Mediteranea brevieroMatvejević, Predrag. Mediteranea breviero / Tradukis el la kroata Tomasz Chmielik. – Bydgoszcz: Skonpres; Svidniko: Libro-Mondo, 2007. – 231 p., il.Predrag Matvejević, la aŭtoro de Mediteranea breviero estas neordinara persono. Filo de kroatino kaj ruso, li naskiĝis en 1932. En la Zagreba universitato li prelegis pri la franca literaturo. En 1991 li forlasis Jugoslavion kaj dum tri jaroj instruis la komparan literaturon en Sorbono, kie en 1994 li iĝis profesoro. De 1994 Matvejević loĝas en Italio, vojaĝas tra la mondo kaj prelegas en diversaj universitatoj. Predrag Matvejević estas aŭtoro de pluraj verkoj kaj ricevis multajn prestiĝajn premiojn. En Mediteranea breviero estas menciite, ke “Predrag Matvejević favoras Esperanton kaj ne kaŝas sian ĝojon, ke liaj verkoj aperas en la Zamenhofa lingvo. Li skribis la antaŭparolon por la ĉinlingva eldono de 7000 tagoj en Siberio, aperinta en 2004, okaze de la pekina Universala Kongreso”. Kiam mi eklegis Mediteranean brevieron, tradukitan en Esperanton de la konata kaj talenta tradukisto kaj esperantisto Tomasz Chmielik, mi estis ravita de la enhavo, de la alloga esprimmaniero kaj de la brila Esperanto-traduko. Komence mi iom miris, kia estas la libro: ĉu historia, geografia, filozofia aŭ ĝi enhavas vojaĝpriskribojn, sed legante plu, mi konstatis, ke ĝi estas poezia. Iuj legantoj certe ne konsentos kun mi, sed kiam ili tralegos la libron, ili konvinkiĝos, ke mi pravis. Predrag Matvejević poezie priskribas la fenomenon Mediteraneo. Por ni, loĝantoj de Suda Eŭropo, Mediteraneo estas nia domo, kaj la aŭtoro tre trafe emfazas: “La eksterordinareco de la situo, tuteco kaj fermiteco de la spaco impresas tiel, kvazaŭ Mediteraneo estas la mondo por si mem, kaj ankaŭ mondo-centro: la maro ĉirkaŭita de la firma tero, kaj la firma tero ĉirkaŭita de la maro”. En tiu neordinara poezia libro Matvejević emocie priskribas la homojn mediteraneajn, iliajn tradiciojn kaj kutimojn, vivmanieron, la havenojn, la insulojn, la duoninsulojn, la marajn fluojn… Pri la mediteraneaj homoj la aŭtoro rimarkis: “La praloĝantoj de la mediteranea spaco pli sentis sin ligitaj kun siaj urboj ol kun ŝtato aŭ nacio (tiel estis ĝis antaŭnelonge)”. La plej grava estas la rilato de la mediteraneanoj al la maro. Por iuj el ili la maro estas la vivo, aliaj timas la maron. Iuj konstruas domojn sur la bordo, aliaj pli malproksime de la maro. Tre interesaj estas la insuloj de Mediteraneo. Kiel vera poeto Matvejević emfazas: “Al la insuloj oni atribuas homajn trajtojn kaj agordojn: ili povas esti solecaj, pacemaj, soifantaj, nudaj, kalvaj, nekonataj, virgaj, sopirataj, malbenitaj, riĉaj kaj iafoje feliĉaj aŭ beataj”. Gravan rolon ludas la maraj ondoj. Ili havas multajn nomojn kaj en la diversaj golfoj ricevas aliajn nomojn. La aŭtoro direktas sian atenton al la maraj fluoj, en kiuj oni vidas migradojn de la maro. “La mediteraneaj fluoj ne estas fortaj, sed profundaj. Malofte ili kirliĝas, sed ili postlasas spurojn”. La libro enhavas tri ĉapitrojn: La breviero, Mapoj kaj Glosaro. Tre allogaj estas la meditoj pri la mapoj antikvaj. Iuj versioj de mapoj estis subordigitaj al la mondkoncepto de Eklezio. De Glosaro oni konstatas la profundajn lingvajn konojn de la aŭtoro pri diversaj lingvoj. Traduki tiun ĉi libron certe estis tre malfacila kaj pena laboro, tamen Tomasz Chmielik bonege plenumis la respondecan taskon. Estas bone, ke la tradukiston helpis seriozaj lingvaj konsultantoj kiel Spomenka Štimec, Elda Doerfler kaj Jean-Pierre Danvy. Mi, kiel esperantisto, leganto kaj mediteranea loĝanto tre forte rekomendas la libron al la Esperanto-legantoj, ĉar ĝi plivastigos iliajn konojn kaj riĉigos iliajn emociojn. Pere de tiu ĉi bonega libro ili konatiĝos kun talenta aŭtoro, kiu profunde esploris la fenomenon Mediteraneo. Julian Modest (Bulgario) La Ondo de Esperanto, 2014, №8–9 (238–239). |