Havinda kaj leginda

Mallia, Carmel. Ĉielarka estonto: Romano. — Berkeley: Bero, 2002. — 112 pĝ.

Carmel Mallia loĝas en Malto, tiu malgranda insularo ĉe geografie gravega punkto en Mediteranea Maro, inter Sicilio kaj norda Afriko. Naskite en 1929, li estas elstara profesoro de medicino en Universitato de Malto, kaj ankaŭ bone konata poeto en la malta lingvo. Esperantistiĝinte en 1960, Carmel Mallia ankaŭ en Esperanto aperigis aron da poeziaj verkoj, origine esperantolingvaj kaj (ĉefe) tradukaĵoj el la malta literaturo. Li estas membro de la Akademio de Esperanto. Ĉi tiu estas lia unua romano.

En 1940 la Dua Mondmilito atingis Malton, kiam italaj militaviadiloj komencis bombi la insulojn. Ĉar Britio tiutempe regis Malton, dum Italio regis la teritoriojn rekte de Malto kaj sude de Malto, gravis por Mussolini konkeri Malton kaj tiel ebligi seninterrompan regon de tiu parto de Mediteraneo kaj la ĉemaraj landoj. Poste, kiam la militpotenco de Italio komencis malfortiĝi, anstataŭis la italajn bombaviadilojn germanaj, tiel ke konstanta bombado de Malto daŭris dum pli-malpli unu jaro. Tiutempe la aŭtoro de Ĉielarka estonto estis proksimume 11-12-jara, kaj la plej granda parto de la romano priskribas la tiamajn militmizerojn en Malto laŭ lia persona memoro.

La priskribo de la militsuferado estas en la kadro de prezento de la vivo de la protagonisto de la romano, Fredu Flores. Fredu estas artstudento, kiu ekamas junan francan baletistinon Celestine, kiun li spektas en teatro. Fianĉiĝinte kun ŝi, li trovas neatenditan eblon iri al Romo por profesie studi la pentrarton, dum Celestine restas en Malto; tragike, dum li estas en Romo, amiko de Fredu, kuracisto nomita Michel Bru, edziĝas kun Celestine. Kune ili adoptas knabinon, Miriam.

Reveninte al Malto, Fredu trovas ke Celestine “perfidis” lin. Dum renkontiĝo ŝi falas kaj mortas. Terurite, Fredu fuĝas denove al Romo. Sed post kelkaj jaroj komenciĝas la Dua Mondmilito, kaj Fredu rifuĝas en Malto. Li kaj Michel fariĝas batalistoj — Fredu kiel kanonisto, Michel kiel militkuracisto. Fredu renkontas Miriamon, ekamas ŝin, kaj (kun la aprobo de Michel) edzinigas ŝin. De tiu punkto, preskaŭ la tuta romano sekvas la spertojn de Fredu kaj Miriam en Malto dum la milito. Samtempe ni informiĝas pri diversaj interesaĵoj maltaj.

La stilo de Carmel Mallia estas tre klara kaj facile legebla; la lingvuzo estas, kiel ni povas anticipi, senpeka. Komposteraroj preskaŭ plene mankas. Nur unu frapan strangaĵon, sendube penseraron de la aŭtoro, mi trovis: sur paĝo 39 menciiĝas “La nun fama Ausschluss, kiam la germanaj trupoj eniris Aŭstrion”, kaj piednoto klarigas al ni ke “Ausschluss” estas germana vorto signifanta “ekskludon”. Kompreneble, efektive temis pri la “Anschluss”, germana vorto signifanta “kunigon” (de Aŭstrio kun Germanio).

Mi ĝuis legi la libron, kiu pliriĉigis mian komprenon pri la tiutempa situacio en parto de la mondo tute ne konata de mi. Kiu travivis tiun periodon de la monda historio eble ne tre volonte reeniros ĝin; sed por gejunuloj, kaj maljunuloj kiuj tamen loĝis (kiel mi) multmil kilometrojn for de la batalejoj, ĝi estas havinda kaj leginda.

Donald Broadribb

La Ondo de Esperanto. 2004. №10 (120)


Recenzoj | Hejmo