La akvon el la entfonto

Tolkien, John Ronald Reuel. La du turegoj: La dua parto de La Mastro de l' Ringoj / Tradukis el la angla William Auld. — Jekaterinburg: Sezonoj, 1996. — 432 p. — (Serio Mondliteraturo; Volumo 4)

Tolkien

Bela damo! — diris Frodo. — Diru al mi, kiu estas Tom Bombadiljo?

— Li estas, — diris Orbero. Frodo ŝin rigardis demandeme.

— Li estas tia, kia vi jam vidis lin, — ŝi diris responde al tiu alrigardo. — Li estas Mastro de l' arbaroj, akvoj kaj montetoj.

— Do la tuto de tiu ĉi stranga tereno apartenas al li?

— Tute ne! Tio vere estus ŝarĝo. La arboj kaj la herboj kaj ĉio, kio kreskas aŭ vivas ĉi tie, ĉiuj apartenas al si. Tom Bombadiljo estas la Mastro. Neniu iam ajn ekkaptis oldan Tom marŝantan en la arbaro, vadantan en la akvo, saltantan sur la montetoj sub lumo kaj ombro. Timon li malhavas. Tom Bombadiljo estas la Mastro.

Ankaŭ Tolkien estas la Mastro. Li estas ankaŭ la majstro. La mondo plenas de la laŭdo de Tolkien, same kiel plenas la maro de akvo. La Mastro de l' Ringo estas majstroverko kaj la Mez-Tero — mi kredas, ke multaj el ni sopirus vivi tie. Almenaŭ kelkajn tagojn. Ne sciebla, kiel multaj el ili volus viziti entojn en Fangorno kaj al kiel multaj proponus la arbopaŝtistoj la akvon el la entfonto. Povas esti, ke ne al ĉiuj dezirantoj. Eble nur al tre malmultaj. Eblas, ke Tolkien trinkis de tie kaj kunportis eĉ por ni. La magia potenco de la bona freŝa akvo ne perdiĝas rapide. Ĉiu, kiu legis pri la Mez-Tero, ricevis la gluteton se li volis. Kelkaj ricevis eĉ pli multe kaj ekkantis kantojn kaj ekrakontis historiojn kaj iliaj okuloj klariĝis kaj ekbrilis. Verŝajne ĉiu, kiu okupiĝas pri Mez-Tero, kantas kantojn aŭ tradukas, kunportas al ni akvon el la entfonto — ĉiu laŭ sia maniero. Ni povas imagi kiel sinjoro Auld gustumis la akvon, sentis ke ĝi estis bona, kaj komencis prepari la ujon, por porti la agrablan trinkaĵon al amikoj. Estas malfacile fari ujon kiu ne likus. Kelkaj gutoj falas malgraŭe surteren en la vojo de Fangorno. Espereble kreskos el ili dum tempo belegaj floroj. La enta trinkaĵo, kiu restis en ujo, estas nuntempe verŝita en la du libroj de La Mastro de l' Ringoj. Kredeble ricevos la soifantoj baldaŭ la trian libron kaj eĉ eble pli multe.

Mia konatiĝo kun Mez-Tero komencis en infanaĝo en patrinlingvo (t. e. en estona) legante La Hobiton. Bedaŭrinde estas ĝi, ĝis nun, la unusola estone aperinta rakonto pri Mez-Tero. Ŝajne niaj ujofarantoj ne estas sufiĉe diligentaj. Sekvis la ruslingvaj variantoj de La Kunularo de l' Ringo, poste finne kaj angle — la kreskanta soifo venkas la pigrecon kaj ebligas legadon eĉ en tiuj lingvoj, kiujn mi preskaŭ ne komprenis antaŭe. Fin-fine estas feliĉe ankaŭ Esperanta ebleco, krome tute laŭbuŝa ebleco. Dank' al sinjoro Auld.

