Eble teksto ne gravas….

Piĉismo. Discografia 1993–1997: Subita merdo, Buĥtismo, P.P.P. — Sankt-Peterburg: ШSS; Minsk: No Manipulation, s.d.

Piĉismo. La kasedo kun tiel provoka vorto havas same neordinarajn kaj originalajn enhavon kaj kovrilon. Sciante, ke la muzikaĵoj apartenas al “punka kulturo” apenaŭ konata precipe inter la esperantistaro, mi antaŭvidis fuŝe kompilitan muzikan aŭ malmuzikan bruaĉon kaj supraĵe faritan kovrilon kun nekompreneblaj signoj.

Tamen ne tiel!

La kovrilo de la kasedo min agrable plezurigis. Sur eta paperfolio mi trovis kaj diligente skribitajn tekstojn de ĉiuj kanzonoj, kaj detalan liston de la muzikistoj kun ties roloj, kaj originalajn ilustraĵojn, kelkaj el kiuj estis amuzaj, kelkaj — misteraj kiel pentraĵoj de I.Bosch. Tie estas ankaŭ portreto de la fama Karolo Piĉ, kies familia nomo tiel koincidas kun la albuma titolo. Mi sincere ridis, spektante la seriozegan barbulon sur motorciklo kun kandelo anstataŭ lanterno. Tiu virego plene taŭgas por ilustri la neforgeseblan —

Mi estas rusa hom'
Kun barb' arbusta…
Do la punkoj laŭ la indikoj atente rilatas al la aŭtoraj rajtoj kaj zorgas pri eventuala aŭskultanto, kiu legu la tekstojn, se la vortoj ne estas klare distingeblaj post unuafoja aŭskultado. Tio estas pardonebla, kiam la muziko estas viva, dum koncerta aŭ studia plenumado kun realaj tamburaro, perkutinstrumentoj, tradicia triopo da elektronikaj gitaroj, sed tute ne ties ekvivalento muzikkomputila kastrita. Ne mankas ankaŭ la misbilanco de la amplifikiloj kaj karakteriza fajfado de la aparataro.

Due — la eldonantoj zorge gardas la historion de la punka esperantista kulturo. Malgraŭ eta spaco estas diligente klarigite: kie, kiam, kun kies helpo estis registritaj la koncerteroj. Tio estas bona instrua ekzemplo — kiel necesas aranĝi ornamaĵojn de muzikaj albumoj, kio mankas, ekzemple, ĉe nialandaj Oraj Kantoj. Ja muzika albumo, krom specimeno de kulturo estas parto de historio. Kaj al historio endas rilati zorge.

Trie — estas interese, ke kelkaj kantoj estas verkitaj en planlingvoj Ido, Volapük, Intal. Tio montras ke la centra esperantista punko, Glebo Malcev, konas abocon de interlingvistiko. Interlingvistiko kaj punkoj-esperantistoj — jen grimaco de la moderna Esperanto-movado.

Du partoj de la albumo nomiĝas A: Subita merdo (tiu titolo komentojn ne bezonas), kaj B: Buĥtismo — ne libera traduko de rusa buĥtenije, sed plia prunto el la heredaĵo de la Litomiŝla Majstro.

Mi ne aŭdacus profunde analizi el la muzika vidpunkto la programerojn en la parto B. Mi opinias, ke tiujn sonojn akompanas iuj ritaj agoj, kiujn necesas spekti por pli bone kompreni aŭ pli sincere priridi. Fragmentoj de tiu sonaro parte similas al solista muzikartefiko per tamburaparataro, parte al provludo de basgitaro, kaj plejparte al tiel nomata “etna ĵazo”, (alinome: “ekologia ĵazo”) abunde spicita per fiziologiaj sonoj — jelpoj, ronkoj, furzoj k.s. Ĉio ĉi estas prezentita kun fajra eksploda energio, premo, forto, fluo — kio en la ruslanda ĉirkaŭrokmuzika medio nomiĝas per la angla vorto “drive”. La tekstojn oni prefere ne citu; sufiĉas diri, ke la vorto “merdo” estas eble la plej ofta, sed ne la plej drasta en la tekstaro.

