Estas iusenca defio recenzi ĝin, ĉar temas pri interesa fenomeno: la aŭtoro tutkore volas ŝoki la legantojn, sed tiuj apenaŭ ŝokiĝas. Estas pli facile imagebla dumlega enuiĝo, ol ŝokiĝo de averaĝa leganto, kiu vivas en la moderna socio. Ĉar la aŭtoro apenaŭ volis enuigi legantojn, evidentas koncepta mistrafo. Aŭ, kio ŝajnas pli reala, simpla malfruo. Nun la mondo (kaj, kiel unu el la eroj, ties esperantlingva parto) pli efike skueblas per aliaj temoj: terorismo, netoleremo, financaj maĥinacioj, ekologio. Troa seksumado (cetere, eĉ malgeja!) nun ne estas tia ŝoka temo. Probable eĉ antaŭ jardeko estis alie, sed ne nun.
La aŭtoro kun aprezinda pedanteco priskribas la seksan vivon de junulo Rikardo, kiu ekde adoleskanteco havas nehaltigeblan amordeziron. Sentante ĝin, li konstante kontentigas ĝin. La romano, specife ties unua duono, estas malinteresa ne pro kvanto da priskribitaj amoraj aktoj, sed pro manko de ĉio cetera. Rikardo nur seksumas kaj nenio pli. Verŝajne estus naive postuli de Darik Otira priskribojn de ĉirkaŭa medio aŭ sentoj de la protagonisto tiel, kiel farus Vladimir Nabokov aŭ Iris Murdoch. Sed la aŭtoro de Vojaĝo al kuniĝo povus iom pli postuli de si. Kiam temas pri erotika romano, kaj Vojaĝo ja pretendas, oni atendas ne nur rakontojn pri la amorado. Ekzemple, s-ro Otira preskaŭ neglektas priskribojn de virina korpo, kio povus esti plej alloga parto de la romano — ja virinoj estas abundaj tie, do teorie estas amaso da beleco, kiu tute ne videblas entekste. Same pri eventoj, kiuj ne havas rektan rilaton al la seksaj aventuroj de Rikardo. Tio estas akceptebla, kiam temas pri negranda rakonto, sed ne pri tiom ampleksa romano.
Parolante pri Vojaĝo, oni trovas, ke ja estas historio (temo), sed mankas prozo. Ĉio en la teksto estas ligita kun la temo. Bona romano devas gvidi leganton en sian mondon — en la mondon, kiun konstruas la aŭtoro en ĉiu sia teksto (refoje: des pli, kiam temas pri tiom granda verko). Sed kiam la tuta teksto laboras nur por la temo, prozo ne aperas, mondo ne naskiĝas. Kion ni scias pri la vivoj de plejpartego de liaj partnerinoj? Kiuj eventoj okazas en Britio kaj Germanio, la loĝlandoj de Rikardo? Kion la protagonistoj sonĝas, ĉu ili malsanas, kio estas iliaj revoj, intencoj? Ni ne scias, sed sciunte ion, ni pli komplekse vidus la tutan bildon. Absoluta malkompleteco de la romano estas ĝia baza malavantaĝo.
Alia misflanko de la romano estas ties finalo. En la dua duono Rikardo troviĝas en konstanta rilato kun junulino, kio malebligas oftajn kokrojn, sed “kompense” li envolviĝas en pornografian industrion (interalie, ĉi tiu parto de la teksto, kiu povintus esti ankaŭ interesega, fariĝas rezulte eĉ teda pro ripetiĝo de samaj agoj). Ĉi tiu historio, kiu pro evidentaj konsideroj ne povus finiĝi bone, kondukas Rikardon unue al ŝanĝo de loĝloko, kaj poste al ruinigo de lia privata vivo. La ĉapitroj 78 kaj 79 (el 80) de Vojaĝo estas ties pinto. Tie preskaŭ mankas eventoj (kaj, feliĉe, enestas nur unu seksumo), sed estas ege interese legi pri suferoj kaj moralaj turmentiĝoj de Rikardo, kiujn kaŭzis nur lia miskonduto. La aŭtoro finfine detaligis sentojn de sia protagonisto. Sed bedaŭrinde la aŭtoraj penoj ne sufiĉis por la finalo. Verŝajne li (aŭ “ili”, se temas pri grupo de aŭtoroj — laŭ kelkaj supozoj tio estas reala) estis jam tro laca de verkado kaj preferis voki “dion el maŝino”. Ene de tri paĝoj la situacio, ĝis tiam absolute senespera, mirinde stabiliĝis. Tio lasas postguston de literatura amatoreco, kio estas des pli domaĝa, ĉar la mallertegan finalon antaŭas menciitaj preskaŭ majstraj ĉapitroj.
Preskaŭ tra la tuta romano iras movada linio. Rikardo posedas Esperanton, vizitas renkontiĝojn (IS, IJK, IJS) kaj eĉ kunfondas klubon en unu el siaj loĝlokoj. Certe, tio estas senpere ligita kun amoraj aventuroj, sed ĉi-aspekte la aŭtoro estas eĉ laŭdinda. Estas vaste konata, sed malofte agnoskata fakto de fojfoja malĉasto, kiu regas en Esperanto-kongresoj kaj seminarioj. S-ro Otira priskribis ĝin sufiĉe detale. Plia pluso de la libro estas kurioza teoria studeto pri pornografio en la 50a ĉapitro.
Oni povus ankaŭ analizi la lingvaĵon de Vojaĝo al kuniĝo, esplori ĝian strukturon, fari kelkajn konjektojn pri la vera nomo de la aŭtoro, sed ĉi-kuntekste tio estas plene malnecesa. Provo prezenti krudan koitadon esperantlingva artobjekto rezultis ne tre sukcesa.
Grigorij Arosev (Ruslando)
La Ondo de Esperanto. 2011. №4–5 (198–199)