La tradukado de Tolkien estas certe malfacila. La sciantoj diras, ke la lingvo de Tolkien estas nedireble bela kaj riĉa. (Mi mem ne konas la anglan tiel multe, ke mi komprenu la pintojn, sed ĝi povas tiel esti). La traduko de W.<|>Auld estas facile legebla eĉ kun malmulta Esperanto-kono kaj la Esperanto mem estas facile lernebla — tio ebligas Esperantigi Tolkien-amikojn! Plaĉas la interjekcioj (ekzemple: ek! ve!) kion la tradukisto kuraĝe uzas kaj tio faras tekston pli moviga. Agrablaj estas la karakteraj parolmanieroj kaj la flua sono de kantoj, kiu tuj vekas deziron ilin vere kanti. Verdire estas nur kelkaj aferoj kiuj aspektas por mi strangaj kaj iomete ĝenigaj.

Unu estas vere simpla. Mi nomas ilin malvortoj. Ĝi signifas la vortoj kiujn oni konstruas per sufikso mal- kaj per antonima radiko. Ili estas multnombraj en teksto kaj multaj el ili havas simple kompreneblajn ne-mal-vortojn. Ekzemple maljuna — olda, maldekstra — liva ktp. Se la lingvo de Tolkien estas riĉa, tiam ĝi povus riĉigi, ĉe la tradukado, ankaŭ esperanton.

La alia strangaĵo estas propraj nomoj. Kiu jam legis, malkovris, ke en la finoj de la nomoj estas aldonita la -o finaĵo (se temas pri viraj personoj) kaj la -a finaĵo (se temas pri inaj personoj). La -o estas ja natura finaĵo, se oni esperantigas nomojn, kvankam la nomo de la fama gnomo, Torino en tiu formo memorigas la makaroniojn aŭ al la pli sciantoj simple Italion. Sed la -a finaĵo estas ja adjektiva finaĵo! (En Esperanto eblas uzi la -ino finaĵon, se entute bezonas esperantigi la nomojn.) La voknomo Gaja (originale: Merry) estas adjektiva, sed la persono estas vira kaj pligrandigas la malordon de la -a finaĵo. Aliflanke la bela Orbero, kvankam virino, havas -o finaĵon.

Eble en la fino de La Mastro de l' Ringoj venos iu klarigo, pri nomformoj kaj pri principoj de tradukado. Mi scias, por ekzemplo, ke finna tradukanto tiel faris - lerta truko kontraŭ kritikado. En mia patrinlingvo ordinare oni ne ŝanĝas la skribobildon de nomoj, en finna ankaŭ ne, sed en tiu traduko oni faris tion kaj en postparolo ankaŭ argumentis la kialon. (La ĉefa argumento estis, ke la nomoj estas jam tradukitaj; Tolkien mem prezentas sin kiel tradukanto el Westron al la angla.)

Same estus bone, se oni estus tradukinta ankaŭ runojn — estas ja streĉe malkovri, ke la teksto, skribita per Angerthas kaj per Tengwar, estas komprenebla kaj legebla.

Tiom, pri la gutoj kiuj falas surteren dum la akvoportado. Oni devas konfesi, ke Tolkien pravas, kiam li diras en La Hobito, ke pri bonaj aferoj estas malpli multe paroli ol pri ĝenaj kaj malagrablaj aferoj. Tamen la bona parto en La Mastro de l' Ringoj estas pli granda ol la ĝena, kio krome nur por mi strangas kaj aliajn tute ne ĝenus. Mi deziras al sinjoro Auld kaj al ĉiuj, kiuj estas survoje al entfonto, bravecon kaj ĝojon kaj la vivon, kaj mi atendas kun intereso, ke la konatiĝo de Esperanto kun Tolkien daŭru. Ĉar la akvo estas vere bona kaj donas kreskadon al ni ĉiuj.

— Efektive vi aspektas impone bonsanaj, — diris Aragorno.

— Jes, tio estas fakto, — diris Gimlio rigardante atente hobitojn trans la randon de sia taso. — Vidu, via hararo estas duoble pli densa kaj bukla ol ĉe nia disiĝo; kaj mi ĵurus ke vi ambaŭ iom kreskis, se tio eblas al hobitoj viaaĝaj. Tiu Arbobarbo ĉiuokaze ne lasis vin malsataj.

— Vi trinkis la akvon de la entoj, ĉu? — diris Legolaso. — Ha, supozeble la okuloj de Gimlio ne trompas lin.

Kalle Vilbaste (Estonio)

La Ondo de Esperanto. 1996. №6 (31)