Kio kaj nu, aŭ malfacilas esti redaktoroStrugackij, Arkadij; Strugackij, Boris. Malfacilas esti dio: Novelo / Tradukis el la rusa Aleksej Ĵuravljov; Antaŭparolo de Aleksandr Ŝevĉenko, Dmitrij Perevalov. — Moskvo: DO “Glagol”; Impeto, 1992. — 168 p.Esperantaj tradukoj el naciaj lingvoj primare celas konigi la tradukitan verkon kaj ties aŭtoron al eksterlanda publiko. Verŝajne la saman celon havis ankaŭ la eldonejo Impeto per aperigo de la recenzata verko en la traduko de Aleksej Ĵuravljov. Traduki verkojn de la famaj fratoj-verkistoj estas tasko tre malfacila pro la kontrasto, kaŭzita de neordinaraj situacioj postulataj de la SFa ĝenro unuflanke, kaj uzado de la ĉiutaga, ordinara lingvaĵo kun la lingvaj kliŝoj tiom kutimaj kaj naturaj por la ruslingvanoj, ke ili perceptiĝas en la parolo aŭ legado tute senpripense. Nur etaj detaloj, preskaŭ nerimarkeblaj, povas havi grandan signifon kaj aldoni tiun aŭ aliun nuancon, kiu ŝanĝas la sencon aŭ donas apartan komprenon. La ordinara ruslingva esperantisto apenaŭ legos tiun ĉi libron en Esperanto, ĉar ĉiuj ŝatantoj de la fratoj Strugackij legis/havas la originalan ruslingvan tekston. Do, nome la alilingva leganto, konanta nek ruslingvajn rutinajn kliŝojn, nek la slangon de nialandaj junularaj tendaroj — kiel tiu leganto povas percepti la Ĵuravljovan tradukon? La leksiko de la traduko estas ne tre riĉa. Eĉ tre neriĉa. Ŝajnas, ke la tradukinto uzis preskaŭ nenion krom la notora minimuma vortareto de V. Gakalenko. La rolantoj konstante “fiksrigardas”, “fiksaŭskultas”, okultranĉe kaj altrude “jenas”. Abunde uziĝas malfacile percepteblaj kunmetaĵoj, ekzemple: junurbaninoj, ordekoraĵoj, amverkoj k. s. Ofte oni ankaŭ “umas”: umaj cirkonstancoj (p. 39) anst. sensencaj cirkonstancoj, umis (p. 44) anst. celis. Oni estas kurantaj (p. 59) anst. fuĝantaj, sin klinas anst. riverencas k. s. La teksto enhavas riĉegan spektron de eraroj ekde la rusismoj, paŭsaĵoj ĝis misuzo de la akuzativo kaj transitiveco. Estas eĉ tute tradiciaj, t. n. bazaj komencantaj eraroj senjoro anst. sinjoro (p. 21) aŭ moŝtulo (p. 45), kraĉas al … kaseroloj anst. en kaserolojn (p. 67), ambasadorejo anst. ambasado (p. 68), ĉesu vi la langojn juki anst. grati (p. 65) k. m. a. Apartan atenton meritas uzado de la t. n. falsaj amikoj de tradukanto — Esperantaj vortoj forme similaj al la rusaj, sed havantaj alian sencon. Ekzemple, vera inteligento (p. 38 – pri Budaĥ) anst. inteligenciano. La siberia tradukinto misuzas la terminon kitelo anstataŭ oficira uniformo (p. 45), kvankam klaras, ke kitelo estas rusa халат, sed ne китель. Mistrafe estas uzata bokalo (farmacia termino, laŭ PIV), anstataŭ pli korektaj kaliko, pokalo, vazo (p. 60) k. s. Sed la tradukinto eĉ pli kuraĝas: li sukcesas surbaze de la pruntita rusa vorto куртуазный riĉigi Esperanton per kurtuaza. Mis-efikas ankaŭ la vortoj, kiuj prezentas kombinon de la gramatikaj kaj kompostaj eraroj, kiel defekta anst. difektita. Ne ĉiam celtrafas la rutinaj tradukistaj trukoj, ekzemple ĝeneraligo aŭ elipso. La neŭtrala stufita kun legomoj (p. 68) apenaŭ komprenigas al la leganto la odoron de la ursa (kampa) ajlo (черемша), kiu estas agrabla nur al