Edmond Privat, apartenas ne nur al elstaraj esperantistoj, sed ankaŭ al multflanke aktivaj kaj talentaj eminentuloj de Svislando; siatempe li estis konata kaj respektata ankaŭ internacie. Interalie, li estis atestanto de la ekesto kaj de la laboroj de Ligo de Nacioj, kie li prezentis kaj defendis Esperanton. Lia libro Interpopola konduto, aperinta en 1935 kiel Esperanta versio de la franclingva Le choc de patriotismes, estas grandparte la frukto de la observoj kaj rimarkoj, faritaj dum la aktivado ĉe la Ligo.
La libro prezentas la provon analizi la genezon de la malamo, perforto kaj milito inter la nacioj. La aŭtoro mencias kaj priparolas diversajn erarojn kaj misuzojn de patriotismo, naciismo kaj mesiismo. Superrigardon pri la temaro de la libro eble povas prezenti la listo de la ĉapitroj:
Animo nacia, La gento, Nacia vanteco, Nacia vero, Homoj kaj ŝtato, Homaj oferoj, Ŝtato kontraŭ ŝtato, Eklezio kaj ŝtato, Interna memkontrolo, Klasa konscio, Milito kaj revolucio, Popola konduto en Hindujo, Ne-perforto en Polujo, Mesianismoj, Ŝtatoj en societo, Kontrolo kaj protekto, Akiritaj kutimoj, Novaj mistikoj.
Strukture la libro pli similas al personaj notoj, ol al bone strukturita esploro. Enhave ĝi ne plenas je revelaciaj malkovroj — Privat plejparte parolas pri ĝene ĝeneralaj banalaĵoj, kiel pri manko de iu universala justeco inter la ŝtatoj, pri la duobla moralo de la ŝtat-regantoj ktp. Ĉefe do temas pri la sistemigo de la plej kutimaj misoj kaj hipokritaĵoj, dominantaj en la internaciaj rilatoj. Tamen, ne maloftas en la libro pli konkretaj pecoj — Privat ne avaras la historiajn ekzemplojn kaj instruojn, kiuj tuj plivigligas la iom tro teorian enhavon de la libro.
Koncerne la solvojn de la problemoj, ĝenerale Privat konfesas kaj subtenas la neperfortemon de Ghandi, la Zamenhofajn internaciismon kaj neŭtralecon, la mondan federaciismon. Klaras tamen, ke tiuj ideoj restas, bedaŭrinde, pure abstrakta rezonado. Malgraŭ tio, ke la aŭtoro multfoje konfirmas sian starpunkton per multaj historiaj ekzemploj, la ĝenerala tono de la libro estas pli morna, ol optimismiga. Tamen, malgraŭ la morneco (kiu estas fakte la sekvo de la problema situacio), la libro estas tre pensiga, kaj multflanke eĉ informa koncerne multajn ne tre vaste konatajn historiajn faktojn. La ĉapitro pri neperfortemo en Hindio legeblas preskaŭ kiel pasiiga romaneto.
La libro estas bele eldonita, tamen kelkaj tajperaroj enestas. Kiel manko mencieblas la foresto de almenaŭ mallongaj biografiaj informoj pri la menciataj personoj. Svarmo de nomoj, eble bone konataj al Privat kaj/aŭ al liaj samtempuloj, preskaŭ ĉiupaĝe devigas uzi iun enciklopedion. Ankaŭ la stilaj apartaĵoj de Privat kaj entute lia iom malnoviĝinta lingvaĵo ne ĉiam helpas facilan legadon: temas unuavice pri la sufiĉe libera vort-ordo kaj pri la ege ofta meto de la epiteto post la priskribatan vorton — la trajto ĝenerale karakteriza por Privat, sed ege teda ĉe konstanta uzo.
Malgraŭ tio, ke la libro nek stile, nek enhave povas esti elĉerpa monografio pri la temo, ĝi estas bona kaj pensiga legaĵo por ĉiu, kiun interesas la historio kaj la estonteco de la internaciaj rilatoj.
Pavel Moĵajev (Ukrainio)
La Ondo de Esperanto. 2007. №8–9 (154–155)