Nomoj kaj sortojSigmond, Júlia. Nomoj kaj sortoj: [Originala novelaro]. – Cluj-Napoca: Exit, 2011. – 110 p.Kiel kutime: iu ajn libro, legota de mi, devas dum iom da tagoj simple kuŝi sur apudlita tableto. Por ke mi povu legi kaj relegi la titolon de la libro. Kial? Nu, por provi konjekti pri la tuta libro. Ĝiaj ideo, strukturo, koncepto, intrigo, fabulo ktp ĝis 30–35 parametroj. La lastaj estas la enhavo mem kaj la lingvoposedo. Ĉu stulte? Tute ne. Vi nur provu. Post tiuj ekzercoj la propra legado estas multe pli emocie riĉa kaj profunda. Do, Nomoj kaj sortoj. Tre interesa temo! Iuj el ni kredas, ke la nomo de persono influas al lia/ŝia sorto. Aliaj nur ridas. Ceteraj… Ceteraj eĉ ne pensas pri similaj bagateloj. Mi kredas, kaj pro tio mi atendis de la libro ian novan rigardon, aspekton, traktaĵon. Finfine mi maturiĝis kaj eklegis la libron. Kaj ricevis senteblan frapon kontraŭ mia kompatinda “emociaro”. Plena senreviĝo en mia kapablo antaŭlegi. La unuan rakonton Adela mi legis eĉ trifoje, sed trovis neniun ligon de ŝia nomo kaj ŝia sorto. Do, la nomo (titolo) de la libro neniom estas/os kun ĝia sorto ligita. Samkiel en malnova anekdoto. Sidas du verkistoj. Unu gaja, la dua trista. Tre trista. – Karulo! De kie tristo? – Mm… mi romanon finverkis… – Do, ĝoju! – Aha… ĝoju… titoli ne povas! – Fu… dirlididi… bagatelo… Ĉu vi menciis bovon aŭ submarinon? – Ne… – Do jen la titolo “Sen bovoj kaj submarinoj”… La samon mi povas diri pri ĉiuj rakontoj. Sed kiaj rakontoj! La sekva Elmero min simple kortuŝis. Belega rakonto. Antaŭ ĉio – ĝustego de la priskribo. Temas pri jeno: Elmero svingas hakilon super la kapo de infano kaj diras: “Mi povus mortigi, sed mi ne mortigas, ĉar mi amas lin”. La saman scenon mi travivas kvar–kvin fojojn dum la jaro. Jes! Ĉar mi vivas eĉ kun du debiluloj reale kaj konkrete. La unua – 51-jara viro. Recidivulo. La dua – 36-jara virino. Ankaŭ ŝatantino svingi hakilon. Ŝia eksedzo, ne debila, sed stulta, faris provon forpreni hakilon kaj ricevis baton kontraŭ sia “brasiko”. Tiu idioto simple ne scias, ke svingado de hakilo por debilulo estas simpla danco por eligi “vaporon”. Por altiri atenton al si. Mi ne estas idioto kaj pro tio permesos al ili ambaŭ esprimi amon al mi pere de svingata hakilo super mia kapo. Ili sufiĉe rapide trankviliĝas kaj… kaj… nun min kaptas la sento, ke sinjorino Júlia tutsimple ĉeestas apud ni. Ŝi simple rigardas kaj preskaŭ dokumente priskribas ĉion. Strange kaj mirinde, sed… la fakto. Ankaŭ mia Elmero havante la tutan ĉambron da molaj pupoj, iam ridante, iam plorante, perdante la salivon, ludas kun pupoj. Mi povas ĵuri, ke li neniam legis pri iu ajn historia evento. Des pli li ne povis legi Esperantan libron, sed li agis, kvazaŭ leginte la libron Nomoj kaj sortoj. Aŭ inverse. La koincido estas plena. Tio ne povas esti, sed jen okazis. Inter ni kaj sinjorino Júlia kuŝas miloj da kilometroj kaj – eĉ pli grave – diferenco de la tempo. La libro estis jam verkita, sed priskribas tujajn eventojn. Kaj priskribas tre ĝuste. Sen elpensaĵoj, falsoj, afektoj. Tio signifas, ke sinjorino Júlia estas tre, tre riĉa sinjorino. Ŝi dungis dudekon da agentoj (spionoj) kaj sendis ilin al mia kompatinda urbeto, por ke ili ĉion dokumentu… Nu, nu … mi ŝercas. Sed se daŭrigi serioze, min varmigis la lingvaĵo. Trankvila, pacienca, senpeza. Pure virina, pro tio varma. Senteblas zorgemo pri uzo de la vortoj. La kompozicioj de ĉiuj rakontoj estas senriproĉaj. Mi rekomendas ĝin al ontaj legantoj. Bonan legadon! Viktor Sapoĵnikov (Ruslando) La Ondo de Esperanto, 2013, №6 (224). |