Estas stulte recenzi la libron kiu havas la sesan eldonon, kiun verkis Edmond Privat, kiu traktas pri la vivo de Zamenhof, kaj pri kiu preskaŭ ĉiuj diris ĉion, aŭ preskaŭ ĉion. Restas al mi do recenzi kelkajn paĝojn de la enkonduko de Ulrich Lins, kiu montras historion de la antaŭaj eldonoj kaj kiu prizorgis la notojn, precipe de la teknika vidpunkto, t.e. kion, kie oni povas trovi en la tiel nomataj fontoj kaj aldonas plenan (plejverŝajne) esperantlingvan bibliografion pri Zamenhof.
Mi ne apartenas al recenzistoj, kiuj serĉas tajperarojn, do mi lasas ĉi tiun entreprenon al aliaj, aldonante, ke efektive la libro bele aspektas kaj estas sendube zorgeme eldonita kun la fotoj, kion ne ĝuis certaj antaŭaj eldonoj.
La enkonduko mem ne enhavas ion speciale novan. Du problemetoj altiris mian atenton. Sur la paĝo 7 frazo: “Kiam aperis la libro, Pollando jam liberiĝis de la rusa superrego kaj denove estis sendependa ŝtato”. Sed Pollando liberiĝis de tri imperioj: Ruslanda, Aŭstra kaj Prusa. Tio ne estas sensignifa detalo de la moderna historio. Ja la tri imperioj havis absolute kontraŭajn interesojn, kion ja konfirmis la unua mondmilito. Mi ne scias, ĉu Ulrich Lins forgesis, ne sciis ktp. Efektive tio estas granda fuŝo de la enkonduko.
Prave substrekas Lins, ke Zamenhof havis nenion komunan kun la mesianismo de Adam Mickiewicz, kiun supozis Privat (pĝ. 8). Fine, tre grava estas memorigi, kion atestas Waringhien kaj konfirmas Lins, ke Privat estas la unua, kiu kuraĝis diri laŭte pri la judeco de Zamenhof, do pri la vero kaŝita (foje) je la demando de Zamenhof mem je ĝojo de multaj esperantistoj, ĉefe antisemitaj, kiuj ne mankis ĉie, eĉ inter la varsoviaj esperantistoj, kolegoj de Zamenhof. Pro kio, ni scias: inter alie pogromoj en la Ruslanda Imperio, la afero Dreyfus en Francio ktp.
La notoj estas zorge faritaj, kaj tuj oni rimarkas, ke la krestomatio de soci-religiaj verkoj de Zamenhof, Mi estas homo, editorita kaj eldonita en 2006 de Aleksander Korĵenkov, konata kiel MEH, konfirmas sian firman pozicion por zamenhofologio.
Kaj tamen io ĝenas min lige kun la recenzo de la verko de Privat. Unue, ke ĝi iel ŝajnigas, ke UEA ne forgesis pri Zamenhof okaze de la proksimiĝanta 150a naskiĝtago de Zamenhof (2009), ĉar ja la enkonduko de Lins en la unua frazo preskaŭ enigme komenciĝas per la memorigo de la centa datreveno de la naskiĝo de Zamenhof. La dua frazo de la enkonduko estas: “Kompreneble, Universala Esperanto-Asocio (UEA) dece festis la okazon”. Post ĉi tiuj liturgiaj vortoj omaĝe al UEA (preskaŭ oni povas kredi ke UEA kreis Dion) sekvas tio, kion mi recenzis.
Diable, pasas 150 jaroj de la naskiĝo de Zamenhof kaj UEA ĝis nun ne strebas mendi ion de zamenhofologoj aŭ almenaŭ anonci konkurson pri la verko pri Zamenhof ne por esperantistoj, sed por la vasta legantaro en pluraj lingvoj, kie oni povus montri kiu estis Zamenhof, kion li faris kaj kion pensis, sur kiu socia, politika kaj internacia grundoj. Tiu enigmo ne donas al mi la pacon. Simple oni ne ŝajnigu, ke oni ion festas!
Mi anoncas konkurson: Per kiu verko UEA festos la 200an naskiĝtagon de Zamenhof? La ĝustaj respondontoj turnu sin al UEA: kiel premion ili ricevos la libron de Edmond Privat Vivo de Zamenhof, eble kun alia aŭtoro de la enkonduko.
Walter Żelazny (Pollando)
La Ondo de Esperanto. 2007. №12 (158)