En novembro la vivo en la franca havena urbo Concarneau okazas endome: Estas alta fluso, kaj ŝtormo el la sud-oriento kunbatas la barkojn en la haveno. La vento enŝoviĝas en la stratojn, kie iam vidiĝas paperpecoj rapidege flugantaj ternivele. Jen! Iu forlasas la kafejon. Deĵoranta doganisto observas, ke li estas gaja, necerta sur siaj gamboj kaj ke li kantetas. La viro volas fumi kaj komenciĝas komika lukto inter la ebriulo, lia mantelo kiun la vento volas forŝiri de li, kaj lia ĉapelo, kiu fuĝas laŭlonge de la trotuaro. Subite la fumanto ŝanceliĝas, kroĉas sin al la porda anso. Komika epizodo dum la nokto. Pasas unu minuto, du minutoj. Nova ekrigardo al la ebriulo, kiu ne moviĝas. Male, hundo, veninta de ie ajn, estas tie kaj ekflaras lin. Okazis atenco!
Kiu volas ataki homon, kiu estas, laŭ la atesto de siaj amikoj, la plej bona tipo sur la tero, krom tio, ke li terure timegas sian edzinon? Dum Maigret enketas kaj pridemandas la eminentulojn de la urbo, jam okazas alia strangaĵo. Doktoro Michoŭ, kiu apenaŭ malpremis la dentojn, kliniĝis por rigardi sian glason kontraŭ lumo. <…> Li proksimigis la glason al siaj naztruoj, trempis en ĝin unu fingron, kiun li tuŝetis per sia langofino. Kontrolinte la botelon, Maigret ekvidis du aŭ tri etajn blankajn grajnojn flosantajn sur la likvaĵo — striknino.
Ankoraŭ ne sufiĉas. Unu tagon poste malaperas loka ĵurnalisto. Lia aŭto estas retrovita sangoplena, ne malproksime de lia hejmo. Jam antaŭ tiu malkovro gazeto ricevis raporton pri la eventoj, tute taŭgan por semi panikon en Concarneau. Kaj paniko efike ekestas en la eta komunumo. Kaj kial la flava hundo ĉiam estas proksime al la sceno de ĉiu krimo?
Tiom da demandoj. Kaj kion faras Maigret? Li transdonas la esploron al juna nesperta inspektoro kaj pasigas la tempon en la kafejo kun la gastoj tie. La urbestro serioze malpaciencas kaj postulas, ke Maigret ĉasu la kulpanton pli aktive. Li povus almenaŭ aresti iun. Ŝajne Maigret nur observas… Sed li havis la certecon, ke la dramo nur komenciĝis. Por koni ties ŝnurojn, necesis ebligi al ĝi disvolvi sin laŭeble evitante damaĝojn.
Kompreneble, Maigret jam solvis la misteron, sed li bezonas tempon por pruvi ĝin. Kaj li faras tion per sia propra metodo. Precipe pri tiu afero, en kiu metodo estas havi neniun metodon. <…> Demando pri atmosfero … Demando pri kapoj. Kiam mi venis ĉi tien, mi tuj trovis kapon, kiu plaĉis al mi kaj mi ne plu lasis ĝin.
Tiu libro aperis en la jaro 1931. La titolo ludas kun la trivialaj samtempaj titoloj, kies legadon ni nun ne plu povas kaj volas elteni. Simenon konas homajn rilatojn, kaj pro tio La flava hundo pli ol 75 jarojn post ĝia unua apero ankoraŭ meritas nian atenton.
La traduko de Daniel Luez ŝajne (mi ne kontrolis) sekvas fidele la francan sintakson. Foje mi deziris iom pli liberan aliron al la teksto por altigi la fluecon de la legado. Kompreneble tio ne estas kritiko de la traduko, kiu ja bele respegulas la originalon. (la teksto en kursivo ĉi tie citas la tradukon.)
Notoj kaj klarigoj kompletigas tiun novan pliriĉigon de nia literaturo el Kaliningrado.
Mi devintus skribi tion ĉi antaŭ kelkaj monatoj, sed la cirkonstancoj malhelpis. Mi legis tiun libron por la unua fojo, kiam streĉo, por ne diri ĥaoso, regis mian laborsituacion. Kun la flava hundo mi povis senstreĉiĝi, kvazaŭ feriante en Concarneau, urbo, kiu ankaŭ havas sian belan flankon.
Cetere, oni ne povintus diri kial, la malstreĉo estis ĝenerala. Eble kaŭzis tion la vetero, kiu subite fariĝis bona. La ĉielo ŝajnis freŝe lavita. Ĝi estis blua, pale blua, sed vibra, en kiu trembrilis leĝeraj nubetoj. <…> Nu, sufiĉas unu sunradio por transformi Concarneau, ĉar tiam la muroj de la malnova urbo, malgaja sub la pluvo, alprenas ĝojan, brilegan blankan koloron…
Ankaŭ vi feriu tie.
Wolfgang Kirschstein (Danlando)
La Ondo de Esperanto. 2008. №6 (164)