La gusto de la Ŝekspira genio

William Shakespeare. La Vintra Fabelo / Tradukis el la angla, enkond. Humphrey Tonkin. — Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 2006. — 154 paĝoj.

Jam multaj dramoj de Ŝekspiro aperis en esperantolingva traduko. Zamenhof mem la unua kontribuis al tio, per sia traduko de Hamleto. Iuj postaj tradukoj de Ŝekspiro brilis, aliaj malpli imponas. Sed ĉi tiu traduko estas vere inda reprezento de sia originalo, kaj kelkarilate pli bona ol la originalo, ĉar la nun tre arkaika vortuzado en la Ŝekspira originalo anstataŭiĝas per modernaj vortoj Esperantaj, kiujn eĉ anglalingvano pli facile komprenas!

La vintra fabelo estas, kiel plejofte ĉe Ŝekspiro, bazita sur jam konata rakonto. La granda talento de Ŝekspiro, kiel de la antikvaj grekaj ĉefdramistoj, konsistis el majstra dramigo de jam konata rakonto, kombine kun memreĝisorata enteatrigo de la dramo, kun aktoroj kiuj ne nur repertuaris en lia kompanio, sed ankaŭ kun kiuj li povis konsulti por plej efike aperigi antaŭ la spektantaro la dramon. Pro tiu unika oportuno, neniu el la dramoj de Ŝekspiro havas vere definitivan tekston, ĉar li aliigis tekstojn laŭ la kapabloj de la aktualaj aktoroj, kaj reviziis detalojn de la agado konforme al la bezonoj estigataj de la teatra scenejo, la postuloj de la spektontoj, k.c. Tio parte klarigas iom da kongrueco en individuaj dramtekstoj, sed samtempe substrekas la vivimpreson kiun ili donas.

Ŝekspiro lokigis sian dramon en iu nespecifa antikva epoko. Tio ebligis al li ignori geografiajn kaj kulturajn problemaĵojn, kiuj ekzistus se li volus prezenti la dramon kiel ian okazaĵon de lia propra periodo. Ekzemple, li povis atribui al la Reĝo de Sicilio honoradon de la Orakolo de Apolono en Delfoj (la vortoj de tiu Orakolo estas la turnopunkto en la intrigo de la dramo), aŭ uzi la nomon de fama skulptisto parolante pri supozata statuo de la Reĝino de Sicilio.

Koncize: la Reĝoj de Sicilio kaj Bohemio estas jam de sia junaĝo intimaj amikoj. Sed dum la Reĝo de Bohemio vizitas la Reĝon de Sicilio, ĉi tiu eksuferas ian freneziĝon, kaj erare kredas ke lia edzino amoras kun la Reĝo de Bohemio. Malgraŭ ĉiuj atestoj kontraŭaj, li pli kaj pli firme kredas sian fantaziaĵon, ĝis li decidas murdi kaj sian edzinon kaj la vizitantan Reĝon. Amikaj korteganoj trovas necese kaŝe averti la Reĝon de Bohemio, por ke li fuĝu. Sekvas kelkaj ne inversigeblaj agoj. Pro la stato de sia patro, la filo de la sicilia Reĝo pereas; la Reĝo enkarcerigas sian edzinon, kie ŝi naskas bebon, knabineton kiun li forsendas por ke ŝi pereu lasita en sovaĝa pejzaĝo bohemia. La tuta lando sicilia suferas.

Post iom da tempo la Reĝo komencas dubeti pri sia kredo pri la malfideleco de sia edzino. Sed lia menso resaniĝas nur kiam senditoj al la Orakolo en Delfoj reportas la kredendan veron, eldiritan de tiu Orakolo: ke la Reĝino estis kaj restas fidela al li, ke lia fantaziaĵo ja estis freneza.

Sen lia scio, la Reĝino estas sukcese kaŝata de amikoj; la forsendita bebino estas trovita kaj vartata de bohemia ŝafisto kaj lia familio. La ŝafisto trovis kun la bebo skribaĵon de la Reĝino de Sicilio, atestantan la veran devenon de la bebo, kune kun multaj oro kaj valoraĵoj, kiujn li zorge konservas dum dek ses jaroj. Ili servos kiel pruvo pri la origino de la knabino.

La princo de Bohemio kaj la ŝafista knabino renkontiĝas kaj ekamas unu la alian. Sed kiel povus reĝa princo edzinigi tiel malaltaklasan ŝafistinon? Ili forfuĝas al Sicilio, kie la idento de la knabino riveliĝas. La du Reĝoj reamikiĝas. La kaŝita Sicilia Reĝino estas prezentata al ili per pretendo ke temas pri statuo pri ŝi. La statuo reviviĝas, ĉiuj feliĉas, finiĝas la dramo.

La intrigo de la dramo prezentiĝas ĉefe en dialoga formo. La scenoj estas nelongaj, sed tre viglaj. La reĝisora lerto de Ŝekspiro havis oportunon sin pruvi sur la scenejo, kaj sendube la spektintoj foriris de la teatro sentante la “katarsison” majstre efektivigitan de tiu genia dramisto.

Ĉi tiu tragikomedio enhavas malpli de la komikaj scenoj kiujn Ŝekspiro kutimis uzi por malstreĉi la emociojn. Nur unu rolanto, Aŭtoliko, kiu aperas en scenoj de la kvara kaj kvina aktoj, vere ridigas la spektantaron de la dramo, kaj lia karaktero estas multe pli profunde esplorata dum tiuj scenoj ol ni antaŭsupozus. Lia ĉarlatana ludemo ne nur amuzas, sed ankaŭ grave progresigas la intrigon en la dua duono de la dramo.

Distra estas La Vintra Fabelo, kelkafoje pensiga, sed ĉefe ĝi tiras la atenton kaj emocion de la spektanto. La granda sukceso de la traduko farita de Humphrey Tonkin ŝuldiĝas al lia kapablo kuntreni la leganton per la natura karaktero de lia redono de la parolado. Oni ne sentas ke oni legas tradukaĵon.

Per tio li transdonas al ni la guston de la Ŝekspira genio; pli grandan laŭdon de traduko mi ne scias fari.

Donald Broadribb (Aŭstralio)

La Ondo de Esperanto. 2007. №2 (148)


Recenzoj | Hejmo