Laŭ la enhavo ĝi estas destinita al geknaboj eble 6–7-jaraj. La literoj estas grandaj – sed ne tiom, kiom en aliaj libroj, kiujn infano povus legi mem. Ankaŭ ilustraĵoj forestas – nur sur la kovrilo videblas infana desegnaĵo. Do supozeble la gepatroj devas voĉlegi la fabelon, kaj eventuale proponi al la infano mem ilustri ĝin poste. Mi ne rerakontos la enhavon – ĝi estas pli-malpli tipa por fabeloj, ankaŭ la moralaĵo estas klara: necesas fari bonon al homoj, kaj malfortulo ofte estas pli helpema ol fortulo.
La fabelo estas verkita en modela Esperanto sen simpligoj. La stilo estas tipe fabeleca, kun ie-tie ripetataj ritme-rimaj frazoj, kiel “…nokto, kiam la ventoj de la nuboj kaj la dentoj de la bestoj eliras ĉasi kaj frakasi…”, aŭ “…de la rigida arbo, de la rapida birdo kaj de la fluida rivero”. Kelkaj esprimoj apenaŭ konvenas – ja “peto, kiun pafis la arko de lia buŝo per la sago de lia lango” en porinfana fabelo sonas iom nenature. Aliflanke, ne tre konvena por 6–7-jaruloj estas la frazo “la brazila pino, science nomata araŭkario”; kaj por geknaboj pliaĝaj tro naive aspektus la tuto cetera. La gepatroj devas scii, kio estas Parnasa Gvidlibro kaj esti pretaj klarigi tion al la infanoj.
Do, oni devas perfekte posedi Esperanton (la infanoj – denaske) por ĝui tiun fabelon. Se ĝi aperus, kiam mia filino estis 6–7-jara – mi tre ĝojus. Entute, en la mondo troviĝas eble nur 50 familioj, por kiuj La bona pineto plene utilas – sed al tiuj ĝi vere rekomendindas.
Valentin Melnikov (Ruslando)
La Ondo de Esperanto. 2011. №11 (205)