Du frapojLleshanaku, Luljeta. Lundo en sep tagoj: [Poemaro] / Tradukis el la albana Tomasz Chmielik, Bardhyl Selimi. – Świdnik: [Tomasz Chmielik], 2013. – 70 p., il.Malferminte ĉi libron mi eksentis obtuzan frapon kontraŭ la cerbon. “Ve, ja ankaŭ ĉi tie ritmaj vortoj…” – ekveis mia memo. Nu, kion fari? Mi apenaŭ toleras tiaspecan produkton de la homa intelekto kaj plene konsentas kun Platono, kiu en siaj utopioj trovis lokon por ĉiuj, krom versuloj. Tiu bando de ritmuloj estas preta ritmigi “paŭzon – naŭzon”, “umon – rektumon”, kaj vendi eĉ sian propran patrinon por ricevi verson. Baldaŭ eĉ kortaj hundoj bojos verse. Ne, ne, mi ne estas sovaĝulo. Havas mian panteonon de poetoj. Poetoj, sed ne tiuj vortotorturistoj… Kvankam mi ĉiam dorlotas etan esperon renkonti ion samgrandan kun versoj de Omar Ĥajam, Miĉjo Anĝelo, Anna Aĥmatova k. a. Krom tio mi estas ŝparema, se ne diri avareta persono. Do, la libro akirita devas esti legita. Malferminte la libron, mi estis surprizita. “Albana Literaturo”. Strange. Dum mia sufiĉe longa vivo mi legis multe da tradukoj el diversaj lingvoj, sed neniam el la albana. Sendube, mi aŭdis pri Enver Hoĝa, sed dum ia ajn diktatoreco liberpensuloj scias forgliti de premo kaj persekuto. Mia scivolemo kreskis, kaj mi eĉ rapidis legi la unuan poemon Meditoj dum razado. Legis kaj ricevis la duan frapon. Agrablan. Kvazaŭ patro post sinrazado. Nu, mi ja ĉiam gapis tiun riton, mistikan por mi. La samon faris mia filo. Mi sinkis nostalgion. Kaj sinkis plu post Listo de farotaĵoj: Mi promesas al mi, ke baldaŭ mi vizitos vin, De kiam vi estas nur sekva punkto Sufiĉas flari la odoron de tomatoj, La senton de la dolĉa melankolio anstataŭigis sento de amaro. Flavaj libroj. Libroj malpermesitaj en la komunisma tempo. Idiotaĵo flanke de la reĝimo. Se vi manĝas libron, vi formanĝas vin, Jen trankvila frisko de: Kiam vi proksimiĝas al la kvardeko O, ho, ho… mi jam estas multe pli ol kvardekjara. La libro ja elradias forton. Trankvilan kaj neniam falsan forton. Ne sen ironio en Kiel, diable, surmeti tiun ĉemizon? Kiel surmeti tiun malbenitan ĉemizon? Mi volonte citus la tutan libron. Ĝi indas tion. Indas ian Panteonon. Persone de mi povus esti nur unu eta riproĉo – la libro estas tro maldika. Sed tute senriproĉa estas tradukado. La falso en tradukado ĉiam sentiĝas, la teksto, ĉu proza, ĉu versa, iĝas lama, sengusta. Mi trovis nenion similan. Mi eĉ konfuzon trafis traleginte la lastan “verson”:
Nur ekvidinte la ciferojn dekstre, mi komprenis, ke mi jam legas la enhavtabelon de la libro. Nu, la libro, en kiu eĉ la enhavtabelo sonas verse, nepre devas esti aĉetenda. Viktor Sapoĵnikov (lando) La Ondo de Esperanto, 2014, №7 (237). |