Gramatiko por amasoj

Miroslav Malovec. Gramatiko de Esperanto. 2a eld. — Dobřichovice: KAVA-PECH, 2000. — 144 pĝ.

Kun granda espero mi atendis venon de pakaĵo kun la Gramatiko de Esperanto de Miroslav Malovec. Mi atendis, ke la libro estas nova moderna detala priskribo de nia lingvo — tio, kion studentoj-filologoj en Ruslando nomas “teorgrammátika” (teoria gramatiko — nomo de universitata kurso kaj ĝenro de priskribaj libroj por seriozaj studantoj de fremda lingvo). La espero estis vana, la libro ne estas “teorgrammátika”, sed tamen ĝi tre ĝojigis min!

Pri kio do mi ĝojis? Pri la stato de nia lingvo. La Gramatiko de Malovec ne estas baza lernolibro, nek PAG-simila referenco por “altfruntuloj”. Ĝi estas speco de libro, tre populara en ruslandaj vendejoj — multegas tie similaj priskriboj de (plej ofte) la angla, la franca, la germana k.a. Jen estas libro, kiu okupas la lokon inter kvarpaĝaj priskriboj de la bazo kaj la dikaj priskriboj pretendantaj esti “plenaj”. Jes, tre bezonata! Ne, ne plu tiel interesa persone por mi.

La libro estas bonkvalite presita: blanka papero, klare legebla teksto. Literoj de oblikva fasono tamen aspektas iom bizare por la homoj de la 21a jarcento: la ĉapelitaj literoj estas evidente malsamaj de la najbaraj senĉapelaj. Tio iom ĝenas dum legado kaj mirigas: kiel povis okazi, ke KAVA-PECH ne disponas pri kvalitaj Esperantaj tiparoj. Vidu, ekzemple, la vorton ŝraŭbo (pĝ. 37).

Tute laŭ la ĝenro elektita, la aŭtoro simpligas multajn aferojn kaj eĉ ripetas banaliĝintajn mitojn. Ekzemple:

“La esperantistoj lernas parkere nur la radikvortojn, ceterajn esprimojn ili formas per derivado, kunmetado aŭ grupigado” (pĝ. 15). Ĉu vere oni ĉiufoje formas en parolo kaj analizas en aŭskulto vortojn flugilo, aliĝi, subskribi, voĉdono? Versimile, ekzistas kunmetitaj vortoj kun t.n. “vortara signifo” (flugilo ne estas, ekzemple, aviadilo), kies analizo helpas lerni (ne necesas memorfiksi plian radikon, nur kapti la metaforon de la kunmeto). Do, fakte, ni ne formas vortojn flugilo, aliĝilo k.s., sed reuzas jam formitajn de iu 100 jarojn antaŭe.

“…sed jam aperis Esperantaj literoj ankaŭ en la elektronika poŝto, do estas afero de tempo, kiam venkos ĝenerale unu programo…” (pĝ. 21). Ne temas pri unu programo, kiu venkas, sed pri unu signotabelo (nome Unikodo) kaj ĝia kodigo (speciale utf-8).

“Esperanto havas ortografion foneman (fonetikan)” (pĝ. 20). Oni iam instruis al mi, ke “fonema” kaj “fonetika” ne estas la samo. Se Esperanto havus fonetikan skribsistemon, ni verŝajne devus uzi tri diversajn literojn por r de hispanoj, francoj kaj angloj, ni ankaŭ notus diferencon inter [t] de taso kaj [t] de tubo (kie ĝi estas labialigita pro postpozicio de [u]). Do la skribo estas fonema (kvankam “fonetika” povas esti bona simpligo).

Estas laŭ mi absolute senbaze insisti pri ekzisto de fonemo [dz] en Esperanto, nur se ĝia ekzisto povas ŝajni al oni logika aŭ simetria (kaj Malovec insistas pri [dz] kelkloke en sia libro). Mi speciale konsultis fakulon pri fonologio (ankaŭ de Esperanto), Oksana Burkina de la Peterburga Ŝtata Universitato, kaj ankaŭ ŝi ne trovas en Esperanto fonemon [dz].

Ne estas didaktike bone, ke la gramatiko donas “negativan materialon” (t.e. erarojn kaj evitindajn formojn) sen marki la materialon iel: aŭ trastreke, aŭ asteriske. Ĉe la paĝo 28, ekzemple, leganto povas vidi presitajn vortojn: tajloristo, fabrikejo k.a. kaj senkonscie memori ilin kiel tolereblaj (“Ha, mi sendube ie vidis tiun formon!”). Ĉe mencio de René de Saussure en populara eldonaĵo nature aspektus piednoto, kiu bedaŭrinde mankas.

Vere mankas al la libro de Malovec bona recenzo komence aŭ fine de ĝi. La antaŭparolo de akademiano Geraldo Mattos ne donas imagon pri la celpubliko kaj uzeblecoj de la libro.

Malgraŭ ke en mia recenzo mi ĉefe parolas pri mankoj de la libro, mi ĝenerale konsentas kun G. Mattos: “La libro respondos al la plej oftaj problemoj de nia regula, sed tute ne facila lingvo!” Mi ripetas la ideon, de kiu mi komencis: mi ĝojas, ke ekzistas gramatiko de Malovec. Nun mi scias, kion konsili al scivolemaj geamikoj sen filologia klero, sed kun intenco iri antaŭen post la baza kurso de Esperanto. La libro klarigas kaj la gravajn gramatikajn specialecojn de la lingvo, kaj la uzatajn terminojn. En du apartaj ĉapitroj Miroslav Malovec donas informon pri stilistiko en nia lingvo kaj konsilojn por tradukistoj. Espereble, la 58a eldonaĵo de KAVA-PECH influos la lingvonivelon de la ĝenerala Esperanta publiko, la potencialon por tio la verko havas.

Slavik Ivanóv (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2004. №3 (113)


Recenzoj | Hejmo