Tuj apude

Tonkin, Humphrey. Tuj apude: Gvidilo tra la kvartalo de la Centra Oficejo de UEA. — Rotterdam: UEA, 2008. — 56 p., il.

Kiam fine de majo 1991 ni, triopo da novbakitaj eldonistoj el Jekaterinburg, venis al Roterdamo, mankis al ni iu ajn turisma gvidilo. Kaj nia celo estis ne turismado, sed konatiĝo kun la funkciado de la Centra Oficejo de UEA, Internacia Esperanto-Instituto en Hago kaj Flandra Esperanto-Ligo (en la apuda Antverpeno). Afablaj oficistoj de la CO donis klarigojn, kie oni promenu kaj kion vizitu. Tiuj promenoj ja okazis, kaj mirigis nin moderna urbo, manko da antikvaĵoj, blokdomoj kaj bunta loĝantaro, al kiu kontribuis la iamaj kolonioj de Nederlando.

Post dek jaroj mi havis la duan viziton al Roterdamo; tiam mi trapromenis stratetojn ĉirkaŭ la domo de UEA, la muzean kvartalon. Legante la gvidilon Tuj apude, mi faras enpensan promenon.

Unue Tonkin rakontas pri la kialo de translokiĝo de la CO de UEA al la nuna domo en la strato Nieuwe Binnenweg (kio signifas “Nova Interna Vojo”) kaj pri la maniero atingi ĝin. La sekva ĉapitro rakontas pri la domo mem, ekkonstruita en la jaro 1887, kiu efektive konsistigas unu kvaronon de la kvarobla domkonstruo, laŭ klasika stilo. En la apudaj stratoj oni renkontas plurajn similajn konstruaĵojn, evidente destinitajn por prosperaj familioj. Sekvas kvar promenadoj. La Centra Oficejo estas elir- kaj reven-punkto de tiuj promenadoj.

La unua promenado kondukas al la Muzea kvartalo, kun priskribo de la laŭvojaj konstruaĵoj kaj historiaj ekskursoj, kompletige aperas biografiaj skizetoj pri la famuloj menciitaj (pentristo Breitner, Erasmus, teologo Arminius k.a.). Troviĝanta ĉi tie Nederlanda Arkitektura Instituto konfirmas la famon de Roterdamo kiel modelo de moderna arkitekturo. Interesa estas Villa Sonneveld, modernisma loĝdomo el 1933. En alia modernisma vilao troviĝas la muzeo de Chabot, dediĉita al la ĉefa nederlanda intermilita ekspresionista artisto Henk Chabot. Muzeo Boijmans Van Beuningen estas la ĉefa artmuzeo de Roterdamo kun reprezentaj verkoj de mezepokaj kaj renesancaj majstroj kaj impona moderna kolekto. Kunsthal estas ekspoziciejo, kaj apude troviĝas Naturhistoria Muzeo.

La dua promenado gvidas al la nordoriento kaj Heemraadssingel, atentigante pri interesaĵoj arkitekturaj laŭvoje.

La tria promenado kondukas en la antikvan urbeton Delfshaven, kiu estis la iama haveno de la urbo Delft. Dum multaj jaroj Delfshaven kaj Roterdamo estis rivalaj urboj. La haveneto ankoraŭ konservas plurajn domojn el la epoko de la Pilgrimpatroj, angloj, kiuj dum dek unu jaroj loĝis en Nederlando por eviti persekuton en Anglio. En 1620 ili ekvojaĝis ŝipe trans la Atlantiko kaj fondis kolonion en Masaĉuseco.

La lasta promenado proponas traboati la havenon. Komfortaj rondvojaĝaj boatoj ekiras ĉiujn 45 minutojn; ankaŭ eblas lui Maas-taksion por, ekzemple, ĉirkaŭiri la Nordan insulon aŭ vidi grandan parton de la rivera flanko de la urbo. Elegantaj modernaj pontoj Erasmo kaj Willemponto apartenas al la ĉefaj vidindaĵoj de la urbo.

Halina Gorecka (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2009. №12 (181)


Recenzoj | Hejmo