“Vere aŭ fantazie?”

Moura, Fátima. Aidoso, ege trans la doloro / Tradukis el la portugala Givanildo Ramos Costa. – Rio-de-Ĵanejro: Spiritisma Eldona Asocio F. V. Lorenz, 2010. – 80 p.

aidoso

Mi pardonpetas pro pruntepreno, se ne diri “ŝteleto”, de la titolo de la recenzo de Valentin Melnikov pri Konvinka kamuflaĵo de Trevor Steele (siavice Valentin titolis ĝin laŭ rakontaro de Claude Piron). En sia recenzo Valentin trafe rimarkis ke: “Trevor detale priskribas la sperton kun brazilaj spiritistoj, mirindan resaniĝon… ne povas esti, ke li mensogas, sed li rakontas tute neeblajn aferojn. Mi estis perpleksa, ĝis… finlego de la libro”.

Ankaŭ mi finlegis. La libron Aidoso: ege trans la doloro, kiun eldonis brazilaj spiritistoj. Ĝia tradukinto menciis, ke li “esperantigis ĝin tre spiritismcele” kaj klarigis, ke en sia origina lingvo la libro estis verkita “per serena stilo, agrabla kaj sekura”. Mi volonte kredas lin, ja ankaŭ la lingvaĵo de l' traduko estas agrabla kaj fluga. En rezulto ni havas pli-malpli sukcesan reklam-libreton, en kiu la aŭtorino nur tuŝis, skize montris la temaron.

Ne, ne. Mi havas nenion kontraŭ reklamo kaj des pli spiritismo. Dum pli ol 30 jaroj mi ricevadas librojn, sonbendojn kaj laste lumdiskojn, kiujn produktas la spiritisma eldona asocio F. V. Lorenz. Min ege impresis la libro pri teruraj turmentoj de animoj post sinmortigo de iliaj (azen)portantoj. Jam post 60 paĝoj mi ekkredis, ke la aŭtoro ĉiusemajne frekventis la transan mondon por esplori kaj detale priskribi la senfinan turmentadon de ties loĝantoj. Inter kiuj sendube ĉeestis sinmortigintoj pro nekuraceblaj malsanoj.

Ĝin mi povas kompari nur kun verkoj de Erich Maria Remarque. La sama temo. La lando perdis militon. Terura manko de nutraĵo, hejtaĵo, kuraciloj. En malvarma kelo lante mortas juna knabino pro ftizo, tiam nekuracebla. Sed ŝi ne dronis en malespero, ĉar ŝi havis sufiĉe da geamikoj. Tio estas grava, tre grava. Pri tio skribas verkistoj, sciencistoj, filozofoj, sanktuloj. Nu, la temo eternas, la Granda Kosmo regule vomas la freŝan porcion da miasmoj en kiuj, ve, dronas junaj personoj. Ĉe renkontiĝo kun ĉiu nova gasto – pesto, lepro, sifiliso, kancero – kuracistoj senhelpas. La bonkora homaro, ve kaj ve, estas timema kaj plena da naŭzo al iaspecaj malsanuloj. Oni tutsimple lasas ilin vegeti. Feliĉe, ne mankas grandanimuloj, inter kiuj estas Fátima Moura, kiu per sia verko vokas al karitato, volas varbi ankoraŭ da grandanimuloj. Volas, sed ne scias. Neniu scias. Ankaŭ ne mi. Sed mi kuraĝas almenaŭ provi respondi la dorspaĝan demandon; “Kiel la nespiritistoj reagas al tiu fakto?” Nu, ja pli normale ol iam. Multe da klinikoj, societoj, kuraciloj iom bremsas la malsanon… Sed restas la problemo de amikoj. Ili devas ofte viziti malsanulon por mensogi al li. Multe mensogi. Arte, sincere, elokvente mensogi. Unu amiko devas neglekte svingi la manon, dirante “Ne tro laborigu la kapon – kalviĝos frue”, kaj plu paroli pri ĉio krom la malsano. La dua gurdas pri popola medicino kiu dum jarmiloj trovis tiom da receptoj, kiom sufiĉas kontraŭ ĉiu malsano kaj eĉ sano. La tria mentoras pri la superscienca nuntempa medicino kiu ne paŝas, sed galopas al malkovro de konvena kuracilo. La kvara, sesa ktp ĉerpas balaaĵon el interneto, aŭ elsuĉas el sia dikfingro. Ju pli bizaras pruvo, des pli ĝi utilas al malsanulo. La sola celo de tiu intestobruado estas ruinigo de kastelo, la mondpercepto de malsanulo. Por posta ioma, insista kaj sistema helpo en konstruado, kompilado de sia propra “kastelo”, eĉ se ĝi estos konstruata el sekaj fekaĵbuloj de lama kamelo.

Nur post tia doloriga, masoĥisma ago povas aperi espero. Pri io simila oni blekas eĉ en TV-kesto. Cetere, pli kaj pli bondezire. Mi, ĝisosta eklektikisto, iom plukis el vivo del eterna Spirito. Ankaŭ mi estas nekuracebla kuŝinvalido, sed mi pli rapide mortos pro rido, ruliĝante sur la planko, ol pro mia malsaneto, ĉar mi havas kompleton da amikoj, kiuj provas gargari mian cerbon. Je Dio, ili tentas min priskribi iliajn… sed tio estas tute alia temo.

Pardonu min pro la longeco kaj dankon pro via atento.

Viktor Sapoĵnikov

La Ondo de Esperanto, 2015, №8-9 (250-251).