Versoj perversaj al sterka verko

La Pafklik. Fek al Esperanto: K-Disko. — Donneville: Vinilkosmo, 2009.

La Pafklik. Fek' al Esperanto
Ĉi-foja recenzo kruelos beste…
Mi repon ne ŝatas, diru honeste.
Laŭ mi, sin okupi pri stulto hiphopa
maldignas por klera junul' eŭropa.
Prefere afrika maŝin' muskola
strebu domini en tiu skolo,
ol aŭdi la francojn per slang' bandita
fanfaroni pri aŭdac' kaj heroeco mita.
Do, pagas nun — ‘stas mia kulpo,
ke agresivas la karno pulpa,
ke grumblas voĉ' juna, preskaŭ ina,
ja tiu arest' en la jar' dumilkvina
kaj sekve longdaŭra enu' prizona
okazis pro prova dozo Klingona,
kiun mi ŝanĝis je ekvivalento mona
(konspire, kiel sovetia spiono)
al ĉi naivaj adoleskoj kun rozaj lipoj bubeskaj.
Mi tiam sukcese komercis Volapukon en nigra getto
kaj ruze tentis junularon al debuta danĝera injekto.
Se virgan vejnon pikis aidosa dorno,
do pipro subventron fikis en etoso porna.
Mi ĉiam aprezis forte drogi
kaj lertis diletantojn delogi —
bezonis gesklavojn por ĉio pretajn,
ja distribuon atribuas narkoreto.
Do, tiuj ŝatantoj de bum bum kanabumo,
Tokiponon pogrande vendis kaj gajnis solidan monsumon,
subite ekrealis koŝmaro malica —
iĝis viktimoj de plana provoko polica.
En malliberejo plej naturis geja stilo —
ĝuste de tiam Platano kun Katakana ekrevis pri pafiloj.
Kaj verdan lingvon ili ne plu fumas —
blasfemas, se Esperanta cigaredo eklumas.

Ŝajne mi pruvis, ke ĉi-tipa ri(t)mumo facilas —
decidu mem: kiom sensencas, kiom utilas,
des pli ne mankas fama prononco terura,
nur francajn orelojn ial neniel tortura.
Aldonu la sakrojn amasajn, probable en vian adreson —
ĉu sufiĉas kaŭzoj por perdi la intereson?!
Tamen tempas demeti prokuroran mantelon —
surfeki l' albumon ne havas mi celon.

Malgraŭ la harmonio malfilharmonia,
Pafklika destin' — por vasta aŭditorio:
eblas danci, amuze fingrojn pozi,
kun junino sursofe brakume ripozi.
L'uloj viglas, ion modan rakontas —
furze tiklas, neniun hontas.
Sonpaletro abundas, akuratas bruoj/drumoj/notoj —
eĉ Mazi ne gratas kaj Putina anekdoto pri malseka pispoto.
Gratule por (mem)ironio restis libera loko —
ne nura Tian'An'Men-ajn klaŭnojn el ViTubo primoko.

Ĝenerale, oni kakis aktuale, do normale (ne male) —
subtenu produkton del' disk' populara per leda monuj' malavara.

Glebo Malcev (Litovio)

La Ondo de Esperanto. 2009. №5-6 (175-176)


Recenzoj | Hejmo