Flue, simple, honeste

Maul, Stefan. El verva vivo ĵurnalista. — Antverpeno: FEL, 2005 — 271 paĝoj.

“…necesas probable certa karaktero kaj pluraj faktoroj…, tiel ke homo eble pro sia antaŭa sorto estas latenta esperantisto ĝis la momento, kiam la lingvo internacia kaptas lian atenton”.

Pri tia sorto rakontas Stefan Maul, ekde sia frua infanaĝo en Kroatio, tra evakuo kaj la dua mondmilito ĝis maturiĝo en Germanio. Ankaŭ pri sia mensa kaj spirita evoluo de knabo aspiranta al pastreco ĝis ĵurnalistiĝo, esperantisteco kaj ia ekumenismo li same interese rakontas. Tamen li avertas, ke ni ne konsideru lian libron kiel membiografion, li “nur plukis faktojn kaj spertojn”, kiuj ŝajnis al li gravaj por klarigi, kial li estas neŝancelebla adepto de l' ideo de Zamenhof. Ĉu li estas realisto aŭ idealisto, ni mem devas juĝi.

La libro estas dividita en 25 mallongajn “ĉapitrojn”, t.e. okazintaĵoj kaj spertoj apartaj, kvazaŭ saltoj, vice sintrenado, sur la vivovojo, kies celo evidentiĝas nur post dekoj da jaroj. Inter la diversaj saltoj kaj vojstrekoj li ĝenerale ne teksas kunigilojn, sed lasas la leganton mem taksi la signifon kaj sekvojn de ĉiu okazintaĵo kaj sperto. La lingvaĵo estas klara kaj senerara. Tio igas la legadon senpena, rapida kaj ĝuinda. Fine de la libro troveblas listoj de la libroj, monografioj kaj Esperanto-gazetoj redaktitaj de Stefan Maul, inter ili Monato, komencita kaj nun daŭrigata de li.

Raita Pyhälä (Finnlando)

La Ondo de Esperanto. 2006. №6 (140)


Recenzoj | Hejmo