La pli ol 500-paĝa volumo omaĝas la 80-jaran jubileon de Petras Čeliauskas, eminenta litova esperantisto. Kiel dekjarulo li eksciis pri Esperanto el porinfana revueto, sed li lernis ĝin nur en 1957 kaj ekde tiam partoprenas en la Esperanto-movado.
Čeliauskas multe tradukas el la litova lingvo. Lia unua traduko aperinta libroforme estas poemo Homo de la renoma litova poeto Eduardas Mieželaitis, kiun aperigis ŝtata eldonejo en 1986 en la nun nekredebla eldonkvanto 6000 ekzempleroj! La libron ornamas belaj lignogravuraĵoj.
Alia grava traduko atendis sian aperigon preskaŭ du jardekojn. Temas pri verko escepte grava por la litovaj lingvo kaj literaturo. En 1859 episkopo kaj poeto Antanas Baranauskas verkis la poemon Arbaro de Anykščiai por montri riĉecon de la litova lingvo. Ankaŭ por Čeliauskas estis defio pruvi per sia traduko la riĉecon de Esperanto. La libro aperis en 2003 kun belaj ilustraĵoj de Vladimiras Beresniovas.
Entute, Čeliauskas esperantigis preskaŭ sesdekon da litovlingvaj poeziaĵoj de 24 poetoj, ankaŭ versaĵojn de belorusaj poetoj, fragmentojn el poemoj Konrad Wallenrod de Mickiewicz kaj Kavaliro en tigra felo de Rustaveli. En la volumo oni trovas unusolan tradukon el la rusa lingvo — de la konata Konkluda versaĵo de Sergej Jesenin, kies pli trafa traduko estas konata. Eble la traduko de Čeliauskas estis farita helpe de la litova traduko? Li tradukis ankaŭ kantotekstojn. Inter la prozaj tradukoj estas rakontoj, fabeloj kaj teatraĵoj. Sur tricento da paĝoj de la recenzata libro oni povas konatiĝi kun la traduka laboro de la jubileulo.
Regula preleganto en Baltiaj Esperanto-Tagoj, li publikigis multajn artikolojn en Litova Stelo pri esperantologio, historio de Esperanto en Litovio, ankaŭ pri la litovaj lingvo, literaturo, kulturo kaj historio, en kiuj estas sentebla tipe baltlanda vidpunkto al la historio.
Ekde 1995, dum 11 jaroj Petras Čeliauskas redaktis la asocian organon Litova Stelo, ankaŭ ĉiutagajn gazetojn en BEToj kaj SAT-kongreso, kiuj okazis en Litovio. Li verkis litovlingvan libron Nuo Babelio iki Esperanto pri la mondlingva problemo kaj kompilis Bibliografion de Litoviaj Esperanto-eldonaĵoj. 1890—2006. Bedaŭrinde, mankas en la nun prezentata volumo lia propra kompleta bibliografio, kvankam multaj indikoj troviĝas en la librofina biografia skizo.
Kvankam El mia Esperanta skatolo prezentas siaspecan rezulton de lia multjara aktivado, ni scias, ke Petras Čeliauskas daŭrigas sian verkadon kaj tradukadon. Ni deziras al li ĝian realigon per novaj libroj.
Halina Gorecka (Ruslando)
La Ondo de Esperanto. 2009. №11 (181)