Instrui internacian lingvon per universala metodo

Manlibro pri instruado de Esperanto / Redaktis Katalin Kováts. — Represo de la 2a eld., korektita. — Hago: ILEI, Partizánske: Espero, 2006. — 152 pĝ., il. — 300 ekz.

La recenzata Manlibro kreiĝis kadre de “Flugiloj de Malfacila Vento”, projekto por plivastigi kaj subteni inter la junuloj instruadon de Esperanto. Kováts starigas la celojn de la libro:

«plibonigi organizadon kaj gvidadon de Esperanto-kursoj per trejnseminarioj, manlibro kaj starigo de kontaktreto/komunumo; altigi la lingvonivelon de junaj Esperanto-parolantoj per perfektigaj kursoj kaj ekzamenoj; iom post iom grandigi la nombron de junaj Esperanto-parolantoj per kursoj, nova materialo kaj “multobliga efiko”».

En la unua ĉapitro pri celoj de lingvolernado, bazite sur kelkaj verkoj pri lingvolernado, oni ankaŭ ĝenerale enkondukas la komponantojn de lingvokono, la sukcesan lernanton kaj aliajn atentindajn aferojn dum la lingvolernado. Kelkaj specialaj punktoj pri instruado de Esperanto ankaŭ estas prezentataj. Tiaj strukturoj estas taŭgaj, ĉar la lernado kaj instruado de Esperanto okazas kadre de ĝeneralaj teorioj kaj metodoj pri la lingvoj, tamen, kiel sole funkcianta planlingvo, la instruisto kaj lernanto ankaŭ devas rimarki kelkajn trajtojn de Esperanto nesame al naciaj lingvoj. Fakte, la aŭtoroj de la libro pene sekvas la principojn por trovi la solvon inter ĝeneraleco kaj aparteco de la instruita lingvo — Esperanto.

En la dua ĉapitro Esperanta didaktiko Stefan MacGill resumas la demandaron de lingva didaktiko ĝenerala kaj Esperanta. Unu malkompleta listo de la tiklaj (aŭ malfacilaj) punktoj dum instruado de Esperanto estas prezentata: falsaj amikoj, transfero, interfero, prononco, transitiveco de verboj, la difina artikolo “la”, refleksivo, prepozicioj kaj negativoj, lingva kulturismo. Rimarkindas, ke Esperanto estas interkultura (plan)lingvo, tial “estas danĝere kaj limige alproprigi Esperanton ene de la limoj de via propra kulturo kaj lingvo-regiono”. (pĝ. 24).

La tria ĉapitro Instrumetodoj enhavas historian trarigardon de la metodoj kaj iomete detale enkondukas kelkajn gravajn instrumetodojn, ekz-e: la gramatika-traduka, la rekta, la aŭda-parola, la situaci-komunika kaj cerbamikaj metodoj. Esperanto-specifaj metodoj, la Cseh, Zagreba kaj aliaj metodoj, ankaŭ resumitas.

Post mallonga enkonduko de lernomodelo, la aŭtoroj respondas kelkajn interesajn demandojn pri instru- kaj lernomaterialoj, ekz-e: kial cel-lingvaj lerniloj? Kiel trovi taŭgan lernilon? Kiaj lerniloj estonte? La roloj de filmoj, komputilo, reto kaj aliaj helpiloj en la instruado ankaŭ estas diskutitaj. Instruiloj estas gravaj elementoj en instruado, ĉar “bona instruisto por bona laboro uzu saĝe bonajn ilojn”. (pĝ. 68)

En la sesa ĉapitro estas kelkaj ĝeneralaj konsiloj pri lingvo-instruado. Por bona laboro necesas konscie kaj bone preparita plano, kio estas ĉeftemo de la sepa ĉapitro. La celo de lingvo-instruado estas evoluigi lingvajn kapablojn de la lernantoj. Kutime, oni akiras ilin per ekzercoj kaj aktivaĵoj, kiuj celas praktikadon en certaj kampoj de la instruprocezo. Tial, lingvoekzercoj fariĝas gravaj rimedoj por konstrui la lingvo-kapablojn de la lernantoj. La aŭtoroj tuŝas la temon en la oka ĉapitro per multaj konkretaj ekzemploj.

Kiel taksi la rezultojn de lernantoj? kio estas Eŭropa lingva dokumentujo Lingva Pasporto? Tio estas temo de la naŭa ĉapitro. Ĉi tie la ekzamensistemo de UEA kaj ILEI ankaŭ priskribitas. Kiel trovi lernantojn? Kiel organizi kursojn? Kiel instigi al envolviĝo kaj plulernado? Kiel pritaksi kurson kun la lernantoj? Se vi bezonas helpojn el instruorganizoj, informojn pri ili vi povas trovi en la dekunua ĉapitro.

En la apendico troviĝas kelkaj artikoloj pri verboj en Esperanto, -ig- kaj -iĝ-, situacioj kaj gramatiko, k.a. La aŭtoroj emfazas multfoje la gravecon de la verbo por Esperanto. Tamen verbo gravas ne nur por Esperanto, ankaŭ por aliaj lingvoj. Do, lerni ion el lingvistiko eble ankaŭ utilas al lingvo-instruistoj, kiuj esperas konstrui pli bonan sistemon por efike instrui la uzon de la verbo. La apendico ankaŭ listigas kelkajn specimenojn de kursoplanado pri intensa internacia kurso.

Resume, la libro donas bonan superrigardon pri la metodologio, informas pri praktikaj demandoj, kiuj rilatas al aktualaj kaj modernaj Esperanto-helpiloj. Sendube, la verko tre utilas por ĉiuj instruemuloj, kiuj esperas pli efike kaj bone instrui la internacian lingvon.

Liu Haitao (Ĉinio)

La Ondo de Esperanto. 2007. №10 (156)


Recenzoj | Hejmo