The white man's burden?

Steele, Trevor. Flugi kun kakatuoj: Romano. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2010. – 254 p.

Steele: Flugi kun kakatuojTrevor Steele en siaj romanoj ofte traktas akrajn sociajn kaj historiajn temojn, sen mildigo aŭ plibeligo. Ĉi-foje temas pri koloniado de Aŭstralio fine de la 19a jarcento, kun akuta konflikto, milito inter la civilizoj eŭropa kaj aborigena.

Tragedio estas en tio, ke ĉiu siaflanke pravas, almenaŭ sincere opinias sin prava. Britoj kredas, ke ili disvastigas civilizon tra la mondo, indiĝenoj defendas sian kutiman vivmanieron – alian ili ne imagas. Funkciuloj el Londono ordonas trakti nigrulojn humane, loka polico kaj bienposedantoj scias, ke tio ne eblas, se oni celas plu vivi en la setlejo. Jen loka moŝtulo demandas publike: “Ĉu la tero apartenas al ni, kiuj tenas ĝin laŭ brita leĝo kaj produktas lanon kaj viandon, aŭ al sovaĝuloj, kiuj nenion utilan faras per la tero?” (p. 65)

La ĉefa heroo, juna aborigeno Jangabara, estas multtalenta kaj pensema. Li ne volas blinde obei antikvajn tabuojn – ĉar ne ricevis respondon, kial oni obeu – kaj pro tio li estis forpelita de sia tribo. Li provas vivi kaj labori ĉe blankuloj, lernas rajdi, pafi per fusilo, paroli angle…

Juna anglo Billy Dixon, iom naiva, strebas al bonstato. Komence li kun aliaj aventuremuloj provas serĉi oron – sen granda sukceso. Poste li eklaboras ĉe bieno, kaj tie konatiĝas, eĉ amikiĝas kun Jangabara. Billy rakontas al li pri diversaj landoj, pri vivo de eŭropanoj, legas al li librojn. Jangabara foje eĉ savas vivon de la facilanime nesingarda Billy, kaj kiam ties esperita “fianĉino” evidentiĝis ruza putino, trompinta multajn virojn kaj fuĝinta kun ilia mono – Jangabara eĉ instigas sian amikinon (fakte, edzinon) sekse konsoli la deprimitan Billy…

Iliaj dialogoj tuj memorigas pecojn el Vojaĝo al Kazohinio. Oni same facile rimarkas deflanke, kiom konvenciaj kaj mallogikaj estas la eŭropaj “valoroj”, la bazo de tuta eŭropa kulturo.

“Billy, kial vi uloj volas tiom da tero? Kie estas ostoj de viaj antaŭuloj? Kie estas viaj sanktaj lokoj? En via hejmo aŭ…” li gestis al la ruĝaj areoj sur la mapo, “aŭ alia loko?”

<…> “ĉe ni ne plu gravas la loko, kie kuŝas la ostoj de la antaŭuloj. Kaj ni ne bezonas sanktajn lokojn. Ni povas fari hejmon ie ajn.”

“Sed… se aliaj uloj havas hejmon tie, kiel vi povas?” (p. 92)

… Strangaj homoj, tiuj angloj. Volis havi ĉies teron, sed evidente ne havis ligojn eĉ kun la propra. (p. 94)

Mi iom parolis al Jangabara pri la or-febra fenomeno. Li skuis la kapon: vi angloj estas ja strangegaj, li diris. Kial tiu speco de ŝtono (mi devis instrui al li la vorton metalo) igas vin kuri kiel frenezuloj en dezerton? Ĉu vi povas ĝin manĝi aŭ trinki? Ĉu ĝi plibonigas vian amoradon? (p. 98)

La blankuloj havis tiun strangan koncepton mono. Jangabara povus kompreni, se ili volus havi pli da manĝaĵoj, pli da virinoj, senlaboraj tagoj, vestoj, tabako… sed mono? Iam Billy diris ŝerce, ke mono estas ciferoj en libro en banko. Tio klarigis nenion al Jangabara. (p. 143)