tiuj, kiuj ĝin manĝas. Kurioza ekzemplo: … defendanta absolutismon de feŭda frivoleco…. Pri kio temas? “Absolutismo. sistemo de regado per absoluta aŭtoritato” (PIV, p. 4). “Feŭdo. Unu el la tri formoj … de la mezepoka proprieto: bieno… Feŭda. Rilata aŭ feŭdo.” (PIV, p. 279) . “Frivola. Malserioza, bagatela, vanta.” (PIV, p. 318). La scivolema leganto povas ricevi belan ludon enmetante la difinon en la frazon kaj deĉifrante ĝin. Sur la 39a paĝo temas pri Don Satarina; “sub influoj de hemikranio li povas eldiri tiajn ordonojn, ke kadavroportantoj ne sukcesas forporti mortigitojn…” Ĉu vere? Laŭ la aŭtoroj temas pri kolecista malsano. Hemikranio estas terura kapdoloro ĝis naŭzo, en kiu la malsanulo ne povas movi sin, foje eĉ ne paroli, sed la konata simptomo de la kolecista malsano estas subitaj senkaŭzaj eksplodoj, malamikeco al la tuta mondo. La Peterburgaj fratoj uzis la minusklan nobeltitolon don. La tradukinto arbitre uzis ĝin majuskle (ho, ne ĉiam, samkiel ne ĉiam majusklas la Gaja Turo). Vera tohuvabohuo regas ĉe deklinaciado de Don. Iam estas uzata tiun Don, jen kiel formo akuzativa — Don-on Reba (p. 109), jen nominativa — ĉu la reĝon, ĉu diablon, ĉu Don Reba (p. 60). Same pri la akuzativo ĉe propraj nomoj: Rumata-n (p. 68) kaj Rumatan (p. 70). La du formoj de la religia posteno pastro Cupik kaj patro Arima ne pravigeblas per la originalo, kie estas la sola отец. Plia ekzemplo. Temas pri la sintezilo, kiu produktis oron el rubaĵo. Ne vane la aŭtoroj nomis ĝin sencitile, do Midaso, sed ne “Midas”, laŭ la bone konata mitologia caro. Se sekvi PIVon, devas esti Hitlero, sed ne Hitler, sed ni prefere pli rapide venu al la fino, ĉar la matrikulado povas daŭri tre longe. Ja eblas ankoraŭ diri pri poetika stalono, kiu diskrete trotis k. s., kvankam la Moskva volumo estas pli valora ne por la esperantistaj stilistoj, sed por la dialektologoj, studantaj la temon de la naciaj dialektoj en Esperanto… Ho, tiuj rusismoj. Ni ne plu traktu ilin, menciante fine nur la absurdan kaj sensencan nu kaj kio, kiu por nepreparita neruslingvano ekvivalentas kun kio kaj nu. Ĉi tiu traduko prezentas “sublinian” tradukon, faritan tre rapide, de neniu kontrolitan, ne redaktitan kaj fuŝe provlegitan. Pri tio atestas la unua linio de la antaŭparolo, subskribita, interalie, de la respondeca redaktoro. Du eraroj en la nomoj de la aŭtoroj en la unua linio de la libroteksto — Akadij anst. Arkadij kaj Stugackij anst. Strugackij. Cetere, la kvardeklinia antaŭparolo kun revtorpore, enstaligi reĝimon, profaŝista, nacilingvaj votaroj k.s. ja kongruas kun la stilo de la tradukinto. La antaŭparolintoj antaŭ enkonduki la neologismon anizotropa povus malfermi PIVon kaj trovi tie la pretajn terminojn anizotropia kaj neizotropia perfekte taŭgajn por la traduko, sed… Vere, malfacilas esti ne nur dio kaj tradukanto, sed same malfacilas esti redaktoro, jam estante respondeca redaktoro. Sed la papero kaj bindo estas vere bonkvalitaj… Aleksej Birjulin Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton: Papere: La Ondo de Esperanto, 1995, №3-4 (22-23). Rete: https://Esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-strug1.htm. |