Ekde la 1a de majo 2004 estas 20 “oficialaj lingvoj kaj laboraj lingvoj de la Komunumaj institucioj” (Regularo n-ro 1, 1958). La Regularo difinanta la lingvojn uzendajn de la Eŭropa Ekonomia Komunumo estis la unua regularo, la plej unua dokumento “deviga kiel tuto kaj rekte aplikenda en ĉiuj membroŝtatoj”, en normala lingvaĵo la plej unua “EU-leĝo”. Ĝi baziĝas sur artikolo 290 (origine 217) laŭ kiu “la aranĝojn pri la lingvoj […] fiksas la Konsilio aganta unuanime”.
La regularo restas enhave tute senŝanĝa ĝis nun. La nuraj ŝanĝoj estas la aldono de pliaj lingvoj de la originalaj 4 de la 6-ŝtata organizaĵo al la nunaj 20 de la 25-ŝtata (2 en 1973, 1 en 1981, 2 en 1986, 2 1995, 9 2004, kaj ankoraŭ en 2007 estos aldono de la irlanda).
La esperanta traduko de Regularo n-ro 1 aperas sur paĝo 122 de Ĉu nur-angla Eŭropo? de Robert Phillipson. Tial, tiupaĝe, jam post la mezo de la libro, mi komencas la recenzon. Por mi, kiel esperantista aktivulo kun aparta intereso al la juraj aspektoj de la lingvoreĝimo, la 8 artikoloj de Regularo n-ro 1 havas apartan valoron kiel jura bazo por sistemo, tiom ofte kritikata. Regularo n-ro 1 devus esti deviga ero de la baza kleriĝo por ĉiuj agantoj en la lingvopolitika EU-tereno. Konante ĝin kaj la realon, bazitan sur tiu regularo, sed ankaŭ maskitan de la sama, ni havas ŝancon influi.
La multaspekta libro de Phillipson ne estas jura trarigardo, sed kleriga verko por ĝenerala interesita publiko verkita de kompetenta lingvisto. Ĝi estas popularigo de konoj akiritaj dum multaj jaroj de honesta engaĝiĝo por kompreni dinamikojn de la lingvopovaj rilatoj. La anglalingva libro vekis vastan atenton ankaŭ en mia lando. Tamen tradukita ĝi estas nur al unu lingvo, al esperanto. La traduko de István Ertl estas fidela kaj flua. Ĝi helpas nin esprimi nin, nialingve, pri la lingvopolitikaj temoj tiom karaj al ni.
Ĉu nur-angla Eŭropo? priskribas la 11-lingvan 15-ŝtatan Eŭropan Union, sed ĝi ne estas malnova. Ne nur la jura bazo restas la sama, ankaŭ la problemoj. Aliflanke, pro la ĉiam pli forta anglalingviĝo, ankaŭ la politika atento al la lingvaj problemoj kreskas. Por la kresko de la prestiĝo de esperanto la verko estas mejloŝtona pro la senantaŭjuĝa atento al la lingvo.
Notinde estas ke ankaŭ la citoj dorskovrile estas la samaj kiel en la originalo. Inter Neil Kinnock, tiama vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono, Joseph Lo Bianco, direktoro de nacia lingvo-instituto, ĝi citas la tiaman ĝeneralan sekretarion de Eŭropa Esperanto-Unio, Dafydd ap Fergus: “Nepra legaĵo, se ni preventu lingvan katastrofon en Eŭropo rapide anglalingviĝanta”. En la antaŭparolo, kies la du unuajn alineojn Phillipson verkis speciale por la esperanta eldono, pluraj esperantistoj estas dankitaj pro siaj sciigoj pri la evoluoj en la eŭropa lingva politiko.
Anna Ritamäki (Finnlando)
La Ondo de Esperanto. 2006. №8–9 (142–143)