Ja sufiĉe multaj homoj firme kredas, ke l' aŭtoro del' sube recenzataj “Sezonoj” mokturmentas l' aŭskultantaron. La bando Piĉismo ritme kaj onanisme knedas, ke vodko kaj mariĥuano antaŭ la koncerto enkadre del' Universala Kongreso en Vilno multe pli e-fikas por punk-roka haleluja, ol provludoj.
Ĝuste tiam renkontiĝis du koloroj: Verda Bardo kun Blua Birdo kaj Barba Bleko en blanka T-ĉemizo kun Vinni La Puo eksuĉe la Nigrajn Kolbasojn.
Do, operacie mobilizinte por l'akompano la plej cinikajn kanajlojn de Litovio — la porno/sang-grinculojn Disforija el provinca Jonavo — certe prognozeblis, ke por la civilizsolidaj gesinjoroj kun verdsteloj surpuge nia degenera bruaĉo ŝajnos nekomprenebla kaj malestetika, sed la panikpublika amasfuĝo komenciĝis tuj ekde mia premiera sovaĝraŭko: “A-nark-iiiooo En UUUUUUU-KOOOOOOO!!!” kaj post nur kelkaj minutoj el l' plen-plena halo restis apenaŭ du dekoj da feliĉe skuiĝantaj kripluloj, almenaŭ duono el kiuj estis niaj geamikoj el l' loka subgrunda sceno, por spekti mian infersatanadon, masturbante l' violentan violonon, ĉiuminute montrante terurajn muzelojn al Slavka por li ne plu polku aŭ drumu ĝin dekoble pli rapide, sed de kie mi konu pri l'akademiavangarda komploto kun Arma, seriozmiene vanpenanta manpremi samtempe maksimuman klavarkvanton del' arkaika sintezilo Venta kun periodaj ebriprovoj kunbleki en la silentan mikrofonon, dum Iggy monstrbasis, temp-al-tempe ventrgruntante esperantajn blasfemojn, surfone del' disharmonie dishakita duonhora puzlo el La Espero del' Ensemblo de Kanto kaj Danco de Varsovia Politekniko.
Jam forirante kun gitaroj al l'aŭto, min kaptis unu el raraj survivintaj ĝisfine esperantistoj kun infaneska ĉielrigardo. Donacinte la vulgarrozan kesteton li modeste permesis idiotremiksi.
Reveninte post la kongreso hejmen, profunde alkohola pro tagnokta kompanio del' ĉefredaktoro de LOdE, mi scivole esploris la minimalistan kovrilon Dancmuziko de Miĥail Povorin kun la ĉarma aŭtografo:
Diboĉa bubaĉ',
Mia samidean',
Ni faras aferon komunan!
“Aha!” — komprene konkludis mi, ŝovis la kreaĵon del' novakirita spiritfrato en komputilon kaj ekridspasmis ĝishike, ja Asorti ne plu plej stultas en Esperantujo. Imagu E-folkloran Zimbabve (para-ram), diligente komponitan kiel Rasputin de Boney M per antaŭinunda trakilo; 5 el 13 ĉipaj elektronikaĵoj instrumentas, taŭge kaj por infanĝardena matenfesto, kaj por sintezĝojo de psikedeldiskoteko, kaj por ukrajnstepa vilaĝklubejo.
En la du sekvaj jam profesie registritaj kaj kopiitaj KDR-oj (kial ne fari normalajn kompakt-diskojn?? Temas ne pri prestiĝo… Čiurlionis-on oni demandis: “kial vi paŝtelas, ja post kelkaj jaroj detruiĝos?!”, sed li per palperboj klak-klak) ege amuzas, kiel varie sonas la samaj kantoj en asketa gitara aranĝo.
Eks-sovetia Esperanto-barda tradicio ne havas oran mezon: aŭ la nubdioj Soroka kaj Amzejev, aŭ centoj da banaltendaraj lignofajrukuleluloj, interesaj nur por kulturologiaj monografioj pri primitivaj kanzonformoj kaj junaj krokodilinoj revantaj edziniĝi aŭ almenaŭ perdi himenon en malseka tendo. Totala perfektismo kaj detalamo de Povorin strebis kilotunojn da mentala energio (fakte la tutan movadan vivon) al fingrumo de 40 komplikaj melodioj kaj lekredaktado de senriproĉaj versoj okulfrape pli nivelaj ol poezio de Igorj Beljakovskij, Georgo Deŝkin, Klara Ilutoviĉ, Grigorij Arosev, Nina Cvileneva k.a. feliĉuloj dekoritaj far lia akvarela tenoro (sed la pseŭdorimon “vendej'-trezorej'” en propra Florvendistino li tamen ne rimarkis), do anigis al kategorio de genioj kaj Nataŝa Gerlaĥ legitimis la panteonan novicon per la sirena komplezo.
Konfuzas nur impeto krei la muzikon por Du Koloroj de Dmitro Pavliĉko, dum popularegas la klasikaĵo de Oleksandr Bilaŝ, sed ankaŭ helpas deĉifri la metamorfozon del' Arlekeno al la vojo de blanka klaŭno, sed oftaj laŭstatutaj bastonbatoj nigrigis la animon kaj malica rideto kaŝatas sub teneraj strofoj de Ikarĉjo.
Fine necesas klarigi la bazan demandon: kiu do primokas?! Tiuj bluaj okuloj de infano ne povas mensogi…
Glebo Malcev (Litovio)
La Ondo de Esperanto. 2007. №4 (150)