En la parto A estas bona rokenrola muziko — ne fajna, ne virtuoza, sed viva, sincera kaj energia. Ĝi estas iom simpla, sed bona eĉ nur pro tio, ke estas plene kontraŭa ĝenro ol tio per kio nin nutras televido kaj radio. Glebo Malcev kaj lia grupo per siaj muzikaj ekzercoj kaj eksperimentoj estas multe pli sincera ol mielozaj teleproduktaĵoj de la ruslanda “Stelfabriko” — ekzemple, kvazaŭrokmuzika grupo Korni, Glukoza, Fabriko kaj aliaj belinoj de ambaŭ seksoj kies plej alta muzika kapablo estas kapablo montri sin laŭeble nuda.

Per siaj kruelaj kaj frenezaj ritmoj Malcev kun la bando kvazaŭ prikraĉas tiun amasan muzikkulturon. La ritmo kaj akompano ŝajnas tradiciaj por la punka roko. La gvidan linion donas ritma (akompana) elektronika gitaro, uzata ankaŭ sen elektronikaj efektoj (pura ritmo), same kiel laboranta en preskaŭ simila stilo legenda sovetia grupo DK (Esposito Fil, Junulara klubo 1983), ankaŭ kun efekto de siblo (fuzz). La lasta ŝajnas esti pli tradicia por similstilaj grupoj (Putti, GrOB, Pauk). La kanto Anarkio en UK ritme kaj melodie estas absolute simila al tiu de Avo Reagan de Putti (1983). Sed muzikaĵoj de Malcev ne estas malpli primitivaj ol tiuj de Putti kaj GrOB de antaŭ 20 jaroj. Parte pro tre lerta tamburaro, parte pro efekto de “krio de birdoj” farata de la gitaro solanta. Tiun gitaran efekton unue mi sukcesis aŭdi en la muziko de Tuĥmanov en Laŭ ondo de mia memoro (Moskvo: Melodija, 1976) (“Mi malrapide venas vian kabineton”). Sed en muzikaĵoj de la albumo tiaj gitaraj “segoflugoj” aperigas sovaĝan kaj malican nuancon.

Mi ricevis impreson, ke la grupo penas samtempe timigi la aŭskultanton, kaj ridigi ĝin. Salutan tradician ekkrion “hoj!” mi ĉiam akceptis nur kun rideto, ĉar ĝi asociiĝas kun simile sonanta rusa vorto. Ankaŭ la kruela ridego kaj fiziologiaj sonoj elvokas nur ridon sinceran kaj senkoleran. Aŭskultinte la albumon, mi kvazaŭ trafis en provludadon de lerneja ensemblo de la jaroj 1970aj — same ne tre virtuoza muziko, same spicaj ŝercetoj, same fiziologiaj ridigaj sonoj. (Mi esperas pri subteno kaj komprenemo de la Onda redaktoro, kiu antaŭ tridek jaroj provis petoli kun basgitaro en simila grupeto.)

Mia novosibirska esperantista amiko rakontis, kiel li ĉi-jare aĉetis K-diskojn en butiko. Kiam li petis montri diskojn de Putti, tre ŝatata en Siberio, li subite aŭdis raŭkan bason de malantaŭe:

— Ulo, ĉu ci intencas aĉeti tiun merdon?

Mia amiko turnis sin al la voĉo kaj ekvidis ke lin alparolis Pozdnjakov mem — la gvidanto de la grupo. Ĉi tiu epizodo montras la esencon de la punka movado kaj de ties rilato al sia propra kreado.

Sed la “fiziologia ĵazo” ekzistas, kaj do estas kaŭzoj por tio, kaj do estas personoj kiuj ridetos kompreneme aŭskultinte histrionan bason, kiu voĉas Esperante: “Korespondi dezirasss!!!”

Aleksej Birjulin (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2004. №8–9 (118–119)


Recenzoj | Hejmo