Rusa NovelaroMi ne hezitas rekomendi ĝin

Rusa novelaro. Volumo 1. La 19a jarcento / Kompilis A. Korĵenkov, N. Lozgaĉev; Tradukis el la rusa G. Arosev, A. Birjulin, H. Gorecka, A. Grabowski, V. Jurganov, A. Korĵenkov, V. Melnikov, N. Lozgaĉev, I. Novikova, S. Pokrovskij, D. Staritsky, T. Vŝivceva, V. Vyĉegĵanin; Antaŭpar. H. Gorecka, Koment. A. Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2003. — 400 p., jaketo. — (Serio Rusa literaturo; Vol. 9).

Sezonoj daŭrigas la publikigon de tradukoj el la rusa literaturo per antologio de prozaj verkoj, por kiuj estas antaŭviditaj du volumoj, al kiuj aldoniĝos unuvoluma poezia antologio.

La ĵus aperinta novelaro de la 19a jarcento, sub la redaktado de Aleksander Korĵenkov — kiu mem tradukis naŭ el la noveloj — enhavas dudek ok specimenojn de la plej eminentaj tiuepokaj verkistoj: Puŝkin, Lermontov, Gogol, Turgenev, Dostojevskij, Saltykov-Ŝĉedrin, L.Tolstoj kaj Ĉeĥov.

Tiu elekto estas sensurpriza, eĉ se oni povas bedaŭri la foreston de Karamzin — pro lia aparteno al la 18a jarcento — kaj de pluraj valoraj prozistoj kiel Leskov, Aksakov, Garŝin, Korolenko. Oni povas supozi, ke aliaj, situantaj ĉarnire (Gorkij, Andrejev, Kuprin, Bunin...) trovos lokon en la sekvonta volumo.

Dek tri tradukintoj kontribuis al tiu rimarkinda kolekto. Krom la prauloj Grabowski kaj Staritsky, ili apartenas al la rondo de Sezonoj. Kelkaj el la tradukitaj noveloj aperis pli frue sur la paĝoj de La Ondo aŭ en aliaj rakonto-kolektoj (Kaŭkazaj rakontoj, Sveda alumeto, Rusaj amnoveloj).

Ĉiuj tradukoj estas sur tre akceptinda nivelo, kvankam la grado de malfacileco tre varias depende de la aŭtoroj. Oni devas des pli gratuli tiujn, kiuj kuraĝe frontis la tekstojn de Gogol aŭ la Neĝoŝtormon de Tolstoj. Ĉeĥov estas videble pli facile tradukebla. Tio ne malpliigas la meritojn de ĉiuj tradukintoj: bonegaj estas ekzemple la traduko de la Turgeneva Asja (malgraŭ stumbleto ĉe la uzo de kontaĝi), de la Sonĝo de ridinda homo de Dostojevskij aŭ de la humuraĵoj de Saltykov-Ŝĉedrin. Kaj imagu la klopodojn, spertitajn de Korĵenkov, por trovi esperantlingvajn adaptaĵojn de la ĉevalecaj nomoj en la fama rakonto de Ĉeĥov!

Sergio Pokrovskij sufiĉe konvinke klarigas, kial li elektis publikigi la klasikan kaj faman tradukon de Grabowski, farinte en ĝi kelkajn modifojn por elsarki evidentajn erarojn kaj modernigi la vortprovizon. Estas evidente, ke niaj spronoj povas anstataŭi la pikradetojn de 1888.

Tamen kelkaj el tiuj modifoj ne estis nepre necesaj: la kapelo, la diversaj projektoj de la nova teksto ne estas nepre pli bonaj ol la preĝejeto aŭ la multoblaj projektoj de Grabowski. Pokrovskij prave rimarkigas, ke la titolo La neĝa blovado iĝis kvazaŭ nemodifebla. Tamen aspektas iom strange, ke samtitola novelo de Tolstoj aperas kun la esperantlingva titolo Neĝoŝtormo.

La redaktintoj prave petis la helpon de nerusaj provlegintoj por elsarki eventualajn rusismojn. Tamen tia entrepreno ne restas sen problemoj. Pokrovskij ne modifis la frazon de Grabowski Mario Gavrilovna estis edukita sur francaj romanoj. En la sama novelo kaj en multaj okazoj la tradukanton minacas insido de la vorto невеста, kiun oni ne traduku aŭtomate per fianĉino, ĉar plej ofte temas pri svatebla fraŭlino.

Oni ne traduku (по)мешать sistemece per malhelpi, kiam ĝeni pli taŭgas (pĝ. 29), nek напрасно per vane, kiam ofte pli ĝustas malprave (pĝ. 85). Народ estas kelkafoje tradukinda per homoj prefere ol per popolo (“Virinoj estas malsaĝa popolo“, pĝ. 141). Чуть estas pli taŭge tradukenda per preskaŭ, ol per apenaŭ ne (pĝ. 164). Estas preferinde aĉeti kontraŭpor iu sumo, ol pro (= за, pĝ. 28–29), malgraŭ la abundaj Zamenhofaj arkaikaj ekzemploj.

Mi certe ne tradukus la oftan esprimon Бог его знает! per Dio scias lin! (pĝ. 58), kiu sonas enigme por esperantista leganto. Svingi per anstataŭ svingi -on (pĝ. 71) evidentigas certe influon de la rusa lingvo, kvankam oni povas trovi unu Zamenhofan ekzemplon “svingi per la naztuko“, en kiu svingi fakte signifas “fari salutan signon“. La ĝusta uzo de svingi des pli gravas, ke oni efektive povas svingi ion per io, ekzemple “svingi bastonon per la pugno“. Eĉ movi, pro la sama influo, suferas saman sorton sur pĝ. 355 (“li [...] movis per la manoj“).

La tradukintoj devis solvi multajn malfacilaĵojn pro terminoj spegulantaj realaĵojn tipe rusajn — plie de la deknaŭa jarcento en difinitaj sociaj tavoloj — aŭ tiajn, por kiuj ne enradikiĝis firme leksika normo en esperanto. Brustumo estas bona ekvivalentaĵo por манишка, kaj estas registrita de Bokarjov; tamen la leganto certe bezonus klarigon. Ŝaŭmvino ŝajnas al mi pli norma ol gasvino (pĝ. 30). Sed al la leganto multe helpos la sufiĉe abundaj librofinaj notoj pri la diversaj verkoj.

Mi ne hezitas rekomendi ĉi tiun libron kaj eĉ konsili tujan mendon, ĉar la eldonnombro estas nur 500-ekzemplera.

Michel Duc Goninaz (Francio)

La Ondo de Esperanto. 2004. №4 (114)