Utila bibliografio

Haupenthal, Reinhard. Gaston Waringhien (1901–1991). Bibliographie seiner Veröffentlichungen = Bibliografio de liaj publikigaĵoj. — Bad Bellingen: Edition Iltis, 2009. — 60 p. — (Schriften zur Esperantologie und Interlinguistik; Heft 14).

La nuna verko eniras la vicon da personaj bibliografioj, kiujn skrupule kaj profesiece pretigis Reinhard Haupenthal. Al Albault, Burkhardt, Diego, Régulo kaj Vatré aldoniĝis unu el la plej gravaj kaj multflankaj esperantologoj kaj interlingvistoj — Gaston Waringhien.

La libro esence kunigas la du bibliografiojn: el la fest-libro Li kaj ni (1985) kaj ties suplemento en Iltis-Forumo (1991:3). Ĉefaj verkoj de Waringhien estas listigitaj ankaŭ en Gaston Waringhien, heroldo de la internacia lingvo de André Cherpillod, kiu priskribas diversajn facetojn de la granda franco, kiel gramatikisto, beletristo, tradukisto, leksikologo ktp, escepte de recenzanto. Sed ni revenu al la kompilaĵo de Haupenthal.

Haupenthal notas la bibliografiajn datenojn de libroj kaj revukontribuoj de Waringhien inter 1921 kaj 2005 (laste temas pri La Nova Plena Ilustrita Vortaro). Estas registritaj 639 eroj el la plumo de Waringhien. En la verko estas aplikata kronologia principo. La sinsekvo de la eroj: 1. monografioj propraj aŭ kunaŭtoraj; 2. kontribuoj al monografioj (pluraŭtoraj verkoj, antaŭparoloj ktp.); 3. kontribuoj al revuoj (laŭ la alfabeta ordo de la revuoj). Cetere, en 23 revuoj estas trovitaj la kontribuoj de Waringhien. Troviĝas referencoj al postaj eldonoj aŭ reapero de artikoloj en libro. Ĝuste ĉi tie mi trovis eraron, eble mistajpon: unu el la referencoj por la verko sub numero 635 estas malĝusta. Embarasis min Alilingvaj erotikaj poeziaĵoj sub numero 638, eldonita en 2003 en la serio La Krom-KancerKliniko. Bonŝance la libreto estas en nia biblioteko, kaj mi povis konstati, ke Waringhien estas plurlingva poeto. Krom poeziaĵoj el Libro de amo kun la aŭtoraj tradukoj esperantlingvaj, en ĝi estas premiere eldonitaj franclingvaj versaĵoj tradukitaj de Georges Lagrange kaj Michel Duc Goninaz.

Por ne tro ampleksigi la verkon, la aŭtoro rezignis pri finaj indeksoj. Estas inkluzivitaj ankaŭ verkoj aperintaj kun diversaj pseŭdonimoj.

Dise aperintaj tradukoj de Waringhien poste reaperis libroforme. Pli gravaj artikoloj trovis sian lokon en la kvin volumoj de liaj eseoj. Apartan volumon povus formi la plej gravaj recenzoj. La nuna bibliografio donas bonan imagon pri Waringhien-recenzanto. Biografia resumo de lia vivo kompletigas la tuton. Ĝi kaj la antaŭparolo aperas dulingve: en la germana kaj en Esperanto.

La simpatian portreton de Gaston Waringhien, kiu ornamas la kovropaĝon, oni dankas al lia filino.

Bonvenigante la nunan bibliografion, ni esperu je apero de pliaj kompetente kompilitaj listoj, kiuj ebligus aliron al verkoj de niaj eminentuloj ofte dissemitaj tra la Esperanta gazetaro kaj kun paso da jar(dek)oj falantaj en forgesitecon.

Halina Gorecka (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2010. №5 (187)


Recenzoj | Hejmo