Konu nin, ŝatu nin!

Solly, Martin. La Ksenofobia Gvidlibro al la italoj / Tradukis el la angla Anna Löwenstein. — Milano: Federazione Esperantista Italiana, 2006. — 72 pĝ.

La prezentata libro estas la unua, (kaj ne lasta!) esperantlingva traduko el la origine anglalingva projekto The Xenophobe's Guides — ksenofobiaj gvidlibroj, kies celo estas duonŝerce-duonserioze konatigi alilandanojn kun karakteraj trajtoj kaj apartaĵoj de diversaj popoloj. Tio estas ĝia principa distingo de kutimaj gvidlibroj, kiuj ĉefe priatentas vidindaĵojn, ripozejojn kaj tipajn pladojn-drinkaĵojn.

La libro similas al pli frua ruslingva eldono. Koincidas ĉio — poŝformato, kovrilbildo, eĉ la bindaĵo estas same aĉa — kiam vi malfermos la lastan paĝon ĉiuj aliaj jam delonge estos for! Ambaŭ verŝajne prunteprenis dezajnon de sia anglalingva praulo. La titolo de ĉi recenzo estas la devizo de tiu serio.

La teksto mem estas konciza, senenua kaj informplena. Ĉiuj flankoj de socia kaj privata vivo de modernaj italoj — familia vivo kaj rilatoj kun eksterlandanoj, kutimoj kaj obstinoj, religio kaj krimo: ĉi ĉion kaj ne nur entenas tiu apenaŭ 70-paĝa libreto. En ĝi troviĝas ankaŭ multaj interesaj faktoj: kiu estas vera kazo de aĉeto de la teamo A.C. Milan fare de Silvio Berlusconi, kial italoj ne partoprenas en la Eŭrovida Kanto-Konkurso, kiom pli longaj estas italaj kondomoj ol tiuj en la cetera Eŭropo…

Interalie, jen estas vera defio por la monda esperantistaro: anstataŭ traduki el tiom kritikata kaj blasfemata angla lingvo, lanĉi propran similan serion. Ĉu ne inda tasko plenumebla por landaj kaj eĉ regionaj asocioj kaj demonstrado de deklarata internaciismo?

Resume, estas tri kialoj por tralegi la libron: se vi jam estis en Italio, tio eble helpos al vi penetri la kaŝitan sencon de certaj momentoj; se vi nur planas vojaĝon, vi certe eksentos vin pli libere en nova lando kaj evitos tiklajn situaciojn; se vi neniam vizitis la Apeninan Duoninsulon kaj neniam faros tion, vi povos dum kafoklaĉo senĝene rimarki: aĥ, tiuj italoj! Nu certe mi konas ilin!

Do, konu ilin, ŝatu ilin!

Nikolaj Penĉukov (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2008. №2 (160)


Recenzoj | Hejmo