… se la klimato estas tia ĉi, kial ni ne simple redonu la teron al la nigruloj kaj reiru al nia propra lando? Nu jes, sed kial ni entute havas imperion? La imperio estas historia necesaĵo. Ĝi alportas multan bonon al la mondo. Kiel angloj rezignu pri sia glora historia rolo? Tiel devas esti, kaj iom da ŝvitado estas la kosto. (p.162–163)

Tamen, ne eblas vera amikeco inter blankulo kaj aborigeno. Kaj kiam Jangabara devas fari malfacilan elekton – ĉu plu agi por blankuloj, kie li faras jam karieron (sed certe li neniam iĝus egala al blankuloj) – aŭ reveni al sia popolo, protekti ties teron kaj la vivon mem – li elektas reveni. Kaj li eĉ mortigas sian ŝajnamikon, kiu tro fidis la “civiliziĝon” de Jangabara. Mortigas ne volonte, sed Billy intertempe pro kreskanta monavido pli kaj pli perdas siajn bonajn trajtojn…

Ne eblas konscii (almenaŭ ĝis lastaj ĉapitroj) – kiel en aliaj primilitaj verkoj, ke jen tiu flanko estas “nia”, kaj la alia – “fremda”. Nur en la fino ĉio plene evidentiĝas… “ili memoru, ke ili batalas por sia sola hejmo, dum la blankuloj batalas por forrabi la teron de aliaj homoj, do la Banubi havos pli puran motivon.” (p. 236)

Jangabara revenas al sia popolo, iĝas la gvidanto kaj admirata heroo. Li instruas samtribanojn pafi kaj rajdi, nun ili ofte venkas la blankajn invadintojn.

Kaj la milito inter la civilizoj plu daŭras. Sed la fortoj ne egalas. Nigruloj murdas kelkajn blankulojn, blankuloj murdas multoble pli da nigruloj. Kaj Jangabara ŝanĝas la taktikon: li sola kaŝe atakas bienojn kaj policejojn, lasante spurojn, pruvante ke li povas fari ion ajn; liaj helpantoj disvastigas falsajn informojn pri liaj planoj… Blankaj policistoj furiozas pro sia senpovo.

Sed Jangabara estas tro naiva pri homaj interrilatoj, li kredas, ke ĉiuj nigruloj estas solidaraj kontraŭ blankula agreso – do li ne distingis perfidulon en sia “adoptita frato” Macky. Tio fine kaŭzas lian malvenkon kaj pereon.

La libro estas verkita per bonega lingvaĵo, sen troaj neologismoj (kelkaj specialaj vortoj, kvankam neglositaj, bone kompreneblas el kunteksto). Rimarkindas kelkaj freŝaj kaj trafaj esprimoj: “oldfraŭlinaj viroj” (t. e. tro molkarakteraj, timemaj, nedecidemaj); “rajdis grupope”; “neamika, `mi-estas-via-ĉefo'-tono”; “la [neŝlosita] seruro… forblufus tiun homon”. Fuŝa angla lingvo, parolata de aborigenoj, estas transdonita sprite kaj konvinke.

Trevor Steele priskribas la realon tia, kia ĝi estis – ne evitante krudajn, iam eĉ naŭzajn detalojn. La libro celas ne ŝatantojn de amromanoj, sed pensemajn homojn kun firmaj nervoj. Kun la rezonoj en la epilogo – pri “superaj” kaj “malsuperaj” rasoj, pri ebla estonta cedo de brita civilizo al iu alia – oni povas konsenti aŭ ne, sed oni nepre pensos. Ankaŭ pri esenco de kapitalismo kaj imperiismo, pri kaŭzoj por nuna “tutmondeco” de la (plejparte fuŝa) angla lingvo, pri evoluo de moralo kaj multo plia. Legu kaj pensu…

Valentin Melnikov (Ruslando)

La Ondo de Esperanto, 2012, №12 (218).


Recenzoj | Hejmo