El la tuta libro la teksto de Jouko Lindstedt pri la balkana lingvoligo estis la plej interesa por mi. Multaj scias, ke ekzistas la ligo inter la devene malsamaj lingvoj de Balkanio, — sed ne pli ol tio. La teksto de Lindstedt (“Interlingva komunikado sen interlingvo: la balkania modelo”) donas pli profundan scion kaj ekzemplojn, pli ol eblas trovi en kutimaj mencioj de la lingvoligo en literaturo. Mi delonge interesiĝis pri la temo (ne sufiĉe por fosi en biblioteko) kaj, iom mirige por mi, legis pri ĝi el Esperanta fonto.
Fakte ĉiuj tekstoj, kiuj aperas en la libro, estas utilaj por ĉiu “lingvemulo”. Multaj artikoloj donas novan rigardon al Esperanto — ekzemple, la esploro de Renato Corsetti pensigas: kiomgrade mia Esperanto estas influata de la gepatra lingvo? La konkludoj de la aŭtoro povas esti aparte helpaj por instruistoj de Esperanto, kiuj foje ne tre bone reliefigas al la lernantoj la minacojn de la gepatrolingvaj influoj.
La anglalingva teksto “Kio igas lingvon malfacila?” (“What makes a language hard?”) de Lars-Gunnar Andersson denove tuŝas la malnovan temon de ideala fonologio por planlingvo (inter la konataj pli fruaj tuŝintoj estis Trubeckoj en 1939), kaj konkludas tre favore al Esperanto.
Detlev Blanke, en sia klara strukturigema maniero, tuŝas tre gravan temon de nepreteco de nia lingva komunumo al eventuala subita populariĝo aŭ oficialiĝo de Esperanto. I. a. la germana sciencisto opinias, ke “dezirindus… kursoj por interpretado kun teoriaj kaj praktikaj enkondukoj kaj trejnadoj sub la gvido de spertaj interpretistoj. Eble ankaŭ tiel oni trovos talentulojn ege bezonatajn”. Tiu artikolo estas aparte leginda por la aktivuloj, kiuj aspiras uzon de Esperanto en eŭropaj instancoj, ĉar ĝi enhavas sobran superrigardon de la situacio pri interpretado kaj tradukado en moderna Esperantio.
Ilona Koutny en sia artikolo komparas Esperanton kun la angla en la rolo de “alternativa komunikilo”. La teksto povas esti bona kaj facile legebla bazo por tiuj, kiuj foje rezonas pri la avantaĝoj de Esperanto kiel internacia lingvo. Se por vi foje mankas argumentoj, legu la artikolon. “Sume eblas diri, ke … la angla fakte penetris ĉiujn terenojn de la vivo kaj ebligas efektivan komunikadon por multaj eŭropanoj, sed ne por la plimulto, ne egalrajtan kaj ne kostefikan”, — resumas la aŭtoro fine de sia artikolo.
La libro enhavas ankaŭ artikolojn de Probal Dasgupta, Humphrey Tonkin, Franz-Georg Rössler kaj Zlatko Tišljar. Plejparto de la artikoloj estas en Esperanto, kvankam unu estas en la franca kaj du tekstoj — en la angla. Sendube la kolekto de artikoloj sukcesis elsalti el la kutima paradigmo de Esperantaj tekstoj: ĝi estas ne nur pri Esperanto, ĝi estas moderna aspekte kaj enhave, ĝi foje enhavas unikan informon, ne en ĉiu nacia lingvo atingeblan. Mi aŭdace imagas, ke Esperanto estis kreita por tia uzo.
Ĝojigas mem la fakto, ke la Sveda Akademio kunlaboris pri la simpozio farante ĝin sukcesa kaj altnivela. La eldonista laboro de KAVA-PECH estas kiel kutime bona: la mola kovrilo kutimas por artikolaroj, la preskvalito estas tre alta; estas komforte legi la libron.
Vjaĉeslav Ivanov (Ruslando)
La Ondo de Esperanto. 2006. №6 (140)