libroj riĉe ilustritaj, kun vere bona kvalito, plaĉa aspekto kaj 1000-ekzemplera eldonkvanto.

Piceo, la reĝino de kolubroj estas poemo de litova klasikulino Salomėja Nėris (1904–1945) laŭ popola fabelo. Simpla rakonto, verŝajne tipa por ĉiu apudmara popolo. Mara reĝido edzinigas teran fraŭlinon; ili kunvivas feliĉe, sed post kelkaj jaroj ŝi eksopiras revidi la hejmon. La kondiĉo estas, ke teranoj ne sciu la nomon de ŝia edzo, alikaze li pereos. Ve, la plej juna filino ne eltenas, diras la nomon de sia patro, do povra Piceo ne povas reveni al la amato; ŝi kun la gefiloj transformiĝas al arboj… Tre belaj versoj en modela Esperanto, la klasika ritmo bone konata laŭ Johano la brava, kiu en la lasta parto ŝanĝiĝas al alia, malpli rapida — ambaŭ iel memorigas plaŭdadon de maro.

Liberiginto de la Suno estas proza popola fabelo; el la lasta paĝo de la libro eblas ekscii, ke ĝi estas eldonita almenaŭ en 17 lingvoj. Mi trovis paralelojn kun kvin rusaj fabeloj. Probable ankaŭ vi konas fabelojn, kie la heroo pro arda scivolemo malfermas sekretan pordon, spite emfazan malpermeson tion fari. Rezultas malfeliĉo, juna belulino mistere forflugas ien, kaj povra junulo devas vagadi dum jaroj por retrovi ŝin, peze labori, batali kontraŭ monstroj, uzi helpon de diversaj parolkapablaj bestoj… kompreneble ĉio finiĝas feliĉe. La fabelo iom tro longas miaguste, infano certe ne povas legi/aŭdi ĝin dum unu fojo senpaŭze. Nu, eble iu ŝatas “multseriajn” fabelojn; sed konatiĝi kun la litova kulturo — des pli en la jaro kiam en Litovio okazas UK kaj Esperanto estas grave atentata — ja estas utile kaj interese.

Bedaŭrinde ambaŭ libroj ne liberas de komposteraroj. Ŝajnas, ke la tekston de Piceo oni skanis kaj aŭtomate deĉifris sen posta provlego: kelkloke mankas spacoj inter vortoj, “rn” transformiĝis al “m” ks. Ankaŭ en Liberiginto ie-tie elfalis literoj kaj spacoj, sur pĝ. 5 legeblas “ekfloris” anstataŭ “ekploris”. Tamen ni laŭdu niajn litovajn kolegojn, kaj mi povas ripeti la samon, kion mi diris en la antaŭa recenzo: estus bone, se ĉiu ano de ĉi-jara Internacia Infana Kongreseto ricevus tiujn librojn.

Valentin Melnikov (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2005. №10 (132)


Recenzoj | Hejmo