La plej granda heroaĵo: venki sin mem

Tolkien, John Ronald Reul. La reveno de la Reĝo: La tria parto de La Mastro de l' Ringoj / Tradukis el la angla William Auld. — Jekaterinburg: Sezonoj, 1997. — 400 paĝoj. — (Serio Mondliteraturo; Volumo 5).

“Vi maturiĝis, duonulo, — li diris. — Jes, vi profunde maturiĝis.”
(el La reveno de la Reĝo. paĝo 383)

Tolkien

Unu laboro estas farita kaj unu libro aperigita. Tio ĉi estas ege ĝojiga kaj iom ĉagrena. Unue pro tio, ke La Mastro de l' Ringoj estas la libro kiu enhavas kaj ĝojon kaj malĝojon. Due ĉagrena pro tio, ke la multnombraj suplementoj de la libro ne aperos en esperanto, laŭ mia scio. Tio estas vera perdo, ĉar la suplementoj enhavas grandan kvanton da historiaj, lingvaj, sociaj kaj aliaj sciaĵoj, kiuj mankas sen tio. Kaj pro tio estas fono (angle: background) ne kompleta. Ekzemple en nia mondo kaj kulturkonteksto, se mi scias bone historion, estas pli bone ja kompreni epopeojn. (La Mastro de l' Ringoj estas certe en pli alta nivelo ol la simpla vesperrakonto.)

En la ĝoja parto oni devas certe diri, ke la libro tamen ekzistas. Jubilu la hobitamikoj!

Mi trovis ankaŭ eraron, kion mi ĉi tie tuj korektas: La montaro en la norda limo de Mordor estas nekorekte nomita “Hantataj montoj”. En elfa lingvo Sindarin la montaro nomiĝas Ered Lithui kaj la korekta traduko estus “Cindraj montoj”. En angla sonas traduko: “Ashen Mountains” kion oni povus traduki ankaŭ “Fraksenaj montoj” sed la elfa vorto lith signifas certe “cindro”. La alia montaro — en la okcidenta limo de Mordor nomiĝas Ephel Duath — tion oni povus traduki aŭ Ombra aŭ Hantata, sed tio estas alia montaro (En esperanto ĝi estas Efelo Duad = Ombraj montoj).

En la tuta La Mastro de l' Ringoj, mi opinias, povus esti alia la esperantigado de nomoj. La anglajn kaj similajn nomojn oni devus esperantigi, sed la elfajn nomojn, kiuj estas fremdaj ankaŭ por homoj en Mez-Tero, devus lasi senŝanĝe. Ilia formo estu la Tolkiena latinigita versio, ĉar la originalaj literoj de elfoj estas aliaj de latinaj literoj, kion uzas esperanto. Bone — se estus suplementoj kun klarigo, kiel oni per esperantaj literoj transskribas elfajn literojn, tiam mi konsentus, sed nun pli logike estus lasi tiujn nomojn senŝanĝe.

Mi estas skribinta multe pri tiuj libroj, sed ne multe skribis pri ilia enhavo. Ĉar tio, kio estas malantaŭ la rakonto, estas tiel ordinara kaj memkomprenebla — indulgo. La grundo de ĉiuj agoj, kiujn faras bonaj kaj kelkaj, kiujn faras malbonaj, estas indulgo.

La afableco kaj homeco faras bazon de feliĉaj hazardoj de futuro. La indulgo haltigas la manon de Bilbo, li ne mortigas Golumon — kaj la Malhela Sinjoro ricevis nek lin nek la Ringon. La indulgo ne permesas ankaŭ al Frodo mortigi Golumon — kaj Golumo savas Frodon el la terura fino, ne grave ke nevole. La indulgo kaj la fido gvidas la agojn de Gandalfo, Aragorno, Faramiro kaj multaj aliaj. Kaj fine maturiĝas Frodo kaj ĉiuj hobitoj dank' al Sarumano, kiun ili indulgas.

Oni povas eĉ domaĝi Sarumanon kiu estis siatempe grandioza, el nobla speco. Estas ja plej peze elteni (kiel malica) tion, ke oni pardonas al vi.

La libroj de Tolkien estas pli proksimaj al vivo ol multaj realismaj verkoj. Eble legantoj pensis, kial ne atendas Frodon feliĉo kaj sukceso, kial li ne kontraŭstaris logon de la Ringo ĝis fino, kial li ne estas reala heroo — nevenkebla kaj brila? La La Mastro de l' Ringoj ne parolas pri vivo de herooj en fabelo, sed pri nia vivo en ordinara lando, kie la plej granda heroaĵo estas — venki sin mem. Kreski, maturiĝi, kvankam pli komforta estus rezigni la respondecon. Lerni fidi kaj pardoni, ĝoji kaj plori se bezonas, ĉar ne ĉiuj larmoj estas ja malbonaj. Komenciĝis nova epoko, la epoko de homoj. Kaj homoj — estas ni!

Kalle Vilbaste (Estonio),
unu el periandil (= “hobitamiko” en Quenya)

La Ondo de Esperanto. 1998. №1 (39).