Fabellibro el Finnlando

Sarastamo, Markku-Tapio. Kreivitär ja hänen huikea elämaänsä = La grafino kaj ŝia fantasta vivo / Tradukis el la finna Raita Pyhälä. — Hämeenlinna: Markku Sarastamo, 2006. — 92 paĝoj, il.; 300 ekz.

Malofte oni ekscias pri novaj esperantlingvaj verkoj en Finnlando. Tamen iam kaj tiam okazas ĉi-rilate feliĉaj surprizoj. Markku Sarastamo eksplodigis veran informan bombon. Liaj fabelaj figuroj aventuras sur la paĝoj de nova publikaĵo ĉi-aŭtuna La grafino kaj ŝia fantasta vivo, kiu legeblas inter la samaj kovriloj kaj finne kaj en Esperanto. La aŭtoro estas krome artisto, kies ilustraĵoj multkoloraj bele kompletigas la tutaĵon.

Kolomano Kalocsay antaŭ longega tempo invitis gesamideanojn jene: “Al la lando de mil lagoj, muskaj montoj murmurantaj, vetflugante kun la vento vokis voĉ' de Väinämöinen.” Nun nia nova bardo montras fepotencan fabelforton, kiu tegas tutan teron kaj taŭgas por la tutgloba vilaĝo de niaj samlingvanoj kiel esprimas la aferon usonano Sylvan Zaft el Detroit. Preskaŭ nekonata estas al mi ĉi tiu fantazia mondo, kiun tamen per ĉarma maniero malfermis al mi Markku Sarastamo. La verkisto kultivas vere fekundan vortaran kampon, sur kiu kreskas multaj raraj, tre belaj kaj koloraj esprimoj. La tradukinto Raita Pyhälä sukcese venkis malhelpajn ŝtonojn sur la interpretada vojo. Ambaŭ gekolegaj kunlaborantoj meritas sinceran kaj varman gratulon. Iujn preserarojn mi simple transsaltis, ĉar ili apartenas al flankaferetoj amataj de ĉiuj presejaj koboldoj kaj harsplitantoj.

La ĉefrolulino estas Malgranda Pirolo, kiu dum sia aventurriĉa vivo renkontas kaj fantaziajn kaj realajn estaĵojn. Tutan tempon leganto plukas amuzajn kaj instruajn erojn, kiuj posedas magnetan atentotiran kapablon. Infanoj egale kun plenkreskuloj preskaŭ forgesas spiri dum streĉaj momentoj kaj ege entuziasme sekvas okazintaĵojn. Por finnoj estas en la fino de la libro klariga vortareto. Similan liston esperanteparolantoj ne bezonas. Sen hezito kaj prokrasto revenis en mian memoron J.E. Leppäkoski, kiu tradukis nian nacian epopeon Kalevala en Esperanton tiel brile, ke finnoj ne bezonas por esperantlingva versio iujn klarigojn, sed por la nacilingva eldono helpiloj estas nepre bezonataj pro arkaikaj esprimoj.

Indas noti, ke la teksto taŭgas bonege por bezonoj de diversaj studrondoj — precipe en Finnlando, sed ankaŭ aliloke, kie vivas ŝatantoj de la finna lingvo. La enpaĝigo iomete ĝenas senperan komparadon, tamen mi jam spertis, ke tiajn erojn oni povas facile sen grandaj problemoj venki. Ege malofte ĝis nun fabellibroj ricevis konstantan neston en miaj manoj. Tio estas bedaŭrinda fakto. Verŝajne estus saĝe iom reĝustigi mian direkton sur la literatura maro, ĉar Markku Sarastamo donis al mi novajn sugestojn kaj pensojn. Indas ekkoni kaj sekvi la aventurojn de liaj geherooj.

Jorma Ahomäki (Finnlando)

La Ondo de Esperanto. 2006. №10 (144)


Recenzoj | Hejmo