Povus superbjodli, sed estas ne…Tiu romantika porjunulara Persone kun viskoza proleta demonismo pretendas okupi la niĉon de Dolchamar kaj atutas per la muzikvideo Pasio En Katen', brureklamita kiel pionira en Espio — buĝeta kaj televidinda, distinge del' du jarojn pli aĝa debuta volapuka klipo (Kimödip pidömiK de Piĉismo (kial mi ĉiam unuafojas?!) — tro bakĥanala eĉ por interreto.
Bedaŭrinde, mi laŭdemus nur la kanton Stela Nokto, do por ke la sekva albumo sukcesu: pli detale ellaborotu la koncepto, la ritmsekcio pli viglu, la melodioj adaptiĝu al gustoj de dancsoifaj juninoj, ne plu adasismu en la lirikoj, pli furiozu la grizaĵo enkrania kaj neniam brilu verda stelo superbrove!!
Glebo Malcev (Litovio)
La Ondo de Esperanto. 2007. №1 (147)