Kristnaskaj kantoj, kvankam ili estas ŝatataj kaj ofte kantataj en multaj landoj, ne tiom ofte aperas en Esperanto. Oni povas nomi nur la diskon Kristnaska kordo (25 kantoj, 2003) de senakompana kantgrupo el Nederlando Akordo. Inter 14 kantoj en la nova disko de Anna Osmakowicz nur 2 koincidas kun tiuj en la disko de Akordo: “Paca nokt'” kaj “Blankan Kristnaskon” (ĉe Akordo ĝi nomiĝas “Kristnasko blanka”). Sed en ĉi disko estas alia traduko (eĉ esperantigita el alia lingvo) kaj la kantmaniero de Anna estas tute alia. Ŝi kantas sola kun elektromuzika akompano farita de Leszek Gryczka, kio ebligas al ŝi pli libere trakti ritmon de l' kantoj kaj variigi ties melodiojn.
La kantoj estas bele prezentitaj danke al ĉarma foto farita de Juliusz Multarzyński, kovrilpaĝo kaj grafika prilaboro de Adam Bolesta kaj preso de Vegart. Aparta agrabla surprizo por muzikantoj estas en tio, ke la teksta suplemento enhavas ankaŭ muziknotojn de preskaŭ ĉiuj kantoj (krom la lasta).
Perfektaj laŭ sia beleco melodioj de la prezentitaj kantoj, multaj el kiuj estis dum jardekoj kaj eĉ jarcentoj de sia estado en popolo pliharmoniigitaj, ne povas lasi aŭskultanton indiferenta. Bela voĉo de la kantistino plifortigas trankvilecon, harmoniecon kaj pacemon, kiujn portas la kantoj al homaj animoj.
La Kristnaskaj kantoj sekvas unu la alian ne en hazarda ordo, sed sinsekve laŭ enhavo (serĉado de loko por la naskiĝo, mem naskiĝo, informo pri naskiĝo, veno de la paŝtistoj kun donacoj, la unuaj agoj de Dio, komuna Kristnaska festo) kaj kontraste laŭ muziktipo. En iuj kantoj oni povas facile malkovri praĝenrojn de ĉi kanto. Ekzemple, “Al Paŝtistoj la anĝel'” similas mezepokan ĥoralon, kaj “Di' naskiĝas” — polan solenan dancon polonezo.
El 14 kantoj nur en 5 estas indikita aŭtoro, ĉiuj aliaj havas nur rimarkon, ke la kanto estis verkita en la XVIIIa aŭ XIXa jarcento. Plejparton de la kantoj tradukis en esperanton Wiesław Tomaszewski kaj kelkajn kantojn — Irena Łowińska. Esperanta teksto sonas bele. Bedaŭrinde mi ne povas kompari kun originalo, ĉar ne havas tekstojn en alia lingvo. En kelkaj lokoj oni povas renkonti nekoincidon de silabaj kaj muzikaj akcentoj (“Alrapidis Betleĥemon”). Tio povas okazi en antikva aŭ popola muziko. Eble simila strangaĵo estas en originalo, sed kiel tion kontroli? Estus bone, se oni aldonus al la disko dulingvan tekston.
Certe, granda laboro de diskproduktintoj ne povis resti sen mankoj. Tiuj ne forstrekas meritojn de la tuta disko, ĉar temas pri mistajpaĵoj sur la koverto kaj en la akompana broŝuro, i.a., pro iuj problemoj kun ĉapelitaj literoj.
Bone, ke estas muziknotoj kun literitaj akordoj, sed estus eĉ pli bone, se ili koincidus al reala kantado de Anna Osmakowicz. Tio okazas ne ĉiam. En kelkaj kantoj muzika enkonduko reale sonanta estas tute alia ne nur rilate al skribitaj muziknotoj mem, sed ankaŭ rilate al kvanto de taktoj en tiuj (“Alrapidis Betleĥemon”, “Paca nokt'”, “Dum nokt' silenta”, “Al la kripo”, “Di' naskiĝas”). Tiukaze pli bone estas, se muzika enkonduko, interstrofa muziko kaj postmuziko estas tute ne fiksita en muziknotoj, ĝuste tiel, kiel estas en kantoj “Mankis la loko”, “Al Paŝtistoj la anĝel'”, “Stel' arĝenta”, “Ni faru lumojn”. Ankaŭ tute strange estas, ke la unua kanto “Mankis la loko” voĉe sonas en minoro, sed estas skribita en maĵoro. Foje okazas, ke paŭzoj inter tekstaj linioj en muziknotoj forestas, kvankam en reala kantado ili ĉeestas en ĉiuj strofoj (“Mankis la loko”).
La kantistino klare prononcas ĉiujn vortojn, tamen aŭdeblas ofta peko de slavoj kaj litovoj: j inter i kaj posta vokalo.
Estas videble, ke la tekstoj kaj notoj de diversaj kantoj estas prenitaj el diversaj fontoj kaj oni eĉ ne provis sistemigi muziknotan kaj tekstan skribmanieron. Jen estas skribitaj notoj kun vostetoj (“Mankis la loko”), jen en similaj kondiĉoj — kun interlinioj (“Alrapidis Betleĥemon”). En la teksto iam nova tekstlinio koincidas kun komenco de nova frazo en muziko (“Alrapidis Betleĥemon”), sed iam tiu estas tute hazarda (“Marŝu vigle”). En iuj tekstoj tute nekompreneble estas uzita haltostreko (“Mankis la loko”, “Dum nokt' silenta”, “En Betleĥemo”, “Kiam la Kristnaskon”).
La kantmaniero de Anna Osmakowicz ne povas ne allogi aŭskultantojn per tute libera persona interpreto, ĉarma sed iam malproksima de la aldonita skribita muziknota teksto. Povas esti, ke ŝi pravas, ĉar originalo nuntempe jam ne aktualas. Do, aŭskultu kaj decidu mem!
Irina Mironova (Ruslando)
La Ondo de Esperanto. 2006. №12 